한국   대만   중국   일본 
Fingrobesto - Vikipedio Saltu al enhavo

Fingrobesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fingrobesto
Fingrobesto
Fingrobesto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: ?orduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Malseknazaj simiuloj Strepsirrhini
Infraordo: Chiromyiformes
Anthony k Coupin , 1931
Familio: Daubentoniidae
Gray , 1863
Genro: Daubentonia
E. Geoffroy , 1795
Specio: D. madagascariensis
Daubentonia madagascariensis
( Gmelin , 1788)
Konserva statuso

Konserva statuso: En dan?ero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v ? d ? r

Fingrobesto ( Daubentonia madagascarensis ) (anka? konata kiel ajajo a? da?bentonio ) estas sola specio de familio da?bentoniedoj de primatoj . Ekzistis anka? dua specio de la familio, sed ?i formortis. La esperanta nomo venas el la plilongi?inta mezfingro . La nomo ajajo venas el la malagasa nomo de la besto (Haj-Haj, Ahaj kaj Ajaj).

Disvasti?o [ redakti | redakti fonton ]

?i vivas en Madagaskaro , en nordokcidenta kaj orienta parto de la insulo.

Aspekto [ redakti | redakti fonton ]

La fingrobesto estas la plej granda nokte-aktiva primato, la kapo-vosta longo estas ?. 36 ?is 44 cm. ?i havas longan voston de 50 ?is 60 cm kun longa hararo. La felto estas nigra kun blanka subfelto, la viza?o estas blanka. La okuloj estas grandaj kaj lumante gelbaj. La oreloj estas same grandaj kaj certigas bonan a?don , kio tre graavs en la mallumo. La viza?o portas du ?is tri kilogramojn.

Vivkutimo [ redakti | redakti fonton ]

La fingrobesto aktivas nokte kaj vagadas longvoje. Dumtage ?i dormas en nesto inter la arboj. ?i ?efe vivas sur la arboj, sed kelkfoje vagas surtere, kvarpiede.

?i kondutas certagrade en sia biotopo kiel pego. ?ia longa mezfingro specializi?is por trovi kaj kapti la nutra?on. ?i frapas per tiu la arbon kaj analizas la resonojn. Se ?i ekatentas pri insektaj larvoj sub?ele, de?iras ?i per la dentoj la ?elon kaj eltiras per la longaj mezfingroj la larvojn el la larvoka?ejo. ?i do man?as anka? nuksojn , nektarojn , fruktojn , sukerkanon kaj fungojn . Nur la kokosnukso restas problemo por ?i.

La fingrobesto vivas sola.

Generado [ redakti | redakti fonton ]

La fingrobestoj vivas pare nur por generado kaj edukado de la idoj. La femaloj naskas ?iun duan-trian jaron idon, plej ofte en oktobro a? novembro.

En kaptiteco ili povas vivi 25 jarojn.

Fingrobesto kaj la homo [ redakti | redakti fonton ]

La malaga?oj vidas fingrobeston kiel bonan omenon , parte kiel malbona spirito. ?iukaze, oni atribuas magiajn kapablojn je la fingrobesto.

La malplii?o de la naturaj vivmedioj pelas ?in ofte al plantejoj , kie ?i man?as ties fruktojn. La trafitaj bienistoj vidas tion kiel dama?on.

Oni mortigas kaj ?asas la fingrobeston ? spite al malpermeso ? pro protekto de la plantejoj kaj pro la atribuita magia efiko. La malamikoj de la fingrobestoj donas facilan celon, ?ar ?i estas tre fidema.

Pro la supre menciitaj, ?i estas minacata besto je formorto. Por savi ?in, oni bredas ?in multloke kaj establis en Madagaskaro multajn protektajn areojn.

Sistematiko [ redakti | redakti fonton ]

La fingrobesto apartenas al subordo de malseknazaj simiuloj , kaj al Lemurformaj' (Lemuriformes).

La fingrobesto estis unuafoje priskribita en 1788 erare kiel ron?ulo , ?ar ?i havas simile da?re kreskantajn incizivojn. ?i estis nomata tiam Sciurus madagascariensis .

Formortinta parenco [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistis anka? dua specio en la genro Daubentonia , nome D. robusta . Restintaj fosilioj estis trovitaj en suda Madagaskaro. D. robusta estis je triono pli granda ol la hodia?a fingrobesto kaj formortis anta? ?. 1000 jaroj.