한국   대만   중국   일본 
Doktor Faustus - Vikipedio Saltu al enhavo

Doktor Faustus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doktor Faustus
literatura verko
A?toroj
A?toro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Eldonejo Sifriat Po'alim
?enro artistoromano ? socia fikcio
Loko de rakonto Weißenfels ? Leipzig ? Munkeno ? Italio ? Pfeiffering ? Kaisersaschern ? Germanio
v ? d ? r

Doktor Faustus . La vivo de la germana tonmetisto Adrian Leverkuhn, rakontata de amiko estas romano de Thomas Mann . ?i ekestis inter la 23-a de majo 1943 kaj la 29-a de januaro 1947.

Referencniveloj [ redakti | redakti fonton ]

En la romano el sia maljuna?o ? Thomas Mann supozis, ke temas pri lia lasta verko [1] ? la multtavoleco kaj gradigo de la signifoniveloj estas pelata en ?is tiam neatingitan altecon. Malfone artistoromano, trovi?as pliaj roman?enroj resp. facetoj: Profundege religia romano. ? Vivokonfeso. [2] ? ?Epokoromano“ (du mondmilitoj, la malluma epoko de naziismo ). [3] ? Versio de la Faust-mito . ? Munkena sociromano , rolanta komence de la 20-a jarcento. [4] ? Romano pri la muziko kaj la poeta provo, redoni muzikon per lingvo. [5] ? Arthistoria eseo, dis?utita per rimarkoj kaj sentencoj tra la tuta libro. [6]

Enhavo [ redakti | redakti fonton ]

Doktor Faustus estas la biografio de fikcia komponisto Adrian Leverkuhn, verkita de lia amiko Serenus Zeitblom. Serenus Zeitblom komencas la 23-an de majo 1943 per la biografio. Retrorigarde la vivovojon de Leverkuhn kaj ties produkta?ojn li enfluigas ?iam denove raportojn kaj komentojn pri la okazinta?oj de la militjaroj 1943 ?is 1945. Per ?i tiu truko, interrilatigi rakontotempon kaj rakontatan tempon, Thomas Mann paraleligas la sorton de Adrian Leverkuhn kun tiu de Germanio.

Adrian Leverkuhn naski?is en 1885 sur la bieno Buchel ?e Weißenfels . Li havas du gefratojn, Georg kaj Ursula, kun kiuj li amike, sed distanci?e rilatas. Kun sia amiko Serenus kaj sia pli a?a frato Georg Leverkuhn li anka? akiras siajn unuajn muzikajn spertojn, komune kantante kanonojn sub instruado de la stalistino Hanne.

La patro de Leverkuhn, interesate pri sciencoj kaj eksperimentante dum sia libertempo duone naturscience, duone al?emiisme , zorgas pri la edukado de Adrian kaj lia frato Georg fare de hejma instruisto. Adrian estas tiel talenta, ke la instruisto, kiam Adrian a?as 8 jarojn, konfesas, ke li povas instrui al li nenion plu. Adrian ekde nun lernas ?e la gimnazio en proksima Kaisersaschern ? fikcia loko ?e rivero Saale , pli malpli proksime al Merseburg kaj Naumburg . Tie li lo?as ?e sia onklo, komercisto pri muzikinstrumentoj vaste konata trans Kaisersaschern.

El Kaisersaschern devenas Serenus Zeitblom, amiko el lia infana?o kaj lia posta biografiisto. En la ampleksa varstokejo de sia onklo Adrian konati?as kun ?iuj muzikinstrumentoj, anka? kun tre maloftaj. Krom la lerneja edukado li ricevas pianolecionojn de katedralorgenisto Wendell Kretzschmar. ?i tiu restos ekde tiam lia muzika mentoro. Per stranga epizodo, kiu prezentas publikan, sed nur malmulte vizitatan muzikprelegon de Wendell Kretzschmar, la leganto ricevas efikan impreson pri ties muzika kompetenteco. La oftaj balbutaj malhelpoj de la preleganto ? Wendell Kretschmar estas balbutulo ? ne nuligas lian personan efikon. Li instruas al Adrian orgenludadon kaj komponadon.

Post gimnazia ekzameno Leverkuhn ne studas, kiel atendite, muzikon, sed teologion en Halle . Sed li romp?esas ?i tiun studon post la 4-a semestro kaj sin turnas plene al la muziko . Sian muzikstudon li ekigas komence de la vintra semestro (1905) en Lepsiko , kien jam Wendell Kretzschmar estis vokita kiel docento. Paralele Leverkuhn partoprenas filozofiajn prelegojn kaj doktori?as pri ?i tiu fako.

Krom ?i tiu ekstera evoluo de Leverkuhn esti?as dum la restado en Lepsiko treege kaj rapide lia interna evoluo. Precipe la kontakto al putino (?Esmeralda“), kiun ekkonas la komponisto ?ajne hazarde, efikas, ke Leverkuhn pli kaj pli sentas sin allogata al la diablo. La voko ?hetaera esmeralda“ (hetajro esmeralda), kiun Leverkuhn anka? motive kiel ?h-e-a-e-es“ ?iam denove enkonstruas en siajn verkojn, efikas la logon de la diablo. Adrian Leverkuhn konscie infektas sin per sifiliso , por akiri geniecon kaj povi verki novspecajn muzikverkojn.

