El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clint EASTWOOD
[klint ist'?ud] (n.
31-a de majo
1930
en
Sanfrancisko
,
Kalifornio
) estas
usona
re?isoro
,
produktoro
kaj
aktoro
. Post labori kiel
figuranto
kaj por kelkaj malgrandaj filmroloj li fami?is pro la televidserio
Rawhide
(1958-66) kaj kelkaj vakeraj filmoj de la
itala
re?isoro
Sergio Leone
.
Kvankam la nomo Clint Eastwood kutime estas asociata kun la rolo de vakero, lia kreado estas multe pli varia: Pro la filmo
Bird
, kiu estis oma?o al la muzikisto
Charlie Parker
, Eastwood kiel re?isoro gajnis altan presti?on, kaj en 1995 li surprizis la spektantaron per la filmigo de la melankolia amrakonto
The bridges of Madison County
.
En Usono Eastwood estas populara en la rolo de
Dirty Harry
, detektivo de Sanfrancisko, kiu celas sian pafilon al krimulo kaj diras "Make my day" ([mejk maj dej] - La?vorte: "Faru mian tagon").
- Per un pugno di dollari
(Italio, 1964)
- Il buono, il brutto, il cattivo.
(Italio, 1966)
- Two Mules for Sister Sara
(Usono, 1969)
- Dirty Harry
(Usono, 1971)
- Escape from Alcatraz
(Usono, 1979) with
Fred Ward
- City Heat
(Usono, 1984)
- Bird
(Usono, 1988)
- White Hunter, Black Heart
(Usono, 1990)
- Unforgiven
(Usono, 1992) (La nepardonitaj)
- In the Line of Fire
(Usono, 1993)
- The Bridges of Madison County
(Usono, 1995)
- Letters from Iwo Jima
(Usono, Japanio, 2006): Re?isoro, Produktoro
- Oskaro
pro
Unforgiven
(1993)
- Oskaro
pro
Million Dollar Baby
(2005)