한국   대만   중국   일본 
Enmigrado - Vikipedio Saltu al enhavo

Enmigrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ?enerale la artikolojn pri migrado (sociologio) , azilo a? laborista migrado

E?ropaj enmigrintoj alvenantaj al Argentino

Oni nomas migrintoj tiujn homojn, kiuj forlasas sian landon, regionon je relative longa tempo (elmigras, forlasas la landon, regionon; elmigrantoj) por labori, restadi, komenci novan vivon en alia lando, regiono (enmigri en tiujn; enmigrado, enmigrintoj).

Oni kalkulas dismonde nombron de la enmigrintoj je ?irka? 190 milionoj (UN-kalkulo, 2005), kio estas ?irka? 3% de la monda lo?antaro. Ka?zoj de la elmigrado povas esti mizero, milito, forpelo, scivolemo, espero je pli bona ekonomia, socia situo. La enmigrintoj akiras ?e la enmigrado nur limigitajn rajtojn. La plenrajta ?tataneco estas akirebla nur post ioma tempo kaj dependas je plenumado de diversaj kondi?oj, anta?skriboj (lingvo-, le?okono ktp.)

Multaj ?tatoj esti?is kiel enmigrintaj landoj (Usono, A?stralio, Kanado, landoj de Sud-Ameriko), ili i?is multikulturaj jam frue. En la 20-a jarcento - post malfondo de la kolonia sistemo -, la iamaj kolonianoj ofte enmigris la iaman koloniigan landon (Britio, Francio), dum ekz. turkoj, aliaj laboristoj el orienta E?ropo amase enmigris en Germanion, ka?zante ofte politikajn problemojn. Anka? Israelo (re)fondi?is kiel enmigrinta lando, tiukaze la enmigradon motivis la komuna judeco, apogo de la israela ?tato. Israelo i?is multikultura je la diversaj kunportitaj kutimoj.

La migra diferenco estas la diferenco inter la nombro da homoj, kiuj eniris en geografian regionon difinitan, kaj la nombro da homoj, kiuj foriris dum difinita periodo, do la diferenco inter enmigrado kaj elmigrado .

?ar la fre?aj enmigrantoj, ne havas balotrajtojn, politikistoj ofte argumentas kontra? ili, ilia plua enmigrado.

La?le?a enmigrado en la E?ropa Unio (2005) [ redakti | redakti fonton ]

(Kiel enmigrintoj estas inkluditaj bulgaroj kaj rumanoj kiuj eniris en EU januare de 2007 .)

Eksterle?a enmigrado [ redakti | redakti fonton ]

La? la E?ropa Komisiono estas ?irka? 8,000,000 de senpaperuloj en la EU. La? la landoj oni povas aresti ilin dum diversaj maksimumaj tempoperiodoj jene:

  • Senlime en Estonio, Finnlando, Litovio, Danio, Nederlando, Britio kaj Svedio.
  • Sen datumoj el Bulgario kaj Rumanio.
  • ?is limo de:
    • 20 monatoj en Latvio,
    • 18 monatoj en Germanio kaj Malto.
    • 12 monatoj en Pollando,
    • 10 monatoj en A?strio,
    • 8 monatoj en Belgio,
    • 6 monatoj en Hungario, ?e?io, Slovakio kaj Slovenio,
    • 3 monatoj en Grekio kaj Luksemburgo,
    • 2 monatoj en Portugalio kaj Irlando,
    • 40 tagoj en Hispanio kaj Italio kaj
    • 32 tagoj en Kipro kaj Francio. [1]

Enmigrado en diversajn landojn [ redakti | redakti fonton ]

Enmigrado en Brazilon [ redakti | redakti fonton ]

La enmigrado en Brazilon rilatas kun la transloki?o de homoj anta?e lo?intaj en aliaj mondopartoj, plejparte en E?ropo. Ekde kiam la portugaloj ekposedis Brazilon, ili komencis en la jaro 1500 lo?igi tie kondamnitojn. Proksimume 1550 lo?is pli malpli 30.000 portugaloj en Brazilo. Inter 1500 kaj 1650 envenis proksimume 580.000 portugaloj en Brazilon, kiujn sekvis denove proksimume 600.000 enmingrantoj dum la orimpetego en Minas-?erajso de 1700 ?is 1760. En la sudo de Brazilo la klimataj kaj geologiaj kondi?oj estis tiaj, kiaj ebligis al e?ropanoj eklo?i tie ?i kaj praktiki terkulturadon per la metodoj kutimaj al ili. Post la sendependi?o de Brazilo en 1822 la politika estraro provis disvolvi la malmulte evoluintajn, mezvarmajn zonojn precipe en la sudo per eklo?igo de e?ropaj kamparaj familioj. Tio samtempe celis militprotekti la sudon de Brazilo kontra? eventuala minacado fare de Argentino . Inter 1872 kaj 1940 proksimume 5 milionoj da e?ropanoj eklo?is en Brazilo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. El Pais, 8 de majo de 2008, “Fracasa la directiva europea para los ‘sin papeles’”. La? datumoj de la E?ropa Komisiono , Katolika Universitato de Loveno.