Post finfaro de la studo Adrian Leverkuhn translo?i?as por na? monatoj al Munkeno , sed poste li pasigas preska? du jarojn en Italio . Tie anka? okazas la renkonti?o kun la diablo (?u kiel febrofantazio a? reale, restas neklare). La diablokonversacio , en kiu la kondi?oj de la pakto estas interkonsentitaj, apartenas al la kulminoj de la romano. Leverkuhn devas postlasi al la diablo sian animon kaj rezigni amon, kondi?e ke ?i varmigas . Por tio la diablo pruntos al li geniecon por 24 jaroj. La diablo plenumas sian promeson. Al Leverkuhn sukcesas ?is 1930 pli kaj pli novspecaj kompona?oj, li fami?as inter spertuloj. Lian kreadon ?iam denove interrompas forta migreno , je kiu Leverkuhn suferas ekde infana?o.

Post la reveno el Italio Adrian Leverkuhn translo?i?as en la malnovan bienon Pfeiffering en la ?irka?a?o de Munkeno, tamen da?rigas la socian ligon al siaj munkenaj konatoj. Rudi Schwerdtfeger, koncertviolonisto, sukcesas transponti la distancecon kaj kontakttimemon de Leverkuhn per obstina amikecemo. Por li Leverkuhn komponas e? violonkon?erton, cedante al lia varbado kaj petado pri tiu ?i kunliga muzikverko. Rudi Schwerdtfeger fari?as krom la kronikisto Zeitblom, la amiko el la infana?o, la ununura, kun kiu Leverkuhn reciproke cias.

Sed Leverkuhn devas apartigi sin disde Schwerdtfeger, se li volas plenumi sian promeson al la diablo. Li sendas sian amikon en la morton. Je tio li donas rolon al komuna konatino, Marie Godeau. Al ?i li sendas Rudi Schwerdtfeger kiel varbanton kaj per tiu li proponigas geedzecon. Okazas kiel atendite de Leverkuhn. La privarbito elektas la varbanton kaj ne tiun, kiu sendis la varbanton. Kaj plue evoluas la fia plano de Leverkuhn. ?is tiam Schwerdtfeger tenis pasian amrilaton kun geedzi?inta virino, Ines Institoris. La forlasita amatino, ekzaltita kaj ekscentra virino, sin ven?as kaj pafmortigas Schwerdtfeger-on.

Post la Schwerdtfeger-katastrofo Adrian Leverkuhn pli kaj pli retiri?as de la socia vivo. Nun li ekkonas sian nevon Nepomuk, nomatan E?o , filon de lia fratino Ursula. E?o restas kelktempe sur bieno Pfeiffering. Leverkuhn-on disvolvas profundan inklinon al la infano, de kiu eliras elfeca ravo. ?i tiun ?astan amon la diablo ne permesas. Li forprenas de Leverkuhn la infanon, igas ke ?i mortu je terurigaj doloroj pro pusa meningito .

En 1930 la limdato de Leverkuhn estas eluzita kaj la infero postulas siajn rajtojn. Tio sin montras akre kaj konsterne en la finalo de la romano. Leverkuhn invitis amikojn kaj konatojn, por anta?ludi al ili el la partituro de la ?us finfarita oratorio Doktor Fausti Weheklag (la veado de d-ro Fa?sto), lia unua kompona?o komplete verkita la? dekdutonisma tekniko . En la sceno, kiu korespondas kun la muzikprezentado de Kretzschmar en Kaisersaschern, kompozicie tamen la?as la historian Fa?sto-libron el 1587, la lingva sinteno de Leverkuhn pli kaj pli montras, ke li estas psikoza. La kunvenintoj komence reagas per prifremdi?o, poste konfuzite, finfine ili indigni?as kaj fu?as. Leverkuhn perdas la konsciencon. Nur liaj amikoj restas. Kiam li reveki?as el longda?ra komato, lia spirita vivo estas estingi?inta.

Oni transportas lin en mensmalsanulejon. Post finado de la diagnostiko lia patrino flegas lin la sekvajn dek vivojarojn. Amikojn li ne plu rekonas dum sia agonio.

Efikohistorio [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Reekpreno kaj da?rigo de la materio kaj de la motivoj de la romano trovi?as en la romano Herzgewachse de Hans Wollschlager .

