Ananiasz Zaj?czkowski
(naski?is la 12-an de novembro 1903 en
Troki
, m. la 6-an de aprilo 1970 en
Romo
) ? pola
orientalisto
,
tjurkologo
, profesoro de
Varsovia universitato
,
karaima
aktivulo, membro de
Pola Scienca Akademio
kaj Pola Akademio de Scipovoj.
Filo de Aleksander (Achiezer), ju?eja laboristo kaj de Emilia Bezekowicz. Li frekventis
Gimnazion
je la nomo de Re?o
Sigismondo la 2-a
en
Vilno
(?is 1925), poste studis
orientalistikon
en
Jagelona Universitato
; en 1929
doktori?is
tie surbaze de la diserta?o
Sufiksy imienne i czasownikowe w j?zyku zachodniokaraimskim. Przyczynek do morfologii j?zykow tureckich
(Nomaj kaj verbaj
sufiksoj
en okcident
karaima lingvo
. Kontribuo al
morfologio
de
tjurka lingvaro
), preparita sub gvido de
Tadeusz Jan Kowalski
. Kiel stipendiulo de la
Fonduso
de Nacia
Kulturo
kompletigis studojn en eksterlandaj
altlernejoj
- en
Berlino
,
Istanbulo
kaj
Parizo
(1929-1931). Li laboris kiel asistanto en Katedro de Orienta
Filologio
en Jagelona Universitato. En 1932 transloki?is al
Varsovia Universitato
, al posteno de pli maljuna asistanto kaj
lektoro
de la
turka lingvo
en Orientalistika Instituto. En 1933
habiliti?is
surbaze de la
diserta?o
Studja nad j?zykiem staroosma?skim. Wybrane ust?py z anatolijskotureckiego przekładu Kalili i Dimny
(Studoj pri
malnovotomana
lingvo
. Elektitaj fragmentoj el
anatolia
-turka traduko de
Kalila kaj Dimna
) i?ante
docento
en la Katedro de Tjurkologio de Varsovia Universitato.
Li
lekciis
pri tjurkologio,
iranistiko
, arabologio kaj
mezepoka
historio de
Proksima Oriento
, interalie en Orienta Instituto en
Moskvo
(1956), en
Hebrea Universitato de Jerusalemo
(1957), en Instituto Universitario Orientale en
Napolo
(1958), en
Universitato de Majenco
(1959),
Universitato de Istanbulo
(1962). Li membris en Labor-Grupo de la Pola Komitato pri
Unesko
. En 1955 ricevis ?tatan premion de la dua grado pro la tuta scienca atinga?o.
Honora doktoro
de
universitatoj
en Berlino (1961),
Tbilisi
(1966) kaj
Man?estero
(1967). Distingita per Oficira Kruco (1954) kaj Komandora Ordeno de Renaski?inta Pollando, Medalo de 10-jari?o de Popola Pollando, kaj anka? de la
irana
Ordeno Nisan-Sipas.
Ekster scienca laboro en la jaroj 1945-1970 estis superulo de KaraimaReligia Asocio en Pola Respubliko. Lia kuzo Włodzimierz, same tjurkologo, estis profesoro de Jagelona Universitato.
Ananiasz Zaj?czkowski okupi?is pri tjurkologio, historio de mezepoka turka kulturo,
leksikografio
,
kompara literaturscienco
, eldonado de kulturaj verkoj. Li esploris interalie historion, lingvon kaj kulturon de
?azaroj
kaj analizis influon de la
persa
lingvo kaj
persa literaturo
al la
turka literaturo
, kaj anka? polajn-orientajn lingvajn ligojn. Interesi?is pri vivo kaj agado de
Aviceno
. Li eldonis interalie
Sto sentencji i apoftegmatow arabskich Kalifa Ali'ego w parafrazie mamelucko-tureckiej
(Cent
aforismoj
kaj
arabaj
apoftegmatoj de
kalifo
Ali
en
mameluka
-turka
parafrazo
) (1968), anka? anoncis kelkajn tradukojn. Li redaktis Vortaron karaim-rus-polan kaj
revuojn
"My?l Karaimska" (Karaima penso) kaj "Przegl?d Orientalistyczny" (Orientalistika Revuo), krome kunlaboris kun "J?zyk Polski" (
Pola
Lingvo) kaj "Poradnik J?zykowy" (Lingva Konsultlibro). Li estis taksata kiel unu el la plej altaj
a?toritatoj
koncerne malnovotomanan
kulturon
kaj
Oran Hordon
. Unu el liaj
dis?iploj
estis
Jozef Bielawski
.
Li publikis pli ol 300 sciencajn labora?ojn
- Krotki wykład gramatyki j?zyka zachodniokaraimskiego
(Mallonga lekcio de la
gramatiko
de okcidentkaraima lingvo) (1931)
- Studja nad j?zykiem staroosma?skim. Wybrane rozdziały z anatolijskotureckiego przekładu Koranu
(Studoj pri malnovotomana lingvo. Elektitaj fragmentoj el anatolia-turka traduko de
Korano
) (1937)
- Problem j?zykowy Chazarow
(Lingva problemo de
?azaroj
) (1946)
- Ze studiow nad zagadnieniem chazarskim
(El studoj pri la problemo de ?azaroj) (1947)
- Dyplomatyka Złotej Hordy w XV wieku
(
Diplomatio
de
Ora Hordo
en la 15-a jarcento) (1948)
- Glosy tureckie w zabytkach staropolskich
(Turkaj
glosoj
en malnovpolaj monumentoj) (1948)
- Zwi?zki j?zykowe połowiecko-słowia?skie
(
Kip?akaj
-
slavaj
lingvaj ligoj) (1949)
- Liryka Hafiza
(
Liriko
de
Hafizo
) (1950)
- Charakterystyka Turkow w ?wietle pi?miennictwa arabskiego w ?redniowieczu
(Karakterizo de
turkoj
lume de la
araba literaturo
en mezepoko) (1951)
- Awicenna
(
Aviceno
) (1953, redaktoro)
- Studia orientalistyczne z dziejow słownictwa polskiego
(Orientalistikaj studoj el historio de la polaj
vortoj
) (1953)
- Słownik arabsko-kipczacki z okresu Pa?stwa Mameluckiego
(1954-1958, du partoj)
- Orient jako ?rodło inspiracji w literaturze romantycznej doby Mickiewiczowskiej
(Oriento kiel fonto de
inspiro
en
romantikismo
de
Mickiewicz
-epoko) (1955)
- Zarys dyplomatyki osma?sko-tureckiej
(Skizo de
otomana
-
turka
diplomatio) (1955, kune kun
Jan Reychman
)
- Leksyka j?zykow tureckich
(
Leksiko
de
tjurka lingvaro
) (1959)
- Mamelucko-kipczacki przekład arabskiego traktatu Muhadimma "Abu-l-Lait as-Samarkandi"
(1959)
- Karaims in Poland. Language, Folklore, Science
(Karaimoj en Pollando. Lingvo.
Folkloro
.
Scienco
) (1961)
- Biogramy uczonych polskich
(Vivkuroj de polaj
sciencistoj
), Unua parto:
Nauki społeczne
(Sociaj sciencoj), kajero 3: P-Z (redakte de Andrzej ?rodka kaj Paweł Szczawi?ski), Ossolineum,
Vroclavo
1985