한국   대만   중국   일본 
Centa?ro - Vikipedio Saltu al enhavo

Centa?ro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de kenta?ro kaj lapito .

Centa?roj a? Kenta?roj (helene Κ?νταυροι) estas en la helena mitologio estuloj, duone homa kaj duone ?evala. ?i konsistas el homa parto supertalia (brusto) kiu sidas sur la parto ?evala, ?i tiel anstata?ante la ?evalajn kolon kaj kapon.

La? Francisko Azorin Centa?ro estas Mitologia monstro duon homa, duon ?evala, ofte reprezentita ?e la antikvaj monumentoj . [1] Li indikas etimologion el sanskrita gandharvas (?evalo) kaj el tie la greka kentauros kaj latina centaurus . Kaj aldonas terminojn bucenta?ron, bovcenta?ron, centa?rino, centa?rido kaj centa?romakio. [2]

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Ili estis filoj de Iksiono kaj Nefele (Νεφ?λη) kaj vivis la? la legendoj en Tesalio sur montoj Pelion , Ossa , Arkadia .

La greka fantazio trovis ilin dibo?emuloj, senvirte seksemuloj, senbriduloj, ekscepte Kirono kiu scipovis grandan erudicion kaj estis ne nur la edukisto de herooj, sed anka? instruis la medicinon al la homo.

Ili volis ?teli dum la geedzi?a festo de la legenda re?o de lapitoj virinojn de la gastigantoj. Frontono de Zeus -templo sur la monto Olimpo prezentas la batalon de la centa?roj kaj la lapitoj .

En la malfrua helena epoko aperis anka? virinaj centa?roj (t.e. centa?rinoj).

Interpreto [ redakti | redakti fonton ]

Fonto de la legendo estas, ke en la epoko de Mukene , aperis el centra Azio ?evalaj nomadoj, kiuj estis tre spertaj en la sagopafado. La grekoj ? kiuj anta?e ne vidis ?evalojn (la? 100-jara enciklopedio) ? kredis, ke ili estas kunkreskitaj kun la ?evalo.

La? la verkisto Palaifato [3] , tiam Iksiono estis re?o el Tesalio, ta?raroj sova?i?aj estis sur la monto Pelio (malnovgreke Π?λιον), do, aliaj montoj ne plu estis alireblaj. La ta?roj malsupreniris al vilagoj kaj man?egis plantojn, fruktojn kaj detruis pastataron. Iksiono deklaris se iu morti?us ta?rarojn, li donus ri?ajojn al li. Tiuj interesis junaj homoj kiuj lo?antis vila?on nomitan Nefele (Νεφ?λη?). Ili kutimigis siajn ?evalojn kun rajdantoj ?ar anta?e homoj ne rajdis tiel : homoj uzis ?evalojn nur por tiri liajn ?arojn.
Tiam, ?evale, ili iris kaj lan?is sagon al ta?raroj. Kaj la aro sekvis ilin, junhomoj flu?is kun siaj ?evaloj pli rapidaj ol la ta?roj, kaj ta?roj halti?is, la rajdantoj malanta?e iris kaj denove ?etis sagojn. Tiel ili mortigis ta?rojn. Oni nomi?is Centa?roj ?ar ili uzis sagon (en malnovgreka la verbo κεντ?ω [kenteo] kio signifas piki a? la vorto κ?ντωρ/κ?ντορο? [kentor/kentoros] kio voldiras kio piki , similas la greka vorto Κ?νταυρο?) [4] .
Do, ta?raroj fine morti?is, la re?o donis al junuloj la promesitajn ri?ajojn. Pro la ri?eco kaj sia agego, la Centa?roj orgojli?is kaj de nun faris plurajn krimojn kaj speciale kontra? Iksiono mem kaj sia urbo Lariso kaj landaj lo?antoj nomitaj Lapitoj. Ili gastigis Centa?rojn kiuj ebriigite, prenis la virinojn kaj reiris en siaj altlokoj. De tie, Centa?roj militi?is : kiam la nokti?o, ili eliris al valoj, embuskigis, detruis, incendiis kaj tiel, ?is la a?roro. Fore, iu vidis Centa?rojn flu?antajn, nur vidis la korpon de iliaj ?evaloj, sen la kapo kaj iliaj rajdantoj sen distingi siajn krurojn. Tiam, oni diris la Centa?roj el Nefelo atakis nin.

En Brazilo estas bestia besto , loka versio de centa?ro.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?oj 44-45.
  2. Azorin, samloke.
  3. Pri nekredebla?oj , n. 1 france
  4. p. 448, Vortaro Greka-Franca , Abrege du dictionnaire GREC FRANCAIS , Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [1]