한국   대만   중국   일본 
Antonio De Salvo - Vikipedio Saltu al enhavo

Antonio De Salvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio De Salvo
Persona informo
Naski?o 8-a de junio   1942
en Romo , ( Italio )
Morto 21-a de marto   2021
en Romo , ( Italio )
Lingvoj Esperanto
Nacieco itala
?tataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1956–)
magistrato Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisti?is en en decembro 1956
v ? d ? r

Antonio DE SALVO (naski?is la 8-an de junio 1942 en Romo - mortis la 21-an de marto 2021 en Romo ) estis doktoro pri juro , ju?isto de la itala Kortumo pri kontoj; dum pluraj jaroj estrarano kaj vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio , iama prezidanto kaj poste kasisto de Internacia Katolika Unui?o Esperantista (IKUE), kies estrarano li restis ?is februaro 2012 .

Profesia vivo [ redakti | redakti fonton ]

En 1962 li eklaboris kiel fervoja oficisto (kaj kunlaboris por la enigo de Esperantaj klarigoj en la fervojan horarlibron). En 1969 li doktori?is pri juro . En la sama jaro li estis aprobita kiel profesoro pri juro kaj ekonomiko , kaj ekde?oris kiel funkciulo ?e Ministerio pri Publika Instruado. En 1972 li ekde?oris kiel funkciulo ?e Ministerio pri Transportoj. De 1976 li estis ju?isto ?e la itala Kortumo pri Kontoj, komence en Venecio kaj poste en Romo, kie de 1977 li kontrolis la agadon kaj reviziis la kontojn de la Ministerio pri Internaj Aferoj, ?is 2009 kiam li estis levita al rango de ?efkonsilisto, kun la tasko gvidi la kontroladon de 5 italaj ministerioj (?efministrejo, enlando, eksterlando, justico, defendo). En 2011 li estis levita al rango de sekcia prezidanto de la sidejo de itala Kortumo pri Kontoj en Triesto , por la fako kiu revizias kaj kontrolas la kontojn de regiono Friulo-Venecio Julia kaj de la lokaj komunumoj. En marto 2013 li forlasis tiun oficon en Triesto, kaj fari?is Prezidanto de la Kontrola Sekcio de la Konto-Kortumo en Bolonjo (regiono Emilio-Romanjo ). Krome, en 1976 li estis ju?isto ?e la Regiona Administracia Tribunalo en Florenco , kaj li estis sekcia prezidanto de la Regiona Imposta Tribunalo kaj ju?isto de la Tutlanda supera Imposta Tribunalo. Li estis oficiale registrita kiel ?urnalisto kaj kiel tia akreditita interalie ?e la itala kaj vatikana po?t-administracioj.

Esperanta agado [ redakti | redakti fonton ]

De Salvo eklernis Esperanton en decembro 1956 kaj partoprenis sian unuan kongreson en 1958 en Palermo , kie li trapasis triagradan ekzamenon pri Esperanto. Jam kiel junulo li aktivis en IKUE kaj ?ia tiama junulara asocio La Alta Flugo , ekz. kiel kunorganizanto de la IKUE-Kongreso en 1962 en Rocca di Papa . Li tenis kontaktojn kun la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kiuj rezultigis la agnoskon de IKUE ?e la Pontifika Konsilio por Laikoj. Li estis redaktoro de revuo Espero Katolika de 1978 ?is 1992 , kiam profesiaj devoj ne plu ebligis al li plenumi ?i tiun taskon, kvankam restante unu el ?iaj ?efaj kunlaborantoj kaj ?ia respondeca direktoro la? la itala le?o. Krome de 1971 ?is ilia ?esigo en 2007 li redaktis la esperantlingvajn programojn de Itala Radio Internacia , alinomata Radio Romo a? (RAI), posteulo de la fama redaktoro Luigi Minnaja . Li estis vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio . En 1995 li elekti?is prezidanto de IKUE . En 2003 li retiri?is de tiu posteno, sed restis en la estraro, unue kiel kasisto kaj direktoro de la Centra Oficejo de IKUE, poste kiel estrarano, konservante la taskon de direktoro de la Centra Oficejo ?is 2011 . Li estis vicprezidanto de la LKK de la 91a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, Italio. Pri temoj de filatelio li interalie redaktis specialan bro?uron pri po?tmarkoj kaj stampoj en kiuj aperas mencio de Esperanto a? esperantlingvaj frazoj, surbaze de sia filatelia kolekto. Li prilaboris, kun internacia grupo de volontuloj, la di?itigon kaj enretigon [1] de la paperaj tekstoj de la E-elsendoj de Radio Romo. [2]

Verkado [ redakti | redakti fonton ]

Li kunlaboris en la traduko kaj revizio de la tradukoj en Esperanto de la romkatolika " Meslibro kaj lega?aro" kaj de romano La Gefian?oj de Alessandro Manzoni . Li reviziis la vortaron Esperanto-itala de Umberto Broccatelli , kiu aperis en 1984 . De la 80-aj jaroj de la 20a jarcento li prizorgis la redaktadon kaj la enkomputiligon de kolosa "Enciklopedia vortaro itala-Esperanto", kiu estas la?grade publikigita en Interreto . El tiu verko ?erpis prof-ro Carlo Minnaja por la realigo de sia itala-Esperanto vortaro. Li anka? kolektis kaj enkomputiligis dekmilojn da proverboj en itala lingvo kaj en ?iaj dialektoj, la?eble kun traduko al Esperanto.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]