한국   대만   중국   일본 
Ecgfrith - Vikipedio Saltu al enhavo

Ecgfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ecgfrith
re?o de Northumbria
Regado 670?685
Persona informo
Ecgfriþ
Ecgfrith
Naski?o
Morto 20-an de majo 685 ( 0685-05-20 )
en Battle of Dun Nechtain
Mortis pro Morto dum batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
?tataneco Northumbria Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Oswiu Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eanflaed Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Osthryth , Aelflaed , Aldfrith , Alhfrith kaj Aelfwine Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Aethelfryth (660 (Gregoria) , 667 (Gregoria) –679 (Gregoria) )
Iurminburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Ecgfrith (n. ?. 645 , m. la 20-an de majo 685 ) estis re?o de Northumbria , Anglio , de 670 ?is sia morto.

Familio kaj frua vivo [ redakti | redakti fonton ]

Ecgfrith estis filo de Oswiu , kiu regis Northumbria de 641 ?is 670. La? la anglosaksa historiisto Bede , li estis osta?o en Mercia kiam Penda , tiam re?o de tiu lando, invadis Northumbria en 654 a? 655. Tamen Penda malvenkis kaj estis mortigita, kaj poste Northumbria i?is la plej potenca anglosaksa regno.

En 660 Ecgfrith edzi?is al Aethelfryth , filino de Anna , re?o de East Anglia .

En 664 Oswiu nomumis Ecgfrith reganto de Deira , unu el la du regnoj kiu kuni?is por krei Northumbria.

Regado [ redakti | redakti fonton ]

La 15-an de februaro 670 Oswiu mortis, kaj Ecgfrith heredis Northumbria. Post nelonge, subtenate de Sankta Wilfrid , ?efepiskopo de Jorko , lia edzino Aethelfryth i?is mona?ino kontra? la volo de Ecgfrith. Probable parte pro tio, sekvis akra kaj longda?ra kverelo inter Ecgfrith kaj Wilfrid. En 678 Ecgfrith ekziligis Wilfrid. Anta? tiu jaro li denove edzi?is, al Eormenburg, malgra? ke Aethelfryth ankora? vivis (?i mortis en 679).

Ecgfrith estis la unua re?o de Northumbria (kaj eble de Anglio) sub kiu fabriki?is ar?entaj pencoj.

Eksterlandaj aferoj [ redakti | redakti fonton ]

Frue dum sia regado Ecgfrith venkis la piktojn kaj fondis novan regnon nomitan Lothian en suda Skotlando .

En 674 li venkis Mercia kaj gajnis Lindsey . En 679 estis plua militado kontra? Mercia (kies re?o Aethelred la 1-a estis edzo de Osthryth , fratino de Ecgfrith). Dum batalo apud Rivero Trent mortis Aelfwine , frato de Ecgfrith. Per la interveno de Teodoro de Tarso , ?efepiskopo de Canterbury , sekvis pacakordo per kiu Aethelred pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed regajnis Lindsey).

En 684 Ecgfrith sendis armeon sub sia ?efa generalo Berht al Irlando. Berht kaptis multajn homojn kaj disraba?ojn kiujn li reportis al Northumbria.

Morto [ redakti | redakti fonton ]

En 685, kontra? la konsiloj de Sankta Cuthbert , Ecgfrith invadis la piktan regnon sed malvenkis kaj estis mortigita. La? legend, la morttagon lia edzino Eormenburg, ne dezirante atendi la revenon de Ecgfrith ?e la ?efurbo de Northumbria, vizitis la pre?ejon de Carlisle kune kun Cuthbert: meze de la vizito Cuthbert haltis kaj diris al la re?ino, "Mi ?us spertis vizion de la morto de via edzo. Reiru al via palaco kaj eskapu kun viaj idoj." Preska? tuj alvenis mesa?isto kun informoj pri la morto de Ecgfrith. La? Bede, la malvenko iniciis la malkreskon de la potenco de Northumbria.

Ecgfrith estis sekvata de sia duonfrato Aldfrith .