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

En la 3-a violonkon?erto de Hans Werner Henze , verkita en 1997, trovi?as klara referenco en la tri movimentaj titoloj:

  • Esmeralda. nicht eilen, tanzerisch gemutvoll
  • Das Kind Echo: Adagio ? Tempo giusto
  • Rudolf S.: Andante ? Piu mosso

Filmo [ redakti | redakti fonton ]

La romano fari?is en 1981/82 modelo de la samnoma filmo de Franz Seitz (produktado, scenaro, re?io). Jon Finch rolis kiel Adrian Leverkuhn, Hanns Zischler estis la rolanto de Serenus Zeitblom kaj Andre Heller rolis Satanon. Enpluaj roloj kunlaboris: Margot Hielscher , Hans Korte , Herbert Gronemeyer , Marie-Helene Breillat kaj Lothar-Gunther Buchheim ; Christoph Schlingensief estis kameraasistanto. [7] [8]

Radiodramo [ redakti | redakti fonton ]

En 2007 la radiostacioj Hessischer Rundfunk kaj Bayerischen Rundfunk kunlabore kun Internationale Ensemble Modern Akademie (IEMA) transformis la romanon kiel 10-partan radiodramon kun totala da?ro de 774 minutoj. Prilaborado: Leonhard Koppelmann, Hermann Kretzschmar, Manfred Hess; La muzikon komponis Kretzschmar, la re?isoradon estris Leonhard Koppelmann . [9]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Primara literaturo [ redakti | redakti fonton ]

(Entstehung und Konzeption des Romans in der Darstellung des Autors)
  • Thomas Mann, Theodor W. Adorno:
(La leterkomunikado donas gravajn indikojn pri la kunlaboro de Adorno ?e la konceptado de la fikcia muzika verkado de Adrian Leverkuhn kaj pri la poetologiaj ideoj de Thomas Mann)
  • A?skultlibro:
    • Doktor Faustus. Horbuch. Gelesen von Gert Westphal (22 CDs). Deutsche Grammophon, ISBN 3-8291-1457-5 .
    • Doktor Faustus. Horspiel. Bearbeitung: Leonhard Koppelmann, Hermann Kretzschmar, Manfred Hess. Musik: Hermann Kretzschmar. Regie: Leonhard Koppelmann. Produktion: Hessischer Rundfunk / Bayerischer Rundfunk in Kooperation mit Internationale Ensemble Modern Akademie. Mit Hanns Zischler, Werner Wolbern, Mathias Habich u.a. (10 CDs), Horverlag, Munchen, ISBN 978-3-86717-075-8 .

Sekundara literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Hans Hilgers: Serenus Zeitblom. Der Erzahler als Romanfigur in Thomas Manns ?Doktor Faustus“. 2. Auflage. Lang, Frankfurt am Main u.a. 1997, ISBN 3-631-31966-5 .
  • Jurgen Joachimsthaler: Politisierter Asthetizismus. Zu Thomas Manns ?Mario und der Zauberer“ und ?Doktor Faustus“. In: Edward Białek, Manfred Durzak, Marek Zybura (Hrsg.): Literatur im Zeugenstand. Beitrage zur deutschsprachigen Literatur- und Kulturgeschichte. Festschrift zum 65. Geburtstag von Hubert Orłowski. Lang. Frankfurt am Main u.a. 2002, S. 303?332.
  • Walter Pache: Blake's seltsame Phantasien. Bildzitat und Bildwirkung in Thomas Manns ?Doktor Faustus“. In: Arcadia - Internationale Zeitschrift fur Literaturwissenschaft / International Journal for Literary Studies. Band 8, Heft 1-3, Seiten 138?155. ISSN (Print) 0003-7982 ISSN (Online) 1613-0642
  • Eva Schmidt-Schutz: ?Doktor Faustus“ zwischen Tradition und Moderne. Eine quellenkritische und rezeptionsgeschichtliche Untersuchung zu Thomas Manns literarischem Selbstbild. Klostermann, Frankfurt am Main 2003, ISBN 978-3-465-03212-0 .
  • Andreas Urs Sommer. Der mythoskritische ?Erasmusblick“. Doktor Faustus, Nietzsche und die Theologen. In: Eckhard Heftrich, Thomas Sprecher (Hrsg.): Thomas Mann Jahrbuch. Band 11. 1998, S. 61?71.
  • Hans Rudolf Vaget: Seelenzauber. Thomas Mann und die Musik. Fischer, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-10-087003-4 .
  • Hans Wißkirchen, Thomas Sprecher (Hrsg.): ?und was werden die Deutschen sagen??“. Thomas Manns Roman Doktor Faustus. Drager, Lubeck 1997.

Fontindikoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. la 9-an de julio 1944 al Peter Flamm kaj al Martin Flinker; la 10-an de julio 1944 al Ludwig Lewisohn
  2. la 25-an de junio 1948 al Peter Suhrkamp
  3. 15-an de decembro 1947 al Erich von Kahler
  4. La 11-an de oktobro 1944 al Agnes Meyer
  5. la 14-an de julio 1948 al Friedrich Sell
  6. Zur Kunstessayistik in Doktor Faustus
  7. Besetzungsliste mit Rollenverteilung
  8. Datenaro ?e Filmportal.de
  9. hr2: radiodramo ?Doktor Faustus“

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]