Ekscentra
persono (de la
latinaj
vortoj
ex centro
, ?ekster la centro“) la? esperantlingvaj vortaroj kiel
PIV
kaj
Reta Vortaro
estas homo
- iom ekstravaganca, fantaziema, spita a? indiferenta al malfavoraj ju?oj
[1]
a?
- bizara
[2]
.
|
![Citaĵo](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/P_writing.svg/40px-P_writing.svg.png) | ?
Vivo libera, gaja, kvaza? senpacience sin elpu?anta kaj kaprice ekscentra
[1]
”
|
|
Iom pli ne?trale dirite, ekscentra persono estas persono klare devianta de la normoj en la socio en kiu li/?i vivas. La angla filozofo
John Stuart Mill
en sia verka?o ?
On liberty
“ ("pri la libero") elstarigas la signifon de ekscentraj personoj por la pluevoluo de ?iu socio. La alispececon de ekscentraj homoj en la mezepoka islama kaj kristana medicino estis klarigita per la?dira misfunkcio de la
lieno
- ekde la komenco de la moderna epoko la konduko konsideratas ne plu malsano, sed simple socia fenomeno, kvankam la ne plena integri?o en la socio por ekscentra persono povas ka?zi psikan premon kaj eventuale povas sekvigi psikan malsani?on.
Ne ekzistas ?enerale akceptata unueca difino de la koncepto de ekscentreco - tion jam montras la vortara difino skizita supre. Problemo aparte estas la grado je foriro de la socia normo, kiu konsistigu ekscentrecon a? ankora? norman socian sintenon. Unuflanke necesas konscii, ke pro la homa individueco plena konformeco de individuo kun la socio ?iukaze ne eblas, kaj aliflanke tre malsamas la atendoj, kiujn unuopaj homaj sociaj ordoj havas pri la grado de konformeco de siaj membroj. Dum ekzemple la socioj de
orienta Azio
, en kiuj historie tre gravas la filozofio de
konfuceismo
, kutime postulas partan adapti?on de individuoj al tradiciaj normoj kaj valoroj, ekzemple en la
anglalingvaj
regionoj de
Norda Ameriko
kutime regas relative pli da libero ol en tiuj aziaj landoj (kvankam anka? en la anglalingva Norda Ameriko ja ekzistas socia premo je konformeco, la diferencigo nur estas relativa).
Iuj difinoj de ekscentreco anka? postulas, ke krom la diferenco al socia normo la individuo devas esti libere elektinta tiun diferencecon. Tiu difina nuanco helpu distingi inter ekscentreco kaj
psikaj malsanoj
kiel
psikozoj
a?
ne?rozoj
. Kompreneble eblas deekstere influi la socian premon: Ekzemple amaskomunikiloj povas kontribui al ekscentra reputacio de unuopulo, en intenco a? profiti pro skandalo a? - ekzemple en politika kampanjo - socie dama?i la personan presti?on.
La skota kuracisto
David Joseph Weeks
(naski?inta en
1944
) en la
1980-aj jaroj
studis ekscentrajn personojn en esplora projekto, kies rezultojn li publikigis kaj en fake scienca
[3]
kaj en porpublika verka?o.
[4]
Helpe de la britaj kaj usonaj amaskomunikiloj, interalie
BBC
,
New York Times
,
Wall Street Journal
, li ser?is kandidatojn por siaj esploroj, el kiuj pli ol mil estis anta?elektataj. ?iu esplorato estis intervjuata dum 90 minutoj, plenumis standadigitan pripersonecan kaj priintelektan testojn kaj respondis al ampleksaj demandaroj pri psikaj malsanoj. Rezulte de la studo David Weeks vortumis la sekvajn karakteriza?ojn de ekscentra persono:
- socie neadapti?anta
- kreema kaj kreiva
- motivigata forte per scivolo
- idealisma: havanta la celon plibonigi la mondon kaj pli feli?igi la mondan lo?antaron
- kontenta intensa adepto de unu a? pluraj hobioj
- konscia pri sia alispececo ekde la infana?o
- inteligenta
- obstina pri sia opiniaro, sed ne batalanta pri tio - ekscentrulo centprocente certas pri la praveco de siaj opinioj kaj estas konvinkata, ke la resto de la mondo simple eraras tie, kie ne temas pri la propra opinio
- sen strebo konkurenci a? lukti pri socia rekono a? presti?o
- havanta nekutimajn kutimojn man?i kaj organizi la ?iutagan vivon
- ne tre interesita pri la opinioj a? la ?eesto de aliaj homoj, krom se temas pri la celo konvinki ilin pri la propra - ?usta - vidpunkto
- havanta petolan sentemon pri
humuro
- vivanta sola, sen vivpartnero
- tre ofte la plej a?a a? la sola infano de siaj gepatroj
- erarema pri ortografio
[5]
La unuajn kvin ecojn havu pli-malpli ?iu ekscentra persono - elstara eco estu la socia ne-konformemo. David Wells estimas, ke proksimume 1 persono el 10 000 estu ekscentra. La standardaj priintelektaj testoj rezultugis en la esploratoj avera?an
intelektan kvocienton
de inter 115 kaj 120.
