Kla?djo Man?el da Kosta
(plumnomo: Glauceste Suturnio) (1729-1789) (*
Vila Ribeirao do Carmo, nune Mariana
,
Minas-?erajso
, en la
5-a de Junio
1729
- †
Vila Rika, nune O?ro Preto
,
Minas-?erajso
, en la
4-a de Julio
1789
), estis fama brazila
juristo
kaj
poeto
dum la kolonia periodo de Brazilo. Li elstari?is dank'al sia poetisma verkaro kaj pro la envolvi?o en la fiaskinta movado pri Sendependi?o de Brazilo, konata kiel
La Minas-?erajsa Konspiro
[1]
.
Nur dum la unua jarcento de la kolonia periodo (16-a) la vorto
brazilano
estis nomo kiun oni donis al la komercistoj de la brazilligno, kaj per tio ?i estis nurnure nomon de ofico. Tamen, tre anta?e al la sendependi?o de Brazilo
1822
, dank'al la dissemita
nativisma sento
, la parolo
brazilano
jam estis uzita kiel pripatruja adjektivo por elesprimi, la? ?enerala modo, tiujn naskitajn en la lando. El la vidpunkto strikte le?a, nur tiuj naskitoj post la sendependi?o de Brazilo estis rigarditaj el brazila nacieco. Tamen, alvoki brazila homon naskitan anta?e al la sendependi?o de Brazilo, tio tute ne signifas, ke li estis komercisto el tiu ligno, sed ke li nature apartenas al la ?tato brazila.
Anta? tio, Kla?djo Man?el elstari?is kiel presti?ohava advokato, krom esti ri?a farmbienulo, fama civitano, liberpensisto, kaj
meceno
de la renoma brazila skulptisto Antonjo Francisko Lisboa, pli konata kiel
La Kripluleto
. Li studis
kanonikon
en la
Universitato de Koimbro
kaj oni diras ke li tradukis verkon de
Adamo Smith
(1723-1790) en la portugalan. Alia dubo kiu ankora? restas pri li estas tio, ?u li estis a? ne membro de la sekreta societo
Illuminati
, kiu aperis en
Bavario
kaj influis sennombrajn revoluciojn.
Filo de Johano Gonsalves da Kosta, portugalo, kaj Tereza Ribejra de Alvarenga, el Minas-?erajso, li naski?is en la bieno el Vargem do Itacolomi, paro?ejo de la vila?o Rivereto de la Karmo (Ribeirao do Carmo), apartenante hodia? al la urbo
Mariana
,
Minas-?erajso
. En
1749
, kiam li estis dudek jara?a, li en?ipi?is al
Portugalio
kaj enmatrikuli?is en la
Universitato de Koimbro
, kie li ricevis la diplomon pri
Bakala?ro
je
Kanonikado
.
Inter
1753
kaj
1754
li reiris al Brazilo, kaj sin dedi?is al
juro
en urbo Vila Rika (nuna
O?ro Preto
). Tiama kulta kaj renoma juristo, li oficis kiel prokuratoro de la Portugala Krono, supera ju?isto, kaj, dufojojn, sekretario de la Registaro. Komisiite de la ?ambro de O?ro Preto, li ellaboris la
Topografian ?arton el Vila Rika kaj ?ia projekto
(
1758
).
Dank'al sia a?o, bona klasika edukado, famo je doktoro kaj kredito pro sia a?toreco, li oficis kiel speco de instruisteco inter siaj
primuzaj kunfratoj
, grandaj kaj etaj, ?ar ?iuj legis liajn verkojn, kaj a?skultadis liajn konsilojn. Tiamaniere ke li estis unu el la plej gravaj figuroj de la kolonia teritorio. Kiam li estis sesdekjara li envolvi?is en la tiel nomata movado pri Sendependi?o de Brazilo, pli konata kiel
La Minas-?erajsa Konspiro
[1]
. Tenita en malliberejo, kaj la? iuj, teruregita de la konsekvencoj pri akuzo kiel respondeca pri la konspirado, li mortis la? obskuraj cirkonstancoj, en la urbo Vila Rika, en la
4-a de Julio
1789
, tiam kiam li eble sin memmortigis per pendumado en la arestejo.
La registra?oj pri la vojoj de la vivo de Kla?djo elmontras tre sukcesoplenan karieron en la politiko same kiel sur la profesia kaj beletristika kampoj. Li estis sekretario de la registaro, admirita poeto e? en Portugalio kaj advokato de la ?efaj komercistoj de la kolonia teritorio el sia tempo. Li akumulis grandan ri?a?on kaj lia domo, en Vila Rika, estis unu el la plej bonaj proprieta?oj de la ?efurbo.
[2]
. Solida konstrua?o kiu ankora? hodia? tie staras kvaza? defiante la tempon.
