El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
nacia flago
de Latvio
estis uzita de sendependa
Latvio
de 1918 ?is kiam lando estis okupita de
Sovetunio
en 1940. ?ia uzo estis subpremita dum sovetia regado. Post reakirado de la sendependeco, Latvio readoptis, la
27-an de februaro
1990
, la saman, ru?-blank-ru?an flagon. Kvankam oficiale adoptita en
1922
, la latva flago estis en uzo jam en la
13-a jarcento
. La ru?a koloro foje estas priskribita kiel simbolado de la preteco de la latvoj por doni la sangon de siaj koroj por libereco kaj ilia volemo defendi sian liberecon. Alternativa interpreto, la? legendo, estas ke latva gvidanto estis pafvundita en batalo, kaj la rando de la blanka tuko en kiu li estis metita estis makulita de lia sango. La blanka strio povas signifi la tukon kiu envolvis lin. Tiu rakonto estas simila al la legendo de la originoj de la
flago de A?strio
.