[6]
La avera?a sanstato de la esplorataj escentraj personoj estis multe pli bona ol tiu de la tutsocia avera?o en Britio kaj Usono. Kaj anka? la vivda?ro de intertempe mortintaj ekscentraj personoj la? li estu signife pli alta ol tiu de la samsocia avera?o. Multaj esploratoj la? li aspektis pli junaj ol ili estis. David Wells donis la hipotezan klarigon, ke ili havu malpli da socia streso kaj tial pli sanan imunecan sistemon. La? sia propra subjektiva ju?o multaj el la esplorataj ekscentraj personoj estu pli kontentaj kaj ?ojaj ol la socia avera?o.
[7]
La irlanda kuracisto pri
infana kaj junula psikiatrio
Michael Fitzgerald
en sia publika?o
Autism and creativity
("a?tismo kaj kreivo") vidis fortan interrilaton inter ekscentreco kaj la
Asperger-sindromo
. La socio ne subtaksu la ligon inter a?tismo, ekscentreco kaj kreivo.
[8]
Anka? la psikologo
Tony Attwood
vidis rilaton inter la Asperger-sindromo kaj ekscentreco. La? li tiaj homoj en la brita kulturo estus aparte akceptataj kaj admirataj.
[9]
Ekscentreco povas manifesti?i en multaj manieroj, en ekstera aspekto de la homo, en vidpunktoj, celoj a? en la persona konduto. Inter la plej konataj formoj estas:
?Perpetuum Mobile“
Anka? en la racie influataj sciencoj ?iam estis kaj estas ekscentraj personoj. inter ili estas fakuloj, kiuj malatentas pri ?enerale akceptataj scioj kaj teorioj, en maniero por samfakanoj ?ajne ridinda kaj absurda. Ekzemplo estu la fizikistoj, kiuj ade strebas trovi la miraklon
perpetuum mobile
, do ma?inon kiu per la propra movi?o da?re plumovas sin mem - koncepto kiu la? la fizikaj reguloj de
termodinamiko
ne povas esti reala.
Anka? la evoluo de sciencaj teorioj sen esplora-metodologia fundamento estas jen menciinda: Ekzemple historiistoj kiel
Paul Schliemann
ripete provis - malgra? la ?enerale fake akceptataj arkeologiaj scioj - pruvi la ekziston de malaperintaj kontinentoj kiel
Atlantido
de
Platono
a? kiel
Erich von Daniken
provis pruvi la lo?igon de la tero fare de eksterteranoj en antikvaj pratempoj. Ekzistas historiistoj kiel
Heribert Illig
, kiuj asertas ke partoj de la mezepoka historio estas nura funkcio, a?
lingvosciencistoj
kiel
Augustus Le Plongeon
, kiuj la? probable hazardaj similecoj vidas parencecon inter meksikaj indi?enaj amerikaj lingvoj kaj la
aramea lingvo
de la epoko de
Jesuo Kristo
.
Tamen aparte en pioniraj sciencoj la distingo inter ekscentreco kaj genieco malfacilas: La ideoj de multaj elstaraj esploristoj, inventistoj kaj malkovrintoj kiel ekzemple
Albert Einstein
,
Charles Darwin
a?
