El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
distrikto Minden-Lubbecke
situas en la pleja nordoriento de la
germana
federacia lando
Nordrejn-Vestfalio
. ?ia administra sidejo estas la urbo
Minden
, plia grava urbo estas
Lubbecke
- jen la du eroj de la distrikta nomo. La distrikto de tri flankoj - okcidento, nordo kaj oriento- estas ?irka?ata de la najbara federacia lando
Malsupra Saksio
. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 315 974 lo?antojn.
Najbaras la
distriktoj
de
Malsupra Saksio
Osnabruck
okcidente,
Diepholz
kaj
Nienburg
norde plus
Schaumburg
oriente. Krome sude najbaras la
distriktoj
de
Nordrejn-Vestfalio
Lippe
kaj
Herford
.
Partoj de la distrikto, aparte ?irka? la urboj Minden kaj Lubbecke, apartenas al la nordgermana
ebena?o
. Kun tio kontrastas la
montetaroj
Wiehengebirge
,
Wesergebirge
kaj la distrikta parto de la
Ravensberger Hugelland
. Sude de la distrikto trovi?as la same montetara
Te?toburga Arbaro
. En la oriento de la distrikto de sudo al nordo fluas la rivero
Weser
[prononco "
Ve
za"], el kies fluovojo 59 kilometroj trovi?as ene de la distrikta teritorio. La kanalo
Mittellandkanal
tran?as la distrikton centre de okcidento al oriento. Tradicie en la distrikto trovi?is aparte multaj historiaj
muelejoj
. La parte ebena, parte milde monteta pejza?o bone ta?gas por biciklado, kaj en pluraj fervojaj stacidomoj eblas lui bicikojn - unu el la turismaj vojoj por biciklantoj nomi?as "mueleja vojo".
La rivero
Hunte
okcidente trovi?as nur en distanco de 350 metroj de la distrikta limo, la lago
Dummer
(la dua plej granda lago de Malsupra Saksio) nordokcidente foras malpli ol 10 kilometrojn.
La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj ok estas urboj. La sekva listo estas ordigita alfabete, aldoni?is inter krampoj la nombroj de lo?antoj fine de decembro 2022.
- Bad Oeynhausen
, urbo (49 477)
- Espelkamp
, urbo (25 174)
- Hille
, neurba komunumo (15 728)
- Hullhorst
, neurba komunumo (13 281)
- Lubbecke
, urbo (26 027)
- Minden
, urbo (83 076)
- Petershagen
, urbo (25 222)
- Porta Westfalica
, urbo (36 374)
- Preußisch Oldendorf
, urbo (12 531)
- Rahden
, urbo (15 773)
- Stemwede
, neurba komunumo (13 311)