El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edme-Jean Baptiste Bouillon-Lagrange
(1764-1844) estis franca kemiisto kaj apotekisto, profesoro pri kemio kaj pli malfrue direktoro dum dekdu jaroj de la Lernejo pri Apoteko de
Parizo
, milita apotekisto de la Imperio kaj privata kuracisto de
Jozefina de Beauharnais
(1763-1814), edzino de
Napoleono Bonaparte
(1769-1821). Liaj studoj en la kemi-areo envolvis esplorojn pri trufoj,
salikoj
,
sukceno
,
ajlo
,
amelo
,
salakvo
,
lakto
, ktp. A?toro de sciencaj verkoj, li la unua disvastigis la kemiajn eseojn pri la kuraciloj.
Centra Lernejo de Panteono
nuna Liceo Henriko la 4-a
Kiam li estis dekdujara, li eniris en la Kolegio Mazarina
[1]
, kie li studis
Homscienco
. Poste li studis medicinon kun Pierre-Joseph Desault (1738-1795), farmacion kun Jacques-Francois Demachy (1728-1803) kaj
Guillaume-Francois Rouelle
(1703-1770) kaj en 1788 li estis nomumita kemiprofesoro en la Lernejo pri Apoteko de Parizo. Post sia brila diplomi?o li a?etis la farmacion de sia bofrato Jean Baptiste Felix Sureau, lokita en la strato Sankta Marteno.
En 1789,
Antoine-Francois de Fourcroy
(1755-1809) konfidas al li parton de siaj kursoj en la Re?a Ateneo de Parizo
[2]
kaj tiam asocii?as al lia laboro. En 1793, kiel majoro-apotekisto, li organizis milithospitalon kaj partoprenis en la Napoleonajn Kampanjojn kiel eseisto por la agentejo pri
pulvoro
kaj
salpetro
. Kiel estro de la kemilaboroj kaj klariganto pri kemio en la Politeknika Lernejo, profesoro pri fiziko kaj kemio en la
Centra Lernejo de Panteono
[3]
, li fari?is unu el la administrantoj de la institucio.
En 1799 li fari?is profesoro de la Liceo Napoleono
[4]
, apotekisto de Napoleono, kaj kuracisto de la imperiestrino Jozefina (1806). Dum la
restarigo de la franca imperio
li fari?is membro de la Societo pri Farmacioj de Parizo, kiu pli malfrue fari?is Nacia Akademio de Farmacio (1979), kaj li estos la ?enerala sekretario dum ?ia kreado inter 1803 kaj 1807, vico-prezidanto en 1808 kaj trifoje prezidanto en 1809, 1813 kaj 1819, fari?inte poste direktoro. En 1836, li estas nomumita membro de la Konsilio pri Sano.
- Cours d'etude pharmaceutique, Volume 4
,
1793
- Vollstandige Apothekerwissenschaft: Aus dem Franzosischen ...
,
1796
- Handbuch eines Cursus der Chemie, oder zusammengeordnete Versuche ..., Volume 2
,
1803
, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Daniel Jager
- Manuel du pharmacien
,
1803
- L'art de fabriquer la poterie facon anglaise
,
1807
- L'art de composer facilement et a peu de frais les liqueurs de table, les ...
,
1807
- Cours theorique et pratique sur l'art de la teinture en laine, soie, fil ...
,
1809
, M. Homassel, Edme Jean Baptiste Bouillon Lagrange
- Dictionnaire de chimie, Volume 3
,
1811
, Martin Heinrich Klaproth, Friedrich Wolff, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- Essai sur les eaux minerales naturelles et artificielles
,
1811
- Manuel d'un cours de chimie, ou principes elementaires theoriques ..., Volume 1
,
1812
- Memoire sur l'eau des mers qui baignent les cotes de l'empire francais ...
,
1813
, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- Police iudiciaire pharmaco-chimique
,
1816
Wilhelm H. Remer, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- Considerations sur les medicamens prepares en fabrique
,
1820
- Observations sur l'acide extrait du benjoin, et sur celui retire des urines ...
,
1821
- Experiences sur le sucre, Annales de chimie,
1809
- Societe d'Histoire de la Pharmacie
- The Universal Dictionary of Biography and Mythology: A-clu
[
rompita ligilo
]
, Joseph Thomas
- Polysaccharides: Natural Fibers in Food and Nutrition
, Noureddine Benkeblia
- Journal de pharmacie et de chimie, Volumes 5-6
- Revista CENIC
- CERL Thesaurus
- Geneanet.org
- Gallica
- Biographie Des Hommes Du Jour: (Mit vielen Portrats)
, Germain Sarrut, Edme Thedore Bourg
- Dictionnaire de chimie, Volume 3
, Martin Heinrich Klaproth, Friedrich Wolff, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- L'Univers: histoire et description de tous les peuples ...
- Berthollet and the oxygen theory of acidity
, Homer Eugene LeGrand, University of Wisconsin--Madison, 1970 - 652 pa?oj
- De l’apothicaire au pharmacien des armees.