한국   대만   중국   일본 
Arnold J. Toynbee - Vikipedio Saltu al enhavo

Arnold J. Toynbee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnold Toynbee )
Arnold J. Toynbee
Persona informo
Naski?o 14-an de aprilo 1889 ( 1889-04-14 )
en Londono
Morto 22-an de oktobro 1975 ( 1975-10-22 ) (86-jara?a)
en Jorko
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
?tataneco Unui?inta Re?lando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Winchester
Balliol College Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Harry Valpy Toynbee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sarah Edith Marshall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jocelyn Toynbee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Veronica Boulter Toynbee (en) Traduki
Rosalind Murray (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Philip Toynbee (en) Traduki
  ( Rosalind Murray (en) Traduki)
Lawrence Toynbee (en) Traduki
  ( Rosalind Murray (en) Traduki)
Antony Harry Robert Toynbee (en) Traduki
  ( Rosalind Murray (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Arnold Toynbee (en) Traduki ( nevo ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
diplomato
universitata instruisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio de historio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Studo de Historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Arnold J. TOYNBEE [arnald tojnbi] ( 14-a de aprilo   1889 ? 22-a de oktobro   1975 ) estis brita historiisto kiu verkis la libron A Study of History ( 1934 - 61 ) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj greka historio ?e la Universitato de Londono ( 1919 - 55 ). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la levi?o kaj falo de civilizoj .

En lia historio, Toynbee klarigas la levi?on kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:

El tiuj, sep civilizoj ankora? vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana.

La? Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ?enerala afero de teknologio, ekonomio a? demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de la elito kaj kiel ?i frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema kaj tenas la fidon de la popolo, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas subpremanta kaj dibo?a, la civilizo sekve falas (a? fari?as vivanta fosilio). Universala imperio estas signo de la fina etapo de civilizo, signo de la ?eso de vera kultura kreskado en la civilizo.

La ?eneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):

  • naski?o (Grekio en la tempo de Homero)
  • kreskado (Grekio inter Homero kaj Perikleo)
  • tempo de turmento (la sen?esaj militoj inter Romio, Kartago kaj la grekaj regnoj; la Mediteraneo inter Perikleo kaj Cezaro A?gusto)
  • universala imperio (Romio)
  • universala religio (kristanismo)
  • vagado de gentoj (barbaroj:?ermanoj, slavoj, vikingoj, magiaroj)
  • naski?o de novaj civilizoj (la bizanca kaj okcidenta civilizoj)

La etapoj iafoje estas interrompitaj (portempe a? por ?iam) de la konkero de aliaj civilizoj. La konkero de Aleksandro la Granda interrompis la sirian civilizon ?is la tempo de Mohameto . Hispanio interrompis meksikan civilizon kiam ?i konkeris Meksikon.

Malsimile al historiistoj hodia?aj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed anka? bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li en Bulgario kiam li vidis ?apon sur la kapo de kamparano: ?i estis precize la ?apo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiun Herodoto priskribis anta? 2400 jaroj.

En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, se Samuel P. Huntington pravas kaj historio nun transiras de lukto de ideologioj (la Malvarma Milito ) al lukto de civilizoj, kiel la 11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.