한국   대만   중국   일본 
Esperanto-Gastigejo en Lesjofors - Vikipedio Saltu al enhavo

Esperanto-Gastigejo en Lesjofors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-Garden )

Esperanto-Gastigejo ( svede : Esperanto-Garden ) estas Esperanto-domo , kursejo kaj junulargastigejhejmo en Lesjofors (elparolu: Le?efo?) en sveda provinco de Vermlando , Svedio . ?in posedas internacia kooperativo kun individuaj membroj el multaj landoj. La kooperativo kunlaboras kun aliaj asocioj kaj estas membro de Sveda Esperanto-Instituto (SEI). Esperantlingve estis uzitaj diversaj nomoj, inter kiuj la kooperativa estraro decidis uzi la formon Esperanto-Gastigejo.

Esperanto-Gastigejo fondi?is en 1996, kiam Filipstad-a komunumo forvendis la terenon de iama maljunulejo kaj poste akceptejo por rifu?antoj. E-G situas ?e la 60-a latitudo norde, preska? meze inter Stokholmo kaj Oslo . Iniciatinto kaj multjara mastro de E-G estas Lennart Svensson, Klipptorp . La loko ?is nun plurfoje estis la okazejo de internaciaj Esperantaj renkonti?oj, inter aliaj la E@I -seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003 . En la jaro 2011 kaj 2014 tie okazis REF , la familia renkonti?o [1] .

?iujare reali?as internacia somera kurso en Esperanto-Gastejo en kiu eblas lerni la lingvon je pluraj niveloj. La kurso estas tradicie populara por familioj kun infanoj.

La gastigejo estas malfermita dum la tuta jaro por individuaj gastoj kaj por grupoj. La enspezoj de la ordinara junulargasteja agado financas la plutenon de la domo kaj agadojn por Esperanto. Interalie Esperanto-Gastigejo havas sufi?e grandan kolekton de libroj kaj perioda?oj ?efe en Esperanto, sed anka? en aliaj planlingvoj kaj konservas plurajn arkivajn materialojn. Esperanto-Gastigejo anka? akceptas volontulojn dum la tuta jaro.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Retpa?o pri REF-2014 en la familia vikio . Arkivita el la originalo je 2014-02-14. Alirita 2014-06-17.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]