Dragon Quest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dragon Quest
Disvolvo Chunsoft
Eldoninto Square Enix
Platformo Nintendo Entertainment System
?enro rola videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
v ? d ? r

Dragon Quest (ドラゴンクエスト, Doragon Kuesuto ) estas serio de rolludaj videoludoj kreitaj de Yuji Horii kaj lia studio Armor Project.

La ludoj estas eldonitaj de Square Enix (anta?e Enix), kun lokaj versioj de pli lastaj epizodoj por la Nintendo DS eldonitaj de Nintendo ekster Japanio. Kun la unua ludo eldonita en 1986, ekzistas dek unu ?efseriaj ludoj, kune kun multenombraj kromverkoj. Preska? ?iu ludo en la ?efa serio havas animean a? mangaan adapton, a? amba?. La serio grave efikis la evoluadon de videoludilaj rolludoj kaj enkondukis diversajn bone konatajn kvalitojn de la ?enro. Epizodoj de la serioj aperis sur MSXaj komputiloj, Nintendo Entertainment System , Super Nintendo Entertainment System , Game Boy Color , Game Boy Advance , Nintendo DS , PlayStation , PlayStation 2 , Wii , kaj pluraj po?telefonaj modeloj. La muziko el ?iu Dragon Quest -ludo estas aran?ita por orkestro kaj la vide-luda serio estas la unua, kiu havis baletajn adaptojn.

La baza premiso de la plejparto de Dragon Quest ludoj estas roli kiel heroo, kiu klopodas savi la teron de dan?ero mane de potenca malica malamiko, kutime helpe de grupo de partianoj. Oftaj elementoj da?ras dum la serio kaj ?iaj kromludoj: vic-bazita batalo; ripetantaj monstroj, inkludante la ?limon, kiu fari?is maskoto de la serio; teksto-bazita menua sistemo; kaj hazardaj renkontoj (en la ?efa serio) ?is Dragon Quest IX. La serio estas unu el la malabundaj longada?raj videoludaj serioj, kiu havas stabilan kernan evoluigan teamon: scenara verkisto kaj luda designisto Yuji Horii, rollula designisto Akira Toriyama kaj muzika komponisto Koichi Sugiyama pritraktis siajn respektivajn rolojn ekde la komenco de la serio. La originalaj konceptoj, uzitaj ekde la unua ludo, prenis elementojn de la okcidentaj rolludoj Wizardry kaj Ultima. Granda kvanto da prizorgo estis farita por fari la ludojn intuiciaj por ke ludistoj facile povus komenci ilin. La serio prezentas diversajn religiajn nuancojn, kiuj estis multe cenzuritaj en la okcidentaj NESaj versioj.

Dragon Quest XI estas la plej laste eldonita ludo en la ?efa serio, kiu estis eldonita en julio 2017.