El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleftherios VENIZELOS
(
greke
Ελευθ?ριο? Βενιζ?λο?
; naski?is la
23-an de a?gusto
1864
en
Mournies
apud
?anio
sur la insulo
Kreto
; mortis la
18-an de marto
1936
en
Parizo
) estis
politikisto
kaj
?efministro
en Grekio.
Kiam peceti?is fine de la
19-a jarcento
la registaro de la
Otomana regno
, ekestis anka? rumoroj sur la insulo Kreto, kiu estis tiam sub la rego de tiu imperio; tiel komenci?is la turka-greka milito de 1897. La agresmilito estis en Grekio sensukcesa, sed kun premo de la internaciaj grandpotencoj, la turka imperio devis doni al Kreto certan gradon da a?tonomio. La 9-an de decembro 1898 venis princo
Georgo de Grekio
kiel guberniestro de a?tonoma Kreto en la tiaman ?efurbon
?anio
. Eleftherios Venizelos estis membro de la unua registaro 1901 kiel justicministro. Li a?toris la kompletan a?tonomi?on de la insulo Kreto dum la kreta
Enosis
-movado de 1897. En ?enerala kunveno de kretaj revoluciuloj la propono transformi Kreton al a?tonoma ?tato estis akceptata de la okcidentaj potencoj. ?is la alveno de la ?enerala guberniestro, kreta komitato kun Eleftherios Venizelos transprenis la administradon. En la disputo pri la
nacia demando
, Venizelos estis en la pinto de la opozicio, kiu volegis la unui?on de Kreto kun la resto de Grekio (
1905
).
Dum la jaro
1910
li estis varbata de la militistaro i?i ?efministro kaj fondis la
Liberalan Partion
, kiu ricevas dum la sekva baloto la plejmulton de vo?oj. Dum novembro
1913
, intertempe ?efministro, li ?isvivis ankora? la reali?on de sia celo, la unui?on de Kreto kun Grekio.
La sukcesoj en la tereno de ekstera politiko dum la
balkanaj militoj
de
1913
inkluzive de la unui?o de Kreto kun Grekio kaj la duobligo de la grekiaj teritorioj, lin instigis i?i defendanto de la
Megali Idea
("granda ideo"): Granda-Grekio e? kun
Konstantinopolo
. Kun la
Triopa Entento
li provis realigi tiun ?i celon dum la
Unua Mondmilito
. Dum la jaro
1916
Venizelos instalis kontra?registaron kaj konsentis pri la forpelo de la re?o
Konstantino la 1-a (Grekio)
.
Ka?ze de la
traktato de Sevres
(a? la
Parizaj konferencoj
) de 1919 kaj 1920, Venizelos verkis gravan ekspansion de la teritorio. Sed li komencis militon kun Turkio (1919-1922); tiam Grekio ree forludis la influon en Malgrandazio, kaj preska? ?iuj grekoj en Malgrandazio devis fu?i de tie, perdante ?iujn nemoveblajn poseda?ojn (
malgrandazia katastrofo
). Post dek jaroj kiel ?efministro li dum la jaro forlasis Grekion ka?ze de perdita elekto kaj iris al Parizo. Post sia tempo en ekzilo li revenis al Grekio por sia lasta ofictempo de 1928 ?is 1933 kaj anka? zorgis pri la integrado de greklingvaj fu?intoj el Turkio. Dum la jaro 1933 oni devigis lin abdiki ka?ze de malbona nacia ekonomia stato kaj la granda influo de greka nobelaro. Post pluraj atencoj li fu?is al Francio dum la jaro 1935; tie li mortis dum 1936.
La nova flughaveno de
Ateno
samkiel multaj urbo kaj placoj de grekaj urboj portas lian nomon, kaj anka? la plej granda greka pramo de la
Mediteranea Maro
honore bapti?is lianome. Krome interalie anka? la nova 50-cenda monero de la
grekaj e?ro-moneroj
bildigas portreton de li.