|
Tiu ?i artikolo temas pri la vorto
?at
(
taje
: ???), kiu signas religian konstrua?aron en
Laoso
,
Kambo?o
kaj
Tajlando
. La vorto estas
siama
kaj
kmera
, simple transskribita al la esperanta karaktraro,
ne
esperantlingva. ?i ne konfuzi?u kun la fizika unuo nomata
?ato, vatto a? vato
, kaj anka? ne kun la materialo
vato
.
|
?at en Bankoko
la templaro
Angkor ?at
en Kambo?o
?at
(
taje
???, en multaj e?ropaj, latinliteraj lingvoj literumata "Wat") estas komplekso de (origine) religie uzataj konstrua?oj ?irka?ita de muro. La vorto same uzatas en
Laoso
,
Kambo?o
kaj
Tajlando
.
Unu teorio estas ke la vorto
wat
estas pruntvorto el
Sanskrito
??? (
v??a
), kiu signifas korton.
[1]
[2]
Alia teorio estas ke ?i devenas de la vorto
?v?sa
(restadejo, lo?ejo) el la
palia lingvo
kaj de la vorto
avasatha
(vila?o, lernejo, domo) el
Sanskrito
.
La? strikta senco,
wat
estas
bik?uejo
kun lo?ejo, sanktejo, halo kun statuo de la
budho Gotamo
kaj lernejo. Lokon kun malpli ol tri
bik?uoj
ne estas ?uste nomi
wat
, kvankam la termino estas ofte uzita nestrikte, e? por paroli pri ruinoj de antikvaj bik?uejoj.
En
Kambo?o
,
wat
estas ?enerale bik?uejo, kvankam la ekzakta termino estas ?????????????? (
wat putthasasana
).
Kristana
kirko
povas esti nomita ?????????? (
vihearYesaou
),
viharo de
Jesuo
.
En la ?iutaga lingvo en Tajlando,
wat
estas
kultejo
, escepte ?e
moskeo
, kiu nomi?as ??????? (
surao
) a? ?????? (
matsayit
), a?
sinagogo
, kiu nomi?as ?????????? (
surao yio
). ?????? (
wat chin
) a? ??????? (
san chao
) estas ?ina templo, ??????? (
wat khaek
) estas
Hinduisma
templo kaj ??????????? (
bot khrit
) a? ???????? (
wat farang
) estas Kristanisma kirko, kvankam en la taja, ????? (
bot
) anka? estas uzita por priskribi moskeon.
En Tajlando,
Wat Phra Kaew
estas la nura budhisma
wat
kiu ne havas lo?antajn bik?uojn,
[3]
En neaziaj lingvoj kutimi?is la tradukoj "templo" a? "templaro".
Praktike en ?iu laosa, kambo?a kaj tajlanda vila?o,
?at
estas la centro de la budhisma vivo. Pli grandaj urboj havas multajn
?at
-centrojn,
Bankoko
ekzemple pli ol 400, tuta Tajlando 30.678 (la? la stato de 1998)
[4]
.
?at Phra That Chang Kham, Nan
?at
-centro estas financata de la civitanaro, de pli ri?aj
mecenatoj
kiel de pli malri?aj komunumanoj, ?ar dono kaj ricevo de donacoj estas tradicia formo de religia financado en budhismaj socioj. Tajlandaj
?at
-centroj, kies nomoj komenci?as per
Rat-, Racha-
a?
Maha-
, ofte enkondukita de la anta?silabo
Phra
, estis donacoj de la tajlanda re?a familio a? gastigas aparte altestimatajn kultajn objektojn.
En malurbaj partoj de Tajlando,
?at
-centro ofte estas samtempe religia centro kaj
elementa lernejo
,
hospitalo
kaj herba
sa?no
, renkontejo kaj kunvenejo, flegejo por maljunuloj kaj mallongtempa tranoktejo por gastoj. La lokaj mona?oj a?
Mae Chi
-virinoj, blanke vestitaj nemona?inoj, kiuj obeas ok respektive dek budhismajn regulojn pri virteco, servas en unu a? pluraj funkcioj de la centro.
?at Tham Krabok
140 kilometrojn de Bankoko ekzemple mondfamas pro sia sukcesa terapiado de drogodependuloj,
[5]
?at Phra Baht Nam Phu
proksime
Lopburi
estas ?ismorta flegejo por
Aidoso
-malsanuloj.
Multaj historiaj
?at
-templaroj estas impresaj vidinda?oj - unu, aparte fama, el multaj ekzemploj estas la
UNESKO
-hereda?o
Angkor ?at
en Kambo?o.
En la kvina kanto de la verko de
Abel Montagut
nome
Poemo de Utnoa
okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo
Noa
) pere de la drogo
ano?do
. Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto
Valmikio
kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, en Azio, el
?ina Murego
al insulo
Srilanko
. Poste aperas la japana pentristo
Hokusajo
kiu siavice montras aliajn mirinda?on el
Azio
. Jen kiel oni prezentas ?aton Ben?amabopit kiel
Ben?amabotrip
:
- Ili voja?as suden al Krung-Tep, kie kanaloj
- serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon A?roran
- de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
- la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
- tegitajn per orpanoj. Jen sekve Ben?amabotrip
- kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.
[6]