Fidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fidiaso )
Fidio
Persona informo
Naski?o
en Ateno
Morto
en Antikva Ateno
Lingvoj antikva greka
?tataneco Antikva Ateno
Familio
Patro Charmides
Frat(in)o Pleistaenetus
Infano Fidias the Younger
Okupo
Okupo skulptisto ? arkitekto ? pentristo
Verkoj Statuo de Ze?so en Olimpio
Athena Promachos
Lemnian Athena
Atena Partena
Aphrodite Urania statue at Elis
Athena statue at Elis
Statue of youth binding his head
v ? d ? r
Reprodukto de skulpta?o de Fidio en la Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno

Fidias , en antikva greka Φειδ?α? / Feidias , en Esperanto Fidio a? Fidiaso ( Ateno , ?irka? 490 a. K. ? Olimpio , ?irka? 431 a. K. ), estis la plej fama skulptisto de la Antikva Grekio , pentristo kaj arkitekto , apartenanta al la unua greka klasikismo. Fidiaso dezajnis la statuojn de la diino Atena en la Akropolo de Ateno ( Atena Partenosa ene de la Partenono kaj Atena Promakosa ) kaj la enorman statuon de sidanta Ze?so en Olimpio. La atenaj verkoj estis ?ajne menditaj de Periklo en 447 a. K. . Eble Periklo uzis la monon de la Konfederacio de Deloso por pagi al li, sed tio ne certas.

Fidiaso kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo Noa ) pere de la drogo ano?do . Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, en Azio, el ?ina Murego al insulo Srilanko . Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirinda?on el Azio . Kaj poste venas la vico de Fidiaso , kiu montros mirinda?ojn el E?ropo. Jen kiel oni prezentas Fidiason:

Sed nun alproksimi?as alia homa vida?o,
kies konturo brilas kvaza? per suna korono.
Nun diras la gvidanto al la nomado denove:
-Jen estas Fidiaso, verva skulptisto Grekuja,
kiu la perfektecon al la homaro prezentos
kun plibeligaj trajtoj kaj grandigita mezuro,
en siaj verkoj ?tonaj a? en ar?ente metalaj,
plenaj je harmonio kaj kun viza?o serena,
por ke la homoj teraj al idealo klopodu,
vidante reprodukton de diaj ecoj en ili. [1]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Abel Montagut , Poemo de Utnoa . Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X . 225 p., p. 117.