한국   대만   중국   일본 
Dua Libia Enlanda Milito - Vikipedio Saltu al enhavo

Dua Libia Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Majo 2015, la grupo Islama ?tato kaptis la flughavenon de Sirte.

La Dua Libia Enlanda Milito estis enlanda milito kiu okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta en Libio inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la Unua Libia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La bataloj startis kiam la generalo ?alifa Haftar ordonis la dissolvon de la ?enerala Kongreso de Tripoli , dominata de la Islama Frataro , post tiuj plilongigis unuflanke sian regotempon. Samtempe li lan?is kun la apogo de granda parto de la Nacia Libia Armeo (NLA) la nomita "Operaco Digneco" kontra? islamismaj kaj ?ihadismaj grupoj en Bengazi , kelkaj el kiuj estis fidelaj al la Kongreso. Tiu klopodo elpostenigi iaman registaron estis montrita kiel patriota agado de la armea ordo, sed influis anka? faktoroj ekonomiaj kaj sociaj, nome rilate al triboj kaj klanoj: la plej parto de la oficiroj devenis el orienta Libiio ?regiono malpreta akcepti la kontrolon de la ?efurbo super iliaj internaj aferoj, inter kiuj la eksportado de nafto ?. Paralele, armitaj grupoj de la okcidenta urbo Zintan montris sian apogon al Haftar kaj minacis la Kongreson. Kiel reago oni formis la koalicion "Libia Tagi?o", cele al forpelo de la zintanaj fortoj el ties pozicioj en Tripoli. Tiu alianco estis komponita de islamismaj milicoj opoziciantaj ideologie al la Operaco Digneco, de brigadoj de Misrata (regiona rivalo de Zintan) kaj de aliaj grupoj kiuj simple klopodis ekhavi kontrolon super la ?efurbo. Meze de la bataloj okazis balotado por la nova libia parlamento (Junio 2014), kies elektitaj membroj ali?is favore al la Operaco Digneco kaj la brigadoj de Zintan, sub la protekto de la NLA en la orienta urbo Tobruk . Tamen, la deputitoj de la ?enerala Kongreso (elektita en 2012), malakceptis la elpostenigon kaj memproklami?is kiel la legitimaj le?ofarantoj, aliance kun la milicoj de Tripoli kaj, malgrandkvante, de Bengazi. Anka? Misrata kaj aliaj urboj decidis apogi la Kongreson kiel garantio de la hegemonio de Okcidenta Libio kontra? la Parlamento en Tobruk.

La franc-libana politikisto Ghassan Salame, speciala delegito de la UNSMIL anstata?e de Martin Kobler.

La konflikto atingis internaciajn konsiderojn ene de la araba mondo kiam Egiptio kaj la Unui?intaj Arabaj Emirlandoj bombardadis la poziciojn de la Libia Tagi?o en Tripoli kaj de la milicanoj en Bengazi, dum Kataro kaj Turkio elektis financi tiujn grupojn kaj havigi al ili militajn liveradojn. Aliflankem profite el povovakuo, centoj da ?ihadistoj de la Islama ?tato transloki?is al Libio el Sirio kaj Irako kaj provizore ekkaptis la kontrolon de kelkaj urboj de la lando, inter kiuj Derna kaj Sirte , sed ili estis venkitaj pere de apogo de la internacia komunumo. Unui?intaj Nacioj dezajnis pacplanon (Misio de Apogo de Unui?intaj Nacioj en Libio; UNSMIL la? siaj anglalingvaj sigloj) la? kiu oni elektos interkonsente fare de delegitoj de amba? flankoj Transiran Registaron (GNA). La Parlamento restus kiel Malalta ?ambro de la lando, kaj samteempe la ?enerala Kongreso estus Alta ?ambro, nome la Supera Konsilio de ?tato. La projekto estis kontentiga aprobita de ?iuj delegitoj de la pacplano persone kaj de la Parlamento, sed estis malakceptita de la ?enerala Kongreso. Tamen, la ?usta listo de ministroj prezentita de la delegitoj, kun Fa?ez al-Sarraj kiel estro de la Transira Registaro, anka? ne estis aprobita de la Parlamento. Spite tion, la nova administracio estis konsiderita de Unui?intaj Nacioj kiel legitima reprezentanto de Libio.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]