한국   대만   중국   일본 
Flora Tristan - Vikipedio Saltu al enhavo

Flora Tristan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flora Tristan )
Flora Tristan
Persona informo
Flora Tristan
Naskonomo Flora Celestine Therese Henriette Tristan y Moscoso
Naski?o 7-an de aprilo 1803 ( 1803-04-07 )
en Parizo
Morto 14-an de novembro 1844 ( 1844-11-14 ) (41-jara?a)
en Bordeaux
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tifo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Chartreuse Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Flora Tristan
Familio
Patro Don Mariano Tristan-Moscoso (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anne-Pierre Laisnay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Andre Chazal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aline Chazal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Paul Gauguin ( filo de filino ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
politikisto
ekonomikisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
verkisto
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Peregrinations of a Pariah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Flore Celestine Therese Henriette Tristan Moscoso Laisnay , naski?inta la 7-an de aprilo 1803 en Parizo kaj mortinta la 14-an de novembro 1844 en Bordozo , estis franca verkistino, kiu batalis por socialismo kaj feminismo kaj partoprenis en la unuaj pa?oj de la internaciismo.

Familio [ redakti | redakti fonton ]

Origine franca - perua , Flora Tristan asertis deveni de la imperiestro Moktezumo la 2-a . Reale ?i estis la filino de perua nobelo, Mariano de Tristan y Moscoso, kaj de Therese Laine, pariza etbur?ino elmigrinta al Hispanio dum la Franca revolucio de 1789 . ?iaj gepatroj estis geedzigitaj de ribela pastro en Hispanio, sed ?ia patro reveninta en Francion neniam trovis tempon por la?le?igi sian geedzi?on. Li mortis ne longe post ilia reveno en Parizo. Tiu sortobato kortu?is la junulinon. ?i notis en Peregrinations d’une paria . "Mia feli?a juna?o elfini?is kiam mi estis kvara?a je la morto de mia patro".

?i estis la patrina avino de la pentristo Paul Gauguin .

Edzini?o [ redakti | redakti fonton ]

Flora Tristan kaj ?ia patrino tiam baraktis kontra? nesupereblaj financaj malfacila?oj, kiuj rapidigis la edzini?on de la junulino 17-jara?a kun kuprogravuristo, Andre Chazal, ?e kiu ?i estis kolorigista laboristino. Ri?a, tiu viro estis precipe ?aluza, mezvalora kaj tre perforta. Tamen ?i sukcesis eskapi el la ?iutaga vivo per legado de Rousseau , Lamartine kaj precipe de Madame de Stael . ?i pli kaj pli malamis sian edzon. La malsukceso de la geedzi?o estis totala : virino batita, humiligita, en?losita, ?i tamen sukcesis forkuri de li, kvankam graveda je sia tria infano. Malgra? la minacoj kaj la ?ikanadoj pli kaj pli gravaj, ?i neniam reprenis la komunan vivon.

Flora Tristan en 1838

En 1838 , Andre Chazal, kiu plu turmentis ?in, pistolpafe enboris ?ian maldekstran pulmon. Li estis kondamnita al dudekjara laborpuno. La epoko de la franca Resta?rado tiam estis konservativa pri la moroj kaj la eksedzi?o estis malpermesata de 1815 , krom pro gravaj pekoj. La ju?istoj konsentis al Flora Tristan nur la ≪korpan separon≫ kvankam ili estis jam separitaj de dek jaroj, sed rifuzis al ?i la eksedzini?on pro manko de pruvaj faktoj. Tiu dramo instigis al ?i batali, sian tutan vivon, por la eksedzini?-rajto de la virinoj.

Voja?oj [ redakti | redakti fonton ]

Flora Tristan tiam voja?is al Peruo , esperante ke ?ia patra familio agnosku ?in, sed en Arequipa , ?ia onklo Pio de Tristan y Moscoso, perua nobelo, rifuzis al ?i la hereda?on de ?ia patro, pro ?ia ≪bastarda kondi?o≫. La ≪ pario ≫ decidis reveni en Francion post mallonga restado en Lima la ?efurbo de la lando. Plia malsukceso.

?i provis ekzerci siajn talentojn kiel socia enketisto pere de la publika?o de ≪Promenades dans Londres≫ (Promenadoj en Londono ) en 1840 , libro en kiu ?i la?das Mary Wollstonecraft . ?i anka? enga?is sin en la celrolon organizi la laboristajn klasojn.