Tamen la memora?oj pri Kla?djo Man?el da Kosta ne estis samsortaj. ?is hodia? ?vebas super li la suspekton esti mizera malkura?ulo, kiu perfidis siajn amikojn kaj sin memmortigis en la arestejo. Aliaj e? neas lian reliefon mem en la partopreno pri la Minas-?erajsa Konspiro, kaj pentris lin kvaza? simpla privilegiita spektanto, amiko de
Tomazo Antonjo Gonzaga
(
1744
-
1810
)
[3]
kaj
Alvarenga Pei?oto
[4]
, asiduaj frekventintoj de la vesperfestoj de li promociitaj.
Kla?djo mem provis malpligrandigi la gravecon pri sia partoprenado en la konspiro, tamen, li nur celis redukti la pezon de sia kulpo anta? la ju?istoj de la enketo. La klalsikuloj de la historiografio pri la konspiro el Minas-?erajso unuanime valorigis lian partoprenadon en la movado. Oni diras ke li nesufi?e kredis pri la militismaj ?ancoj de la konspiro. Tamen li ne preterlasis influi sur la plej intelektohava flanko de la movado, speciale tion rilatante la konstruadon de la
prijura
konstrua?o projekciita por la
Respubliko
kiun ili intencis enplanti en la provinco Minas-?erajso, en la fino de la 18-a jarcento.
Tiamaniere ke la ju?isto, Josefo Petro Ma?ado Koeljo Torres, kiu estis nomumita por la Enketo en
1789
, pri li diras la jenon:
La D-ro Kla?djo Man?el da Kosta estis la homo, en kies domo oni pritraktis kelkajn aferojn rilate al la ribelo, unu el kiuj temis pri la kreado de la standardo kaj kelkaj decidoj pri la maniero regi la respublikon: la vikario el Sankta Josefo estis tiu kiu formale deklaris tion en la domandoj
... (Analoj de la brazila
Nacia Biblioteko
, Unua volumo, pa?o 384). Li estas patrono de la
Brazila Beletristika Akademio
.
Morto: ?u li mortis a? sin mortigis?
[
redakti
|
redakti fonton
]
La plej kritika punkto pri la biografio de la konspiranta poeto temis pri la suspekto de lia memmortigo. Lia morto estas ?irka?ita per obskuraj detaloj. De pli ol ducent jaroj la temo vekas debatojn kaj estas pezohavaj argumentoj tiel favoraj kiel kontra?aj al la afero pri sinmortigo. La partoprenantoj de la kredo je la sinmortigo de Kla?djo Man?el da Kosta bazi?as sur la fakto ke li estis profunde deprimita en la anta?tago de sia morto.
Tio stampi?as en liaj depozicioj mem, registritaj en la Enketo. Krom tio, lia konfespreninta pastro konfirmis lian egan deprimitecon al religia frato kiu komentis tiun fakton. La kredantoj pri la tezo ke Kla?djo estis murdita, kontra?staras tiel la a?tentikecon de la depozicio almetitajn al la aktoj de la enketo, kiel pri la seriozeco je la registra?o de la mona?o.
Tiuj fidantaj sur la tezo pri murdo sin bazas sur ?efa argumento: la spertula verdikto mem kiu konkludis pri la sinmortigo. La? la arbitracia opinio, la tiel nomita poeto sin pendumis uzante la la?ojn de siaj pantalonoj, kiuj estis ligitaj al breto, kontra? kiu li kunpremis la ligilon, perfortante per unu brako kaj unu genuo. Multaj kredas, ke neeblas sukcesi sin pendumi en tiaj cirkonstancoj.
La historiisto Ivo Porto de Menezes raportas ke, tiam kiam li organizis malnovajn dokumentojn rilatantajn al la ?efpre?ejo Nia Sinjorino de la Kolono
[5]
, en urbo O?ro Preto, en la jaro 1957 a? 1958, li trovis en la libro de la registroj de la partoprenantoj de la Kunfrataro el Sankta Mi?aelo kaj Animoj
[6]
, la noton pri la enmatrikuli?o de Kla?djo Man?el kaj mar?ene la observon tridek mesoj estis pre?itaj memore al la animo de la mortinto, kaj
?io pagite de la re?a financo
. Sammaniere agis la Kunfrataro de Sankta Antono, kiu lan?is en ?ia libro:
mortinta en julio
1789
. Kaj post kiam la mesoj estis pre?itaj, li rememorigas tion, ke en tiu epoko ne estis permesate pre?i mesojn favore al la memmortigintoj. Anka? ?arbas Sertorjo de Karvaljo, la? eseo publikigita en la Revuo de la Instituto pri Historio kaj Geografio el San-Pa?lo, defendas plendokumentite la teson pri murdo.
E? estas multaj kredantaj tion, ke la guberniestro mem, Vicgrafo el Barbasena
[7]
anka? envolvi?is en la konspiro kaj Kla?djo estis pereigita ?ar li estis inklina tion revelacii. Tamen vere estas ke nur la tezo pri sinmortigo estis pruvita per dokumentoj, e? se dubaj rilate la honestecon kaj verecon, tiel kiel elstarigas la adeptoj pri la murdo-tezo.
