한국   대만   중국   일본 
Evangelio la? Marko - Vikipedio Saltu al enhavo

Evangelio la? Marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Evangelio la? Sankta Marko )
Ε?αγγ?λιον κατ? Μ?ρκον
evangelio ? libro de la Biblio
A?toroj
A?toro Sankta Marko la evangeliisto , anonima a?toro
Lingvoj
Lingvo greka lingvo
Eldonado
?enro evangelio
v ? d ? r

La evangelio la? Marko estas la dua libro de la nova testamento en la biblio .

La Evangelio la? Marko en la malnova greka

A?toro [ redakti | redakti fonton ]

La? la fru-kristana tradicio skribis ?in Marko , tio estas Johano Marko el Jerusalemo , filo de iu Maria (ne la Dipatrino Maria), en kies domo kunvenis la unua kristana komunumo de Jerusalemo ( Agoj 12,12). Marko estis kuzo de Barnabaso ( Kol 4,10), li estis kunlaboranto unue de Pa?lo kaj Barnabas (Agoj 12,25), poste de Petro ( 1 Pet 5,13). Kelkaj klarigantoj pensas, ke li estas anka? la junulo, kiu ?e la arestado de Jesuo forkuris nuda (Mar 14,51-52).

Loko, tempo, celgrupo [ redakti | redakti fonton ]

La? la tradicio Marko skribis la evangelion en Romo . El la tempa koincido kun la detruo de Jerusalem oni povas konkludi, ke la evangelio estas verkita ?irka? la jaro 70 . ?i estas skribita por paganoj kaj kristani?intaj paganoj. (Komparu Mar 7,3-4, kie oni devas klarigi al la legantoj simplajn judajn kutimojn.)

Enhavo kaj strukturo [ redakti | redakti fonton ]

La libro estas raporto pri la pasiono de Jesuo kun ampleksa, detala enkonduko. Per tiu ?i verko Marko kreis la novan literaturan ?enron " evangelio ".

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Preparo de la agoj de Jesuo (Mar 1,1-13)
  • La agoj de Jesuo en Galileo (Mar 1,14 - 8,26)
  • Survoje al Jerusalem (Mar 8,27 - 10,52)
    • la unua anonco de la pasiono kaj relevi?o (Mar 8,31-33)
    • la dua anonco de la pasiono kaj relevi?o (Mar 9,30-32)
    • la tria anonco de la pasiono kaj relevi?o (Mar 10,32-34)
  • La lastaj tagoj en Jerusalem (Mar 11 - 13)
  • Pasiono kaj relevi?o de Jesuo (Mar 14,1 - 16,8)
  • Aldono (Mar 16,9-20)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio , eldonejo KAVA-PECH , Dob?ichovice ( Praha ) 2006 , ISBN 80-85853-90-6 .
    Ili bazi?as sur tiuj de la germana Einheitsubersetzung.

La ne-a?tenta aldono [ redakti | redakti fonton ]

La aldono ne trovi?as en la plej fruaj manuskriptoj . ?i esti?is en la dua jarcento kiel resumo el la koncernaj partoj de la aliaj evangelioj. ?i ne estas a?tenta, sed apartenas al la kanona teksto. Anstata? ?i trovi?as en unu manuskripto jena aldono:

Kaj ?ion, kio estis ordonita al ili, ili sciigis al la kunuloj ?irka? Petro. Post tio Jesuo mem de oriento ?is okcidento pere de ili proklamis la sanktan kaj nepereontan mesa?on de la eterna savo. Amen.

Kelkaj manuskriptoj havas amba? aldonojn.

La aldono(j) esti?is ver?ajne pro tio, ke la abrupta kaj negativa fino en Mar 16,8 ne estis kontentiga. Ne ver?ajne estas, ke iam ekzistis iu originala fino, kiu poste perdi?is.

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

Por skribi sian evangelion Marko kolektis, kion li a?dis pri Jesuo:

  • Oni estis raportinta la parabolojn de Jesuo.
  • ?irka? la izolitaj eldiroj de Jesuo (a?tentaj Jesuo-vortoj ) esti?is jam apostolaj predikoj.
  • Same oni el la mirakloj de Jesuo estis jam farinta apostolajn predikojn pri la kredo je Jesuo Kristo.
  • La morto kaj la resurekto de Jesuo estis, la? la Agoj de la apostoloj , la granda temo de la apostolaj misi-paroladoj, same kulmino kaj kerno en la epistoloj de Pa?lo, ?u en ties dogmatikaj ?u en ties admonaj partoj. Tiele ili jam estis fari?intaj la plej frua komuna tradicia?o.

Intenco [ redakti | redakti fonton ]

Marko ne intencas skribi biografion de Jesuo. Li volas proklami, ke Dio per Jesuo savas la mondon. Jesuo estas la profetita Mesio , la Filo de Dio . En lia persono venis proksimen la Regno de Dio .

La tempo jam plenumi?is
kaj la regno de Dio alproksimi?is;
pentu,
kaj kredu al la evangelio.
(Mar 1,15)

Sed Jesuo estas mesio ne en gloro, sed en sufero. Pro tio anka? ?iu, kiu volas postsekvi lin, devas esti preta suferi. La unua pagano, kiu ekkonis tiun ?i mesio-misteron, estas la centestro sub la kruco (Mar 15,39). En li la tuta elpagana eklezio konfesas Jesuon Filo de Dio.

Efiko [ redakti | redakti fonton ]

Hodia? oni preska? ?enerale agnoskas, ke la evangelio la? Marko fari?is (kune kun la tiel nomata Q-Evangelio ) la bazo de la du aliaj sinoptikaj evangelioj , nome Mateo kaj Luko; tio signifas, ke Mateo kaj Luko transprenis, escepte de kelkaj versikloj, la tutan materialon de Marko.

La evangelio la? Marko jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ?i listo de sanktaj skriboj fari?is ?is meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion la? Marko.

Teksto en Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

La traduko de la esperanta biblia komitato ( John Cyprian Rust , John Beveridge kaj C. G. Wilkinson ) la? la unua eldono de la Nova Testamento , publikigita en 1912 ?e la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando , kaj la unua eldono de la kompleta Biblio en Esperanto de 1927 estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling :

  • La Bona Mesa?o ? la? Mateo, eldonita de Fonto 1992 ,
    Fonto-Kajeroj numero 6