Arkitekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan pa?on: Arkitekturisto (apartigilo)
Ar?itekturisto kun desegnotabloj

Arkitekto [1] [2] [3] [4] [5] , arkitekturisto [6] [3] , ar?itekto [4] ) estas persono kiu profesie projektas konstrua?ojn kaj okupi?as pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstrua?oj ?iaspecaj. La baza kompetenteco de la arkitekto estas la - super konstruado levi?anta - kreado de arkitekturo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

En anta?aj tempoj la arkitektoj havis alian titolon: mastro de konstruado . Ili ricevis tre tradician ?eneralan edukon. La? malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj in?enieroj kaj en la mezepoko la mona?oj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.

Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolvi?o de la ekonomio kaj tekniko dum la industrii?o, la profesio arkitekturisto fari?is aparta akademia fako. Ekestis enorma anta?eni?o en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) ka?zis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitektoj. La komplekseco da?re kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis speciali?o en diversajn fakojn, interalie urboplanado, pejza?o-arkitekturo, arkitekto de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.

Tasko [ redakti | redakti fonton ]

Arkitekto ricevas taskon por projekti konstrua?on . La taskodonanto povas esti unuopulo a? ampleksa organiza?o. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo , iu lo?ej-organizanto, urbestraro, asocio , fonda?o a? eklezio , estraro de fabriko a? entrepreno , registara instanco kaj tiel plu.

La arkitekto post ricevi taskon faras la anta?projekton por pludiskuti ?in kun la investistoj. La arkitekto faras anka? la anta?kalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ?i fazo, la arkitekto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.

Foje iu instanco petas al diversaj arkitektoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej ta?gan ensenda?on (ofte la ensenda?o devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.

Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.

Arkitekto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ?io la? la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.

Desegnado [ redakti | redakti fonton ]

Depende de la grandeco de la ofico, la arkitekto mem faras la skizon kaj anta?projekton a? transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. ?is preska? la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ?iu desegnado okazis per plumo a? krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.

Gravaj arkitektoj [ redakti | redakti fonton ]

Antoni Gaudi

Antikvaj [ redakti | redakti fonton ]

Antemio de Tralles
Isidoro de Mileto
Kalikrato
Vitruvio

5-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Leon Battista Alberti
Donato Bramante
Filippo Brunelleschi
Michelozzo
Leonardo da Vinci

16-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Rodrigo Gil de Hontanon
Juan de Herrera
Mikelan?elo
Andrea Palladio
Rafaelo
Antonio da Sangallo la Plijuna
Giorgio Vasari

17-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Gian Lorenzo Bernini
Francesco Borromini
Ustad Ahmad Lahauri
Jacques Lemercier
Louis Le Vau

18-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

19-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Frederic Auguste Bartholdi
Pierre Cuypers
Ferdinand Fellner
Eugene Viollet-le-Duc
Otto Wagner
Friedrich Weinbrenner

20-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Alvar Aalto
Santiago Calatrava
Willem Marinus Dudok
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Antoni Gaudi
Jerzy Gottfried
Walter Gropius
Jules Hardouin-Mansart
Friedensreich Hundertwasser
Rem Koolhaas
Karoly Kos ( 1883 - 1977 )
Le Corbusier
Imre Makovecz
Rafael Moneo
Oscar Niemeyer
Mies van der Rohe
Eero Saarinen
Hans Scharoun
Skidmore, Owings & Merrill
Albert Speer
Rudolf Steiner
Frank Lloyd Wright

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Nova PIV, pa?o 110
  2. En "Großes Worterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, pa?o 99, kapvorto "Architekt"
  3. 3,0 3,1 En "Großes Worterbuch Esperanto-Deutsch", de Erich-Dieter Krause, pa?o 54
  4. 4,0 4,1 En "Эсперанто-русский словарь", de E.A. Bokarjev, pa?oj 59 kaj 60
  5. La? Francisko Azorin arkitekto estas Persono profesie sin okupanta pri la konstruarto kiel projektisto k. konstrudirektoro. En Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 21.
  6. Kiel dua traduko en P. Christaller: Deutsch-Esperanto Worterbuch, 1923, pa?o 38, kapvorto "Architekt"

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]