한국   대만   중국   일본 
Boksista ribelo - Vikipedio Saltu al enhavo

Boksista ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni komprenas sub la esprimo Boksista ribelo (jihotuana ribelo) (tradicie: 義和團起義, simpligite: ?和?起?, pinjine : yihetuan q?yi) la ribelon de ?ina sekreta societo , nomata "Pugno por justo kaj interkonsento" (?ine I-ho t´uan). La esprimo boksisto venas el la angla ?boxer”, kiu mem aludas pri la ombrobokso de la societanoj sur publikaj lokoj.
Dum tiu ribelo, kiu anka? nomi?as milito de la Boksistoj , la Pugnoj de la justeco kaj de la konkordo (kies simbolo estis fermita pugno, el tio la kromnomo de Boksistoj ) oponis sin al la Alianco de la ok nacioj , inter 1899 kaj 1901 .
La Alianco de la ok nacioj (kiu inkludas A?strio-Hungarion , Francion , la Germanan Imperiestran Regnon , la Italan re?landon , la Japanan imperion , la Rusian Imperion , Unui?intan Re?landon kaj Usonon ) venkegis la kamparan insurekcion kaj adis la koloniadon de ?inio.

"Boksist-ribelulo" (1900)

La varmega fazo de la ribelo okazis de aprilo ?is a?gusto 1900 .

Anta?historio [ redakti | redakti fonton ]

La "boksista" politika sekto kun nomo ?I-ho t´uan”, t.e. "la societo de lajustaj pugnoj", el tio la okcidentekonata nomo " boksistoj ", estis origine fondita en Henan dum regado de imperiestro Qian Long . La fondinto estis Hao Sheng-wen . La sekto estis ido, posteulo de la " Pa-kua-chiao-sekto ", asociita kun la sekto de Blanka Lotuso , kaj estis unuafoje, oficiale menciita en 1808 . (La Blanka-Lotuso-Sekto gvidis inter 1795 - 1804 grandan ribelon.) Fine de la 19-a jarcento la "boksistoj" estis organizitaj dise en pluraj subgrupoj. En Shandong agadis ekz. Societo de granda tran?ilo (?ine Da-Dau-Hui ), kiu ricevis apogon de guberniestro Li Ping-heng kaj amase partoprenis en la ribelo .

?inio estis sukcese fermita ?is la 19-a jarcento kontra? alilandanoj. Tiam la aperantaj koloniismaj landoj de E?ropo kaj Usono , Japanio , Rusio postulis sian parton en la Qing-dinastia ?inio. ?is fino de la jarcento la eksterlandanoj akiris grandan potencon en ?inio, kvankam ili nombris nur 10 855 homojn ? kompare al la 470-miliona ?inaro.

Misiistoj veturis tra ?inio kun specialaj rajtoj, kiuj protektis ilin kontra? la ?ina juro . Ili ricevis ekde marto de 1899 oficialan rangon. Ili sukcese varbis novajn "kredantojn" ofte per promeso, ke ili estos apogataj en disputoj, punokazoj. La ?inoj rigardis tiujn nov-kredantojn ? kiuj pro materia gajno kristani?is ? ne veraj ?inoj, sed banditoj kaj kanajloj, kiu ka?i?as sub ombro de la nova kredo.

Kiam la eksterlanda komerco ( importo ) grave minacis ekde ?. 1897 la hejmajn produktojn, multaj homoj i?is senlaboraj. Tio trafis specife la areojn de la hejma teksejo kaj ?pinejo , kie multaj homoj laboris, kaj klarigas, kial la boksistoj detruis la fremdajn ma?inojn same kiel teknikajn instala?ojn. La transportado estis en la sama situacio, ?ar la kanal?ipado ne havis ?ancon kontra? la fervojo .

La situacion malbonigis ankora? la malsategoj pro la inundoj kaj akrida plago en Shandong en 1899. Sekvajare (1900) okazis sekeco en Nord-?inio . La urbo , kiu en la 19-a jarcento disfalis pro la trohomi?o , korupteco kaj eksterlanda influo, jam ne povis regi la socialan mizeron kaj la boksistoj ricevis amasan populari?on.

La boksistoj karakterizis sin kiel movado, kiu rifuzis la kristanigon kaj vidis perei la ?inan kulturon kaj tradicion pro la industriigo . Tiel ili rigardis ruston ? gutantan de telegrafaj dratoj ? kiel sangon de spiritoj . Ili agadis surbaze de taoismo .

La imperiestra vidvino ( Tzu-Hsi ) kaj parto de la registaro apogis la boksistojn kontra? la eksterlandanoj . Ili faris tion a) pro malamo al fremduloj , kaj b) por direkti la furiozon kontra? fremduloj kaj ne al la malforti?inta dinastio . En kelkaj provincoj (ekz. Shandong ), la boksistoj estis organizitaj ? je postulo de la registaro ? en militaj unuoj, portis flagon kun surskribo "Apogu Qing-Dinastion ( Man?u-dinastio ), neniigante la fremdulojn."

La boksista ribelo [ redakti | redakti fonton ]

La 11-an de januaro en 1900 , la imperiestra vidvino Cixi (Tzu-Hsi), regento de ?inio, permesis la boksistan movadon. Kiam la ribeluloj atingis la ?efurbon kaj la ?irka?an provincon, la prezo de tran?ilo duobli?is.

