La
distrikto Mettmann
estas
distrikto
en la okcidento de
Nordrejn-Vestfalio
en la
distriktaro Duseldorfo
. ?i estas la distrikto kun la plej alta lo?odenso en
Germanio
.
En la nordo la distrikto Mettmann limi?as al la
eksterdistriktaj urboj
Duisburg
,
Mulheim
kaj
Essen
, en la oriento al la
distrikto Ennepe-Ruhr
kaj la eksterdistriktaj urboj
Wuppertal
kaj
Solingen
samkiel al la
distrikto Rhein-Berg
(Rheinisch-Bergischer Kreis)
, en la sudo al la eksterdistriktaj urboj
Leverkusen
kaj
Kolonjo
samkiel en la okcidento al la
distrikto Neuss
kaj la eksterdistrikta urbo
Duseldorfo
.
En la nuna formo la distrikto ekzistas ekde teritoria reformo de la jaro
1975
. Siaj originoj tamen reiras ?is la
prusa
distrikto Mettmann, formata en 1816.
La hodia?a distrikta teritorio dum la 19-a kaj 20-a jarcento plurfoje ?an?i?is, dumtempe estis parto de la distriktoj Elberfeld kaj Dusseldorf-Mettmann kaj inkluzivis anka? teritoriojn en la hodia?a
Ruhr-regiono
, tiel la hodia?ajn sudajn urbopartojn de
Duisburg
,
Mulheim
kaj
Essen
.
La distrikto Mettmann transprenis la sudajn urbojn
Monheim
kaj
Langenberg
de la
distrikto Rhein-Wupper
, kiu malinstali?is dum
1975
.
La distrikto konsistas el 10 komunumoj, kiuj ?iuj havas urbajn rajtojn. En la sekva listo inter krampoj aldoni?as la respektiva nombroj de lo?antoj la? stato fine de decembro 2022.
La distrikto Mettmann subtenas la jenajn kvar metiolernejojn, kiuj germane nomi?as
Berufskolleg
:
Niederberg
en Velbert,
Neandertal
en Mettmann,
Hilden
en la samnoma urbo Hilden, kaj
Adam-Josef-Cuppers
en Ratingen.
En la mallongdistanca fervoja trafiko funkcias la interurbaj linioj S1, S6, S8, S9, S28 kaj S68 (partatempe). Krome la interregiona trajnlinio RB48 havas haltopunkton en Haan.
?iuj publikaj trafikiloj en la distrikto Mettmann estas uzeblaj je unuecaj prezoj de la trafika ligo
Verkehrsverbund Rhein-Ruhr
. En Langenfeld kaj Monheim por veturoj en la direkton
Leverkusen
kaj
Leichlingen
validas la tarifo de la trafikligo
Verkehrsverbund Rhein-Sieg
. Ekde Erkrath, Haan kaj Hilden oni povas uzi la tarifon de la
Verkehrsverbund Rhein-Sieg
?is
Kolonjo
kiel transira tarifo.
La distrikto Mettmann situas trafikfavore inter la aglomeraj zonoj
Ruhr-regiono
,
Duseldorfo
kaj
Kolonjo
.
En nord-suda direkto ?i estas trairata de la
a?to?oseo
A3
. Okcident-orienten kondukas en la nordo de la distrikto la federaciaj
a?to?oseoj
A52
kaj
A44
kaj en la meza distrikta teritorio la
A46
.
La
flughaveno Duseldorfo
nordokcidente limi?as rekte al la urbo
Ratingen
kaj tiel anka? al la distrikto Mettmann. Anka? la
flughaveno Kolonjo/Bonno
bone kaj rapide atingeblas.