La enga?i?inta batalantino [ redakti | redakti fonton ]

Laboristino en la ?pinejoj, la presejoj, sed anka? beletristino, feminisma kaj socialista batalantino, Flora Tristan estis konsiderinda figuro de la socia debato dum la 1840-aj jaroj kaj partoprenis en la unuajn pa?ojn de la internaciismo.

Por diskonigi siajn ideojn, ?i ekis en 1843 ≪ ?irka?iron de Francio ≫, la tradician ?irka?iron de la metilernantaj kompanoj. ?ia taglibro, publigikita postmorte raportas ?iajn renkontojn kun la gelaboristoj tra Francio. Tamen ?i neniam finis sian voja?on. ?i trofrue mortis pro tifoida febro en 1844 en Bordozo.

Aspektoj de la persono [ redakti | redakti fonton ]

Flora Tristan estas ofte konsiderata kiel unu el la unuaj feministoj. Verkistino, batalanta laboristino, malakceptita filino, batita edzino, ?i ?ajne vivis kaj eltenis ?iujn facetojn de la virina kondi?o la plej vera sed anka? la plej malfacila.

?i estis influita de la ideoj de Henri de Saint-Simon la? kiuj ≪ ?iuj sociaj institucioj celu la plibonigon de la sorto morala, fizika kaj intelekta de la klaso la plej multa kaj la plej malri?a, kunliganta virinojn kaj laboristojn. ≫

Post sia voja?o al Peruo en 1835 , ?i publikigis ≪ Necessite de faire un bon accueil aux femmes etrangeres ≫ (Neceso bone akcepti la alilandajn virinojn). Tio estas iomete utopia verka?o en kiu ?i imagas la statutojn de asocio celanta akcepton kaj lo?ejon por solaj virinoj. ?i proksimi?is al Charles Fourier , poste fori?is de lia utopia doktrino, aspirante al efika pragmatismo por la organizado de la laboristoj kaj plej konkretaj aran?oj celantaj la emancipadon de la virinoj.

Honora?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • Kelkajn jarojn post ?ia morto, laboristoj starigigis monumenton por ?ia memoro kaj memoro de la ≪ laborista unui?o ≫. Tiu monumento estas en la tombejo de la Chartreuse en Bordozo.
  • Liceo Flora Tristan, en Montereau-Fault-Yonne ( Seine-et-Marne ).
  • Kolegio ≪ Flora Tristan-Saint Blaise ≫, en la 20-a arondismento en Parizo.

Cita?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • La liberigo de la laboristoj estos farata de la laboristoj mem. La viro la plej subpremata povas subpremi esta?on, kiu estas lia edzino. (Flora Tristan)
  • Eble ne estas virina destino kiu, je la firmamento de la spirito, lasas sulkon tiom longan kaj tiom helan. Andre Breton .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • 1835 Necessite de faire un bon accueil aux femmes etrangeres . (Neceso bone akcepti la alilandajn virinojn)
  • 1837 Peregrinations d’une paria . (Migrado de pariino.)
  • 1840 Promenades dans Londres . (Promenadoj en Londono)
  • 1843 L’Union ouvriere . (La laborista unui?o) Tre grava verka?o : manifesto por la estigo de internacia organiza?o direktata de laboristaj klasoj mem, kie la virinoj havus sian justan lokon.
  • Le Tour de France. Journal 1843-44 (La franca ?irka?iro, taglibro 1843-44) postmorte publikigita.

Flora Tristan en la fikcio [ redakti | redakti fonton ]

  • El paraiso en la otra esquina de Mario Vargas Llosa ≪ La Paradizo aliangulen ≫ : tiu romano rakontas paralele la vivon de Flora Tristan kaj tiun de Paul Gauguin , ?ia nepo. Kvankam ?i estas fikcia verka?o, ?i donas sufi?e fidelan portreton de Flora Tristan.

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

http://fr.wikipedia.org/wiki/Flora_Tristan http://www.lepost.fr/article/2009/03/07/1448945_flora-tristan-femme-de-lettres-militante-socialiste-et-feministe-1803-1844.html Arkivigite je 2011-01-01 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

http://www.oodoc.com/48220-flora-tristan-livres-femme-gauche-feminisme.php Arkivigite je 2011-01-01 per la retarkivo Wayback Machine