Andrej Tupolev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Tupolev
Persona informo
Naski?o 29-an de oktobro 1888 ( 1888-10-29 )
en Pustomazovo
Morto 23-an de decembro 1972 ( 1972-12-23 ) (84-jara?a)
en Moskvo
Tombo Novodevi?je tombejo
Lingvoj rusa
?tataneco Rusia Imperio ? Sovetunio
Alma mater Q28666742 ? Moskva ?tata Teknika Universitato
Subskribo Andrej Tupolev
Familio
Infano Alexei Tupolev
Okupo
Okupo flight engineer ? politikisto ? in?eniero ? entreprenisto ? piloto
v ? d ? r

Andrej Nikolajevi? Tupolev ( ruse   Андрей Николаевич Туполев ; naski?is la 10-an de novembro 1888, mortis la 23-an de decembro 1972) estis pionira sovetunia konstruigisto kaj dezajnisto de aviadiloj , kaj por civila kaj por armea uzadoj.

Dum lia kariero, li konceptigis kaj konstruigis pli ol 100 specojn de aviadiloj, iuj el ili atingis 78 mondajn rekordojn. En rekono de lia laboro, li fari?is honora membro de la brita Re?a Aerona?tika Societo (angle Royal Aeronautical Society [1] kaj la Usona Instituto de Aerona?tiko kaj Kosmona?tiko (angle American Institute of Aeronautics and Astronautics ) [2]

En Sovetunio li estis honorita interalie per membri?o en la Rusia Akademio de Sciencoj (1953), atribuo de la Lenin-premio (1957), kaj trifoja atribuo de la ordeno Heroo de Socialisma Laboro (1945, 1957, 1972). [3]

Multaj civilaj aviadilaj kompanioj tutmonde nun ankora? uzas aviadilojn de la marko Tupolev . Lia filo, Aleksej Andrejevi? Tupolev , da?rigas la in?enieran karieron de sia patro.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Rudolf Hofling: Tupolew. Flugzeuge seit 1922 ("Tupolev. Aviadiloj ekde la jaro 1922"), eldonejo Motorbuch , Stutgarto 2012, ISBN 978-3-613-03459-4 ( germane )
  • Heinz A. F. Schmidt (eld.): Andrej Nikolajewitsch Tupolew ? das Portrait eines Flugzeugkonstrukteurs . En: Flieger-Jahrbuch 1960. Eldonejo Transpress VEB . Orienta Berlino , 1960, pa?oj 47?53 ( germane )

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]