한국   대만   중국   일본 
Africa Proconsularis - Vikipedio Saltu al enhavo

Africa Proconsularis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Afriko (romia provinco) )
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus .

Africa Proconsularis estis provinco de la Romia Imperio . ?i instali?is dum la jaro 146 anta? Kristo post la tri Punikaj Militoj , kadre de kiuj la romia armeo fine plene detruis la anta?an regionan komercan kaj politiken potencon Kartago .

Africa Proconsularis , jen malhelru?e akcentita

?i ampleksis la hodia?an ?taton Tunizio kaj partojn de la hodia?a Libio . La pli okcidentaj teritorioj poste integritaj en la Romian Imperion administri?is sendepende: Mauretania Caesariensis (okcidente najbare al Africa proconsularis ) kaj Mauretania Tingitana (ankora? pli okcidente) ekde la 1-a jarcento post Kristo, kaj aldone la provinco Numidia ekde la jaro 199 . Oriente de la regiono najbaris la provincoj Cyrenaica respektive Creta et Cyrene , kaj pli okcidente Egiptio (la romia provinco Aegyptus : la provinco Africa do ampleksis nur etan parton el la tiutempe konata teritorio de la kontinento Afriko , kies nomon ?i portis (same estas pri la romia provinco Asia , kiu ampleksis nur etan parton de la tiuepoke konata teritorio de Azio ). La ?efurbo de Africa proconsularis estis Kartago , kiun la romianoj post la detruo fine de la Tria Punika Milito rekonstruis.

La provinco konsideri?is unu el la plej ri?aj provincoj de la Romia Imperio, kaj ?i estis la plej fekunda regiono por kultivo de greno en la okcidenta parto de la imperio. Kartago post Romo estis la dua plej granda urbo en la okcidenta parto de la imperio, kaj ?irka? ?i grupi?is multaj pliaj grandaj urboj. La regiono plej floris dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj post Kristo, kaj anka? plu prosperis dum la 4-a kaj 5-a jarcentoj. La ?ermana popolo de vandaloj konkeris ?in dum la 30-aj jaroj de la 5-a jarcento kaj tie instalis propran imperion. Tamen dum la 30-aj jaroj de la 6-a jarcento la Bizanca Imperio , kiu da?re komprenis sin en la da?rigo de la romiaj tradicioj, "rekonkeris" la regionon por Romio. Fine de la 7-a jarcento, kadre de la ekspansio de la religio Islamo , la araboj konkeris la regionon kaj la romia epoko de ?i definitive fini?is.