한국   대만   중국   일본 
Akita-hundo - Vikipedio Saltu al enhavo

Akita-hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri hundraso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Akita (apartigilo) .
Akita
Akita-hundo
Akita-hundo
Akita-Hundo
FCI -norma n-ro 255
  • Grupo 5: ?picoj kaj hundoj de la pratipo
  • Sekcio 5: Aziaj ?picoj kaj parencaj rasoj
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Japanio

Aliaj nomoj:

Akita Ken, japana Akita, Akita-Inu, 秋田犬 (japane)

Postkola alto:

virhundo: 67±3 cm
hundino: 61±3 cm

Pezo:

ne difinita

Listo de hundorasoj
v ? d ? r

Akita-hundo ( japane   秋田犬 , Akita Inu [Akita inu]) estas tipe japana hundo . ?i estas unu el la sep hundoj (nun vivas ses), kiujn oni oficiale agnoskis kiel japanaj naturaj trezoroj.

Akita-hundo estas sola granda hundo inter tiuj ?i ses hundoj.

Origino de la nomo [ redakti | redakti fonton ]

Akita-Hundo estis tiele nomita, ?ar ?i estis bredita ?efe en Gubernio Akita (Nordo en la japana ?ef-insulo Hon?u ).

La ideogramo 犬 ( Inu ) estas legebla anka? kiel Ken en japana lingvo. Tial iuj japanoj diras la hundon kiel Akita Ken , ne kiel Akita Inu . Sed Akita Inu estas rekomendinda por eviti miskomprenon, ?ar Akita Ken en japana lingvo povas signifi anka? Gubernion Akita .

Aspekto [ redakti | redakti fonton ]

?i estas granda hundo kun fortikaj membroj. ?ia alteco estas inter 64?70 cm por viroj kaj 58?64 cm por inoj. La pezo estas 35-54 por viroj kaj 30?45 kg por inoj.

?i havas ofte ru?ec-brunan koloron, sed ekzistas anka? nigra a? blanka hundoj.

?ia tipa aspekto estas triangule starantaj oreloj, ronde supren kurbi?anta vosto .

Karaktero [ redakti | redakti fonton ]

Akita-hundo estis iam bredata kiel luktohundo a? ?ashundo. ?i havas fortan fizikan kapablon kaj estas fidela al la mastro. Oni nun havas ?in ofte kiel garda hundo.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Akita-hundo havas sian originon en hundoj por ?asistoj en la regiono Tohoku (norda parto de la japana ?ef-insulo Hon?u ). Sed la hundraso akita-hundo ne havas tiom longan historion??irka? cento da jaroj.

En la malfacia tempo dum la dua mondmilito , anka? Akita-hundoj suferis severan tempon. Tiuj ?i grandaj hundoj bezonas multe da man?a?o, e? en la tempo, kiam mankis man?a?oj por homoj mem.

Post la dua mondomilito restis nur dek kaj iom da pursangaj akita-hundoj. Sed nun ili estas vaste bredataj en Japanio .

Usona Akita [ redakti | redakti fonton ]

Post la dua mondomilito usonaj soldatoj, kiuj okupacie venis al Japanio, kunportis akita-hundojn al sia hejm-lando. Kaj el tiuj hundoj devenas la usona akita-hundo. JKC (ja) (en) (Japan Kennel Club) kaj iuj ekster japanaj hundo-rilatoj organizoj vidas la akita-hundon en Japanio kaj la akita-hundon en Usono kiel du diferancaj hundrasoj, dum aliaj ekster japanaj organizoj ofte ne distingas inter amba?.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]