Estas ankora? alia eseo nomita
Inconfidencia Mineira - As Varias Faces
[8]
, kie Julio Jozefo Chiavenato el?etas informon, kiu plifortigas la tezon pri la farso enscenigita sur la
memmortigo
de Kla?djo Man?el da Kosta. En la posttagmezo de tiu sama tago, tiam kiam la advokato estis arestita, oni murdas, en la bieno de Vargem do Itacolomi, lian filinon, la bofilon kaj aliajn familianojn, same kiel kelkajn sklavojn krom ?teli ?iujn liajn valora?ojn. La Vicgrafo el Barbasena nur informis Lisbonon pri la morto de la juristo en la
15-a de Julio
, dekunu tagojn post la okazinta?o, kaj kiam li informis Lisbonon pri la demandaro en la
11-a de Julio
, li neniel menciis tiun fakton. Se la morto de la suble?tenanto
Tiradentes
(
1746
-
1792
) ne ka?zis embarasojn en Lisbono, tiu de Kla?djo kaj lia familio povus ka?zi, jen kial la neceso enscenigi farson.
Dek tagojn post lia morto, la popolo pariza prenadis la fortreson el
Bastilo
, kiu signigis la finon de la dinastio de la gloraj Ludovikoj en
Francio
. Politika projekto ekaperis, revita de Kla?djo Man?el da Kosta mem rilate lian landon. Tamen, tridek jarojn estis necesaj por ke Brazilo fari?u liberi?inta el Portugalio. Pliajn cent jarojn estis necesaj por la realigo de la dua parto de lia revo, la enplantado de la respublika re?imo en Brazilo.
Glauceste Saturnino
(a?
Glauceste Saturnio
), pse?donimo de la a?toro, prenas parton en la transiro el la
Baroko
al la
Arkadismo
. Liaj sonetoj heredis la tradicion de
Camoes
.
- Culto Metrico
, (Metra kulto,
1749
).
- Munusculo Metrico
, (heroa poemo,
1751
).
- Epicedio em Memoria de Frei Gaspar da Encarnacao
, (Elegio memore al Frato Kasparo de la Enkarni?o,
1753
).
- Obras
(sonetoj, elegioj, romanoj, eklogoj, epistoloj, liroj),
1768
.
- O Parnaso Obsequioso
, (La komplezema parnaso,
1768
).
- Vila Rica
, (Vila Rika,
1773
).
[9]
- Poesias Manuscritas
, Manskribitaj poezioj,
1779
.
- Numeros Harmonicos (Harmoniaj numeroj,
1753
)
[10]
.
- Labirinto de Amor (Amlibirinto,
1753
).
- ↑
1,0
1,1
(portugale: Inconfidencia Mineira)
- ↑
En lia epoko, Vila Rika, nuntempa
O?ro Preto
estis la ?efurbo de la ?tato
Minas-?erajso
- ↑
Tomaso Antonjo Gonzaga
(1744-1810) (* Miragaja,
Porto
, en la
11-a de A?gusto
1744
-
Insulo de Mosambiko
,
1810
), estis portugaldevena brazila
juristo
,
poeto
kaj
politikisto
. Lia plej konata poemo estas
Marilja de Dirse?
, farita oma?e al lia amindumantino.
- ↑
[Inacio Jose de Alvarenga Peixoto
Alvarenga Peixoto
] (1742-1792) (*
Rio-de-?anejro
, en la
1-a de Februaro
1742
-
Ambako
,
Angolo
, en la
27-a de A?gusto
1792
), estis brazila advokato kaj poeto. Li estis aresttenita ?ar li partoprenis en la Minas-?erajsa Konspiro, kaj estis kondamnita al por?iama ekzilo en
Afriko
.
- ↑
(portugale: Igreja Matriz de Nossa Senhora do Pilar)
- ↑
(portugale: Irmandade de Sao Miguel e Almas)
- ↑
Visconde de Barbacena
(1754-1830) (*
Sacavem
, en la
7-a de Septembro
1754
- †
Lisbono
, en la
7-a de Aprilo
1830
), kies nomo estis Luis Antonio Furtado de Castro do Rio de Mendonca e Faro, 6-a Vicgrafo el Barbasena, estis licenciato pri filozofio kaj guberniestro dum la tempo de la Konspiro de
Minas-?erajso
.
- ↑
Minas-?erajsa Konspiro - La Pluraj flankoj, a?toro Julio Jose Chiavenato.
- ↑
Fonto: A Poesia dos Inconfidentes, Kompleta verko de Claudio Manuel da Costa - Eldonejo Nova Aguilar, Rio-de-?anejro, 2002.
- ↑
QIEducacao
. Arkivita el
la originalo
je 2012-06-09. Alirita 2012-07-04.