Oni donas kiel komencan daton de la ribelo la 18-an de majo , kiam la boksistoj en pluraj provincoj samtempe ekmar?is al Pekino , kio ka?zis maltrankvilon , tiu ka?zis morton de 70 homoj. Ili unue detruis la fervojan linion kaj telegrafilojn la 27-an de majo . La lasta telegrafa sciigo okazis la 9-an de junio , kiam admiralo Seymour informis pri la seriozeco de la situacio en la ?efurbo.

La 10-an de junio mar?is 2066-ana brita ekspedicia trupo de for Tientsin , por defendi la ambasadejojn . Ili estis repu?itaj (14-18-a de junio ). La 13-an de junio, la boksistaj unuoj enmar?is Pekinon kaj tie turmentis, murdis kaj bruligis. La ?. 473 eksterlandanoj, 451 soldatoj kaj minimume 3000 ?inaj kristanoj retiri?is al la ambasadeja kvartalo .

Konsidere al la situacio, la aliancaj trupoj transdonis ultimaton por la ?ina Taku-Fortika?o ?e Peiho -rivero. La 17-an de junio, 75 minutojn anta? fino de la ultimato, la ?inoj ekpafis. Eksplodo de pulvo -deponejo helpis la okupon de la fortika?o .

Cixi anoncis la 20-an de junio reage al falsita depe?o militon kaj promesis kapopremion por ?iu murdita fremdulo, sendepende de ties sekso a? a?o . Oni murdis la 20-an de junio sur publika strato de Pekingo e? la ambasadoron de la germana imperia registaro, baronon Klemens von Ketteler .

Kvankam multaj altrangaj ?inoj ( vic-re?oj kaj guberniestroj, ?efe Jung Lu ) rifuzis la konduton de la vidvino, la ribelo da?ris plu. Je la 22-a de junio , kiam la situacio ?e fortreso Hsiku estis aparta minaca, admiralo Seymour ordonis "sendu la germanojn anta?en" ( angle   the Germans to the front ); li tiel ne akiris gloron pro kura?o , sed savis siajn proprajn soldatojn .

Regulaj trupoj partoprenis en atako al la ambasadejoj, sed Jung Lu ? ?efkomandanto de Beiyang-armeo ? rifuzis disponigi la artilerion (liveritan de germana firmao Krupp ), tiel savante la vivon de la sie?atoj.

La 4-an de a?gusto mar?is ?. 20.000 homoj el Tientsin al Peking en alianco de Germanio , Anglio , Francio , Rusio , Usono , Japanio , A?strio-Hungario kaj Italio .

La ekspedicia armeo atingis la 13-an de a?gusto 1900 Pekinon. La boksist-ribelantoj volis tiutage ataki la diplomatan kvartalon, sed ili malvenki?is jam sekvatage. La 15-an de a?gusto rifu?is la imperiestra vidvino kaj ?ia konsilio el Pekino al Sian / Shaanxi , farante ?inspektan voja?on“. Pekino estis rabita tri tagojn , en kio partoprenis e? la e?ropaj altranguloj . La rusoj detruis ?iun Budho - statuon pro la supozita or-enteno.

Entute mortis 231 eksterlandanoj kaj kelkmiloj da kristanaj ?inoj.

Post la ribelo ? la boksistoprotokolo [ redakti | redakti fonton ]

La 27-an de septembro la germana komandanto , feldmar?alo Alfred Graf Von Waldersee estis nomumita ?efkomandanto de la kunigitaj armeaj fortoj . La trupoj ekis fari kampanjetojn kontra? la fu?antaj ribeluloj kaj disbatis Boksist-unuojn. Centoj estis ekzekutitaj (anka? fare de ?inoj). La usona komandanto rimarkigis al tio: "Oni povas kun granda certeco diri, ke je veraj boksistoj murditaj oni povas alkalkuli 50-oble pli da senkulpa kulioj kaj kamparanoj , ofte anka? virinoj kaj infanoj ."

Rusio enmar?is Man?urion kun 200 000 soldatoj, por onidire kontra?batali la ribelulojn. Ili atingis la 23-an de julio Aigunon kaj la 1-an de oktobro Mukden -on. La 16-an de februaro en 1901 , oni subskribis kontrakton , kiu rekonis la regon de ?inio super Man?urio , sed la rusaj trupoj restas en la lando por defendi la fervojajn liniojn.

Jung Lu ? ?efkomandanto de la Beiyang-armeoj ? transprenis la 11-an de novembro kiel modera politikisto la prezidon de la Granda Konsilio de la Imperiestra Vidvino kaj ekagadis kontra? la aliancanoj . La 7-an de septembro en 1901 , ?inio akceptis la dikta?ojn de la sie?intoj, kiu fiksis

La filmo 55 Days at Peking ("55 tagoj en Pekino") de 1963 prezentas la defendon de la ambasada kvartalo de Pekino kontra? boksistoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

germane [ redakti | redakti fonton ]

  • Peter Fleming: Die Belagerung zu Peking. Zur Geschichte des Boxer-Aufstandes . Eichborn, Frankfurt 1997 ISBN 3-8218-4155-9
  • Egbert Kieser: Als China erwachte. Der Boxeraufstand . Bechtle, Esslingen 1984 ISBN 3-7628-0435-4
  • Diana Preston: Rebellion in Peking. Die Geschichte des Boxeraufstands . DVA, Stuttgart 2001 ISBN 3-421-05407-X

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

germane [ redakti | redakti fonton ]

angle [ redakti | redakti fonton ]