한국   대만   중국   일본 
Antoine Watteau - Vikipedio Saltu al enhavo

Antoine Watteau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Watteau
Persona informo
Naskonomo Jean-Antoine Watteau
Naski?o 10-an de oktobro 1684 ( 1684-10-10 )
en Valenciennes , Graflando Henegovio ,   Re?lando Francio
Morto 18-an de julio 1721 ( 1721-07-18 ) (36-jara?a)
en Nogent-sur-Marne ,   Re?lando Francio
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
?tataneco Re?lando Francio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
konstrua desegnisto
artisto
grafikartisto
desegnisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Nymph and Satyr
The Embarkation for Cythera
The Shop Sign of Gersaint
Pierrot
v ? d ? r

Jean-Antoine Watteau (franclingva prononco: [??? ??twan vato]; baptita la 10-an de oktobro   1684 , mortis la 18-an de julio   1721 ), [1] plej bone konata kiel Antoine Watteau , estis franca pentristo kies mallonga kariero okazigis la revivigon de intereso en koloro kaj movado, kiel en la tradicio de Correggio kaj Rubens . Li revivigis la forton de la iom vanuigita Baroka stilo , ?an?ante ?in al malplej serioza, pli naturalisma, malpli formale klasika, Rokoko . Watteau estas konsiderata kiel inventisto de la ?enro de fetes galantes , nome scenoj de bukolika kaj idilia ?armo, nuancigita per teatreca etoso. Kelkaj el liaj plej bone konataj temoj estis pentritaj el la mondo de la itala komedio ( Delarto ) kaj baleto .

En?ipi?o al Kitero , 1717, Luvro . Multaj komentistoj notis, ke ?i priskribas eliron el insulo Kitero , nome naskoloko de Venuso , tiele simbole de la mallongda?ro de amo.

En 1712 li petis stipendion al la franca Academie royale de peinture et de sculpture kaj li ricevis ?in por unujara estado en Romo kaj krome li estis akceptita kiel membro de la Akademio. [2] Li donis la postulitan verkon nur post kvin jaroj, sed ?i estis unu el la majstroverkoj: nome la Pilgrimo al Kitero , nomita anka? kiel la En?ipi?o al Kitero . [3]

Watteau ne havis aristokratajn patronojn; liaj klientoj estis bur?oj kiel bankistoj kaj komercistoj . Inter liaj plej famaj pentra?oj, krom la du versioj de Pilgrimo al Kitero , unu el Luvro , alia en la Palaco Charlottenburg , Berlino , estas Pieroto (delonge identigita kiel "Gilles"), Fetes venitiennes (Veneciaj festoj), Amo en Itala Teatro , Amo en Franca Teatro , "Voulez-vous triompher des belles?" kaj Mezzetin . La temo de lia ?losila pentra?o, Pierrot (Gilles) , estas aktoro vestita en blanka satena vesto kiu staras izole el siaj kvar kunuloj, montranta enigman esprimon en sia viza?o. [4]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Wine, Humphrey, kaj Annie Scottez-De Wambrechies. "Watteau" en Grove Art Online. oxfordartonline.com Oxford University Press. Alirita la 4an de Septembro 2018.
  2. Grasselli, Margaret Morgan, Pierre Rosenberg, Nicole Parmantier, kaj Antoine Watteau. 1984. Watteau, 1684-1721. Washington: National Gallery of Art . p. 21. ISBN 0894680749 .
  3. Grasselli, Margaret Morgan, Pierre Rosenberg, Nicole Parmantier, kaj Antoine Watteau. 1984. Watteau, 1684-1721. Washington: National Gallery of Art. p. 396. ISBN 0894680749 .
  4. Grasselli, Margaret Morgan, Pierre Rosenberg, Nicole Parmantier, kaj Antoine Watteau. 1984. Watteau, 1684-1721. Washington: National Gallery of Art. pp. 429?434. ISBN 0894680749 .