El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
distrikto Steinfurt
situas en la pleja nordo de la
germana
federacia lando
Nordrejn-Vestfalio
. ?ia administra sidejo estas la samnoma urbo
Steinfurt
. Historie kaj kulture la okcidento de la teritorio apartenas al la regiono
Monastera Lando
, kaj la oriento konsistigas la regionon
Teklenburga Lando
. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 456 464 lo?antojn.
Najbaras ene de la federacia lando
Nordrejn-Vestfalio
la
distriktoj
Warendorf
kaj
Coesfeld
plus la
eksterdistrikta urbo
Munster
sude, kaj la
distrikto Borken
okcidente. Krome de la najbara federacia lando
Malsupra Saksio
norde limas la
distriktoj
Graflando Bentheim
kaj
Emsland
plus oriente la
eksterdistrikta urbo
Osnabruck
kaj la
distrikto Osnabruck
.
La distrikto konsistas el 24 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj (inter krampoj la nombroj de lo?antoj la? stato fine de decembro 2022). Iuj el la sudaj komunumoj (ekzemple
Greven
) konsidereblas rektaj anta?urboj de
Munster
, iuj el la nordaj komunumoj (ekzemple
Lotte
kaj
Westerkappeln
) rektaj anta?urboj de
Osnabruck
. Pluraj el la distriktaj lo?lokoj havas mezepokajn historiajn urbocentrojn - inter ili elstaras ekzemple
Tecklenburg
.