Heinrich Schliemann
pli poste estis pravigitaj, sed komence la? la supraj kriterioj konsideri?us ekscentraj kaj science neseriozaj.
pentra?o de
Suzanne Valadon
:
Erik Satie
, 1893
La kreivo kaj imaginemo kutime necesa por arta agado, jam en si mem distanci?o de la sociaj normoj, ka?zas ke artistoj ofte konsideratas proksimaj al ekscentreco. Aparte la plej elstaraj ekzemploj de sia metio, ekzemple
Pablo Picasso
,
Morrissey
,
Igor Stravinskij
,
James Joyce
,
Michael Jackson
,
Thelonious Monk
a?
Bobby Fischer
, estas socie ofte konsiderataj strangaj, radikalaj kaj bizaraj.
Multaj artistoj tamen anka? ekster la arta krea proceso, en la ?iutaga vivo transiris la socie agnoskitan normaron kaj kondutaron. Ekzemplo estu la franca komponisto
Erik Satie
, kiu aktive partoprenis en la ritualoj de la
rozkrucanoj
, sed aliflanke organizis la tagan horaron en absurda ekzaktemo ("esti inspirata de inter 10.23 h ?is 11.47 h“) - kaj kiu foje malakceptis mendojn pri kompona?oj per la argumentoj, ke la al li ofertataj honorarioj tro altis.
[10]
?ar religiaj kredoj dekomence grandparte ne orienti?as la? racia rezonado, kaj ?ar pro la plureco de religioj estas malsamaj agnoskataj religiaj normoj, la difino de ekscentreco en religiaj demandoj aparte malfacilas. Dum eblas ju?i sciencajn teoriojn veraj a? malveraj, tia ju?o pri
revelacioj
fakte ne eblas: En liberalismaj socioj malsamaj kredoj toleratas, kaj en malliberalismaj simple la kredo de la regantoj dominas la aliajn. El filozofia vidpunkto nek la premo de regantoj nek la pli a? malpli granda nombro de kredantoj estas argumentoj por a? kontra? praveco de religia konceptaro.
Ekscentraj tamen konsideratas almena? tiuj fondintoj de novaj religiloj, kiuj insistas pri siaj tezoj anka? post ties klara esplora a? teorie scienca pruvo de malpravo. Ekzemplo estu predikantoj pri monda pereo, kies prognozitaj datoj de monda pereo jam plurfoje pruvi?is mal?ustaj, ekzemple grupo ?irka? la skotlanda mistikistino
Elspeth Buchan
en la
18-a jarcento
. Pua ekzemplo povus esti la aserto de la
mormonoj
- ?is nun e? ne iomete pruvita - ke
Ameriko
la?dire en
biblia
epoko estis lo?igita de maristaj
izraelanoj
. Anka? la konsidere de modernaj
geologiaj
scioj ne pravigebla tezo de iuj kristanaj grupoj, ke la tero nur a?as malmultajn jarmilojn, havas ekscentrajn trajtojn.
Iuj ekzemploj de konataj personoj la?dire aparte ekscentraj, en kies vikipediaj artikoloj aparte elstarigitas tiu fakto, estas
Sarah Bernhardt
,
Pa?lo Erd?s
,
Bobby Fischer
,
Mi Fu
,
Burkhard Heim
,
Klaus Kinski
,
Jelly Roll Morton
a?
Oscar Wilde
.
- ↑
1,0
1,1
H. Vatre
: Neologisma glosaro, postrikolto al PIV
- ↑
Eliza Orzeszkowa
, trad.
L. L. Zamenhof
:
Marta
- ↑
David Joseph Weeks:
Eccentrics - the scientific investigation
("ekscentreco - la scienca eploro"). The Proceeding of the Royal College of Physicians of Edinburgh. 1989 (anglalingve)
- ↑
David Weeks kaj Jamie James:
Exzentriker - Uber das Vergnugen, anders zu sein
("Ekscentruloj - Pri la ?uo esti alia"), eldonejo
Rowohlt
, Hamburgo 1989 (jen germanlingve)
- ↑
David Weeks kaj Jamie James:
Exzentriker
, pa?o 34
- ↑
David Weeks kaj Jamie James:
Exzentriker
, pa?o 44
- ↑
David Weeks kaj Jamie James:
Exzentriker
, pa?o 269
- ↑
Michael Fitzgerald:
Autism and Creativity
("a?tismo kaj kreivo"), pa?o 7
- ↑
Tony Attwood:
Ein ganzes Leben mit dem Asperger-Syndrom
("tuta vivo kun la Asperger-sindromo"), pa?o 250
- ↑
David Weeks kaj Jamie James:
Exzentriker
, pa?o 92