Amanda Palmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amanda Palmer
Amanda Palmer en 2008
Amanda Palmer en 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Amanda MacKinnon Palmer
Naski?o 30-an de aprilo 1976 ( 1976-04-30 ) (48-jara?a)
en Nov-Jorko
Edz(in)o Neil Gaiman
Deveno Usono Novjorko , Novjorkio , Usono
?enroj Alternativa rokmuziko
Punka rokmuziko
kabaredo
Profesio Kantistino , Muzikistino
Instrumentoj Vo?a muziko , Klavarinstrumento , Piano , Ukulelo
Aktivaj jaroj 1994 - nuntempo
Parencaj
temoj
The Dresden Dolls
Evelyn Evelyn
Retejo amandapalmer.net
Persona informo
Naskonomo Amanda MacKinnon Palmer
Lingvoj angla
Lo?loko Bostono ? Woodstock
?tataneco Usono
Alma mater Universitato Wesleyan ? Lexington High School
Familio
Edz(in)o Neil Gaiman
Infano 1
Okupo
Okupo kantisto ? surstrata artisto ? komponisto ? pianisto ? muzikisto ? dramaturgo ? blogisto ? kantoverkisto ? verkisto ? diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.amandapalmer.net
v ? d ? r

Amanda MacKinnon PALMER estas usona kantistino kaj muzikistino. ?ia ?is nun plej sukcesa muzikprojekto estas The Dresden Dolls (La Dresdenaj Pupoj), duete kun Brian Viglione .

Palmer naski?is en Novjorko sed kreskis plejparte en Lexington , Masa?useco . Kvin-jara?e, ?i ektrejni?is kun la hejma piano . ?ia fruaj influoj estas The Beatles kaj adoleske The Legendary Pink Dots , The Swans , The Cure kaj Depeche Mode . Anta? perlabori sian vivtenon kiel muzikisto, ?i interalie estis viva statuo en diversaj publikejoj en Usono. Palmer nun vivas en Boston .

Kunigante en 2000 kun Brian Viglione , ili formis la muzikgrupon The Dresden Dolls . Amanda respondecas pri la tutaj tekstoj, kiujn ?i verkis de ?ia adolesko, kaj piano (a? eventuale sintezilo ) a? e? ukulelo . La tekstoj de Amanda estas ofte plursencaj kaj dependaj de interpretado de la a?skultanto.

?iaj spektakloj inspiri?as de kabareda etoso kaj estetiko kun multe da teatreco kaj iom da seksa ambigueco. kaj ?i diligente provas sen?ese interagi intime kun la publiko.?i verkis sian unuan muzikalon kiam ?i estis dek-unu, sed ?i neniam reali?is. ?i tamen starigis alian muzikalon fine 2006, The Onion Cellar kun La Dresdenaj Pupoj

Dum la turneo Yes, Virginia (dua albumo de La Dresdenaj Pupoj, aperita en 2006 ), persistemaj rumoroj komencis rondiri pri la grupa disi?o. Tio ?i ja ne okazis sed Amanda Palmer diris ke ?irka? tiu tempo, ?i skizis la ?efpunktojn de sia soloa entrepreno.

Who Killed Amanda Palmer? (Kiu mortigis na Amanda Palmer?) kiu aperis 16-an de septembro   2008 estis la unua soloa albumo de la kantisto, sendepende de Brian Viglione. Ben Folds produktis la albumon kaj ≪havis tutan liberecon≫ por grandparte rebaki la kanzonojn kiuj parte estis novajsed parte malnovaj kreita?oj, skribitaj dum Amanda estis maturi?anto, kaj neuzita de La Dresdenaj Pupoj ?ar taksitaj ne sufi?e ≪ritmaj≫ de Brian. ?ia nomo estas senpera referenco al Twin Peaks de David Lynch : Who Killed Laura Palmer . La albumo loki?is 77-a en la usona furorlisto kaj estis taksita tre ≪diversa≫ de la komunikiloj. Dum sia turneo, ?i kunlaboris kun The Danger Ensemble (La dan?erensemblo) kaj Jason Webley .

Diskografio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu The Dresden Dolls por la albumaro de la grupo

  • Who Killed Amanda Palmer? (2008)
  • Theatre is Evil (2012)
  • Jack & Amanda Palmer: You Got Me Singing (2016)
  • Piano Is Evil (2016)
  • Amanda Palmer & Edward Ka-Spel: I Can Spin a Rainbow (2017)

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]