Bronza Soldato de
Talino
(
estone
Pronkssodur
, origine
Monumento al Liberigantoj de Talino
) estis memorloko pri la
Dua Mondmilito
en ?efurbo de
Estonio
. ?i estis erektita la
22-an de septembro
1947
?e la amasa tombo de sovetaj soldatoj, mortintaj dum la bataloj kontra?
nazioj
. En la tombo estas enterigitaj 13 batalintoj, la monumenton konsistigas
dolomita
muro kaj bronza du
metrojn
alta statuo de kapklina soldato. Anta? la bronza statuo iam brulis
eterna flamo
. La monumenton skulptis loka skulptisto
Enn Roos
, modelis por li estona
ru?armeano
Vello Rajangu.
Post sendependi?o de Estonio en 1990-1991, la eterna flamo anta? la monumento estis estingita. La nova potenco insistis, ke soveta armeo ne nur liberigis Estonion de nazioj, sed anka? malliberigis ?in, aligante al Sovetunio. En
1994
de la dolomita muro estis forprenitaj tabuloj kun nomoj de la entombigitoj; ilin anstata?is pli lakonika skriba?o: "Al la mortintoj de la Dua Mondmilito".
La
15-an de februaro
2007
estona parlamento eldonis le?on, la? kiu ?iuj sovetiaj monumentoj en Estonio i?is kontra?le?aj kaj detruendaj. Malgra? ke la prezidento de la ?tato ne subskribis la le?on, trovinte ?in kontra?konstitucia, tamen estona komisiono pri soldataj tomboj decidis translokigi la amasan tombon el la centro de Talino al soldata tombejo rande de la urbo.
Konfliktoj ?irka? la detruo de la monumento kaj translokigo de la tombo preska? de la komenco ekhavis interetnan karakteron. Multaj etnaj neestonoj (?efe
rusoj
), kiuj konsistigas ?. 40% de la lo?antaro en Talino, protestis kontra? la detrua plano. Ilia protesto restis ignorita de la estonaj dekstruloj en la parlamento, kiuj insistis pri forpreno de la monumento. Malgra? la penoj de alipartiaj parlamentanoj bremsi la iniciaton, frumatene la
26-an de aprilo
2007
la monumento estis kovrita de la granda tendo, komenci?is preparlaboroj por translokigo. Nokte de la sama tago en Talino kaj kelkaj aliaj estonaj urboj okazis amasaj protestoj kaj pogromoj, rezulte de kiuj du homoj (inter ili konstante lo?inta en Estonio rusia civitano) mortis, estis detruitaj multaj montrofenestroj kaj reklamoj, pri?telitaj kelkaj vendejoj. Polico arestis dekojn, uzis gason, akvo?etilojn kaj aliajn rimedojn kontra? la agresemaj protestintoj.
La
27-an de aprilo
2007
la Bronza Soldato estis disigita je kelkaj pecoj kaj veturigita en nekonatan direkton. Estona estraro promesas restarigi ?in en oficiala tombejo de estonaj soldatoj.
La decido relokigi la monumenton kaj la tombon vekis grandan ree?on en landoj de eksa Sovetunio kaj speciale en
Rusio
. Oni anta?vidas ekonomiajn problemojn, kiujn povas ka?zi al Estonio neglekto de estonaj varoj kaj Estonio kiel anta?e populara turisma lando. Rusianoj ?atis voja?i al Estonio dum la majaj ferioj (la 1-a de majo kaj la 9-a de majo estas ?tataj ripoztagoj en Rusio).
Politikistoj de kelkaj landoj (ekz.,
Ukrainio
pere de sia ministro pri eksteraj aferoj kaj
Finnlando
pere de sia premiero) jam komentis, ke la okazinta?oj en Estonio estas "interna afero" de la lando. Kontraste, la eksa germana kaceliero
Gerhard Schroder
komentis pli akre: "la maniero, la? kiu Estonio agis pri la memoro de tiuj soldatoj, montras malbonan guston kaj malestimon".