El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beda?ro
la?
PIV
estas
- ?agrena sento pri
perdo
de iu a? de io, kaj
- ?agrena sento pro io, kion oni faris a? ne faris.
L. L. Zamenhof
kaj la? lia ekzemplo anka? pliaj parolantoj de Esperanto uzis la verbon
beda?ri
(kaj koresponde anka? la substantivon
beda?ro
) krome anka? en la senco de
kompati
respektive
kompato
: do kunsenti kun alia homo, kiu trovi?as en malagrabla situacio kaj eble mem sentas personan beda?ron pri tio. Tian pli vastan difinon de la vorto subtenas la etimologio de la vorto: ?i venas el la
germana lingvo
kaj tie la vorto
bedauern
(
minuskle
verbo,
majuskle
substantivo) signifas iusence tristan senton pri io, kiu en iu ajn senco okazis malfavore, malbonrezulte, sendepende ?u la okaza?o praktike rilatas al la propra persono a? ne. En Esperanto la mikso de la signifoj de
beda?ro
kaj
kompato
tamen estas evitinda.
Temas do pri
emocio
esti trista a? ?agrena pri persona perdo, a? pri
penso
kaj/a?
emocio
mal?ati proprajn pasintajn agojn. En la dua senco la emocio ofte krom al
tristo
kaj
?agreno
anka? ligi?as al
embaraso
,
deprimo
a? al la sento de propra
kulpo
, kiam la persono malaprezas anta?e farita[j]n ago[j]n kaj deziras ke ?i ne estus farinta ?in a? ilin. Aparte forta formo de beda?ro pri propraj misfaroj, ligita al forta sento de propra
kulpo
, nomatas
pento
, kaj (aparte en religia kompreno) ofte gvidas al la deziro fari iun bonan agon, kiu povus iurilate rekompensi la anta?an malbonan agon: tia provo de rekompenso nomatas
pentofaro
.
Embaraso
pli rilatas al la socia (ne tiom al la persona) aspekto de ago publike konsiderebla malbona, malsa?a a? malmorala: embaraso do je granda parto estas la timo pri negativa socia reago al la propra ago, kiu povus malaltigi la personan kaj socian
honoron
de la persono sentanta la embarason.
Gravas emfazi ke beda?ro ne nur povas priskribi la mal?aton de farita pasinta ago, pri kiu oni nun pensas, ke estintus pli bone ne ?in fari, sed anka? povas priskribi la mal?aton pri ne farita ago, pri pasiveco, dum oni nun pensas ke oni devintus agi en la anta?a situacio.
En
ekonomiko
, oni parolas pri beda?ro rilate al anta?aj komercaj decidoj, kiuj nun ?ajnas misdecidoj. El tiaj mal?ataj emocioj, la plej klara estas la "a?etanta beda?ro" (
angle
buyer's remorse
a?
buyer's regret
).
- Hein, David.
"Regrets Only: A Theology of Remorse"
("Nur beda?roj: Teologio de pento",
angle
). ?urnalo
The Anglican
33, n-ro 4 (oktobro 2004): 5-6.