한국   대만   중국   일본 
Carlos Domingues - Vikipedio Saltu al enhavo

Carlos Domingues

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Carlos Domingues
Carlos Domingues dum UK 1929
Carlos Domingues dum UK 1929
Persona informo
Naski?o 5-an de majo 1896 ( 1896-05-05 )
Morto 22-an de februaro 1974 ( 1974-02-22 ) (77-jara?a)
Lingvoj Esperanto
?tataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

EdE-D Brazilaj geesperantistoj Carlos Augusto GUIMARAES DOMINGUES ( kar luz a? gus tu gima rajnz do min giz), (naski?is en la 5-a de majo 1896 en Recifo , mortis la 22-an de februaro 1974 en Rio-de-?anejro ) estis unu el la plej elstaraj figuroj en la historio de la Esperanto-movado en Sud-Ameriko.

Brazilano, doktoro, advokato, prezidanto de BKE depost 1923 , vicprezidanto de BLE, ?efdelegito de UEA , redaktoro de Brazila Esperantisto . Esperantisto ekde 1909 . En 1938 li transloki?is al Rio-de-?anejro . Estrarano de Brazila Geografia Societo. Dumviva membro de Brazila ?urnalisma Asocio. Redaktoro de oficialaj revuoj de Brazila Geografia Societo, de Kontoscienca Societo kaj de Brazila Esperanto-Ligo .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Sub-prokuroro de Nacia Kontkontrola Tribunalo. Profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-?anejro . Reprezentis la registaron ?e la 18-a kaj 21-a UK -j. Lingva Komitatano de 1932 , akademiano ekde 1949 . Komitatano de UEA ekde 1935 ?is la morto. Kunredaktis kompletan Portugala-Esperantan vortaron kaj verkis multajn verketojn. ?efkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto .

Movadano [ redakti | redakti fonton ]

En 1945 li estis ano de organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto . Emerita profesoro pri juro, elstara tradukisto kaj vortaristo, d-ro Domingues aktivis en la Movado pli ol 60 jarojn, plenumante plej diversajn elstarajn funkciojn en la landa kaj internacia Esperanto-movado: prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo , ?efredaktoro de Brazila Esperantisto , ?efdelegito de UEA , komitatano de UEA, akademiano . Li kunlaboris anka? en la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro .

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Congresso universal de Esperanto (1947)
  • Vocabulario portugues - Esperanto, Esperanto - portugues (1977, 1982)

Tradukoj [ redakti | redakti fonton ]

  • O radio em 16 palestras (1940), de Eugene Aisberg (kun A. Couto Fernandes);
  • La krimo, rakonto de Olavo Bilac (en Antologio de Brazilaj Rakontoj , 1953);
  • Zamenhof: iniciador do Esperanto (1959), de Anastasio Lopez Luna.