Eloy Gonzalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eloy Gonzalo
Persona informo
Naski?o 1-an de decembro 1868 ( 1868-12-01 )
en Madrido
Morto 17-an de junio 1897 ( 1897-06-17 ) (28-jara?a)
en Matanzas
Tombo Mausoleum in Honor of the Heroes of Cuba and the Philippines
Lingvoj hispana
?tataneco Hispanio
Okupo
Okupo soldato
v ? d ? r
Statuo pri Eloy Gonzalo en Pul-bazaro de Madrido.

Eloy Gonzalo , surnomata La Heroo de Kaskoro (n. en Madrido , 1-an de decembro 1868 ? m. en Matanzas , Kubo , 18-an de junio 1897 ) estis hispana soldato distingita dum la Hispana-usona milito .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Orfa, li kreskis en la trovitejo de Madrido. Li estis sendita al Regimento de Infanterio Maria Cristina no. 63, en la urbo Puerto Principe , provinco Camaguey kie li alvenis en novembro 1895 .

La 22-an de septembro de 1896 aro da pli-malpli tri mil ribeli?intoj komanditaj de Maximo Gomez kaj Calixto Garcia , ?irka?is la etan vila?on Kaskoro , proksime al Puerto Principe.

La 26-an de septembro la kondi?o de la hispana ta?mento estis tiel implikita, ke la sola solvo estis dissaltigi kabanon el kiu la atakantoj ka?zis grandajn dama?ojn al la garnizono.

Eloy Gonzalo prezenti?is kiel voluntulo por fajrigi la pozicion de la kubaj ribeli?intoj. Legendo diras, ke li petis eliri per kordo ligita al sia korpo por, en la okazo, ke li falos, li povus esti rekuperita. Tiel, armita kun sia fusilo kaj petrolujo, kaj ligita per kordo, traglitis al malamikaj pozicioj, ekbruligis ilin kaj revenis sendama?a al ta?mento, kiu estis liberigita post kelkaj tagoj de hispana kolono komandita de la generalo Adolfo Jimenez Castellanos .

Eloy Gonzalo partoprenis multajn aliajn militajn agojn, estis premiita per la Ar?enta Kruco al la Militista Merito, pensiita per 1,50 pesetoj monate. Tamen, li mortis en la Militista Hospitalo de Matanzas pro malsano. Liaj resta?oj estis revenigitaj al Hispanio kaj staras en ma?zoleo de la Tombejo de la Almudeno de Madrido apud aliaj pereintoj dum la militoj en Kubo kaj Filipinoj .

Statuo pri Eloy Gonzalo en Pul-bazaro de Madrido.
Skulpta?o pri Eloy Gonzalo en San Bartolome de Pinares , kie ?ajne li iom vivis juna?e.

La mito de la heroo [ redakti | redakti fonton ]

La gesto de Eloy Gonzalo milite ne estis tre grava. Tamen, la bildo de la heroo de Kaskoro fami?is en Madrido, eble pro sia kondi?o de trovita infano kaj pro la bezono pri glori ago de unupersona heroeco en milito.

En la jaro 1897 la Madrida Urbodomo decidis oma?i tiu heroon. Por tio, dedi?is straton (strato Eloy Gonzalez) kaj starigis statuon en placo de la populara Pulbazaro El Rastro . La statuo estis skulptita de la segovia Aniceto Marinas kaj ina?gurita en 1902 de la re?o Alfonso la 13a . Temas pri statuo ege priskriba, kiu montras kutiman soldaton, kun sur?ultra fusilo, portante kordon kaj petrolujon. Poste, municipa akordo en 1913 nomigis tiun placo kiel Nicolas Salmeron , nomo kiu da?ris ?is la populareco de la heroo ka?zis la nunan nomadon, Placo de Kaskorro.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]