?irvani Kostojev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

?irvani Kostojev ruse   Ширвани Устарханович Костоев
Naski?o 16-an de majo 1923 ( 1923-05-16 )
en Gala?ko , ?e?ena-Ingu?a ASSR , RSFSR , Sovetunio
Morto la 6-a de a?gusto   1949
en Jelgava , Latva SSR , Sovetunio
Soldata kariero
Rango: supera le?tenanto
Tempo de de?oro: 1941 - 1949
Speco: Aerarmeo de Sovetunio
Komandis al: aviada ?enero
Militoj: Granda patriota milito
Bataloj: Sturmo de Berlino
Medaloj: medalo ≪Ora Stelo≫, ordeno de Ru?a Standardo , ordeno de la Patriota milito de la 1-a rango, ordeno de la Patriota milito de la 2-a rango, ordeno de la Ru?a Stelo
v ? d ? r

?irvani Kostojev ( ruse   Ширвани Устарханович Костоев ; la 7-a de februaro   1923 , Gala?ko , ?e?ena-Ingu?a ASSR , RSFSR , Sovetunio ? la 6-a de a?gusto   1949 , Jelgava , Latva SSR , Sovetunio ) estis supera le?tenanto , komandestro de sturmo?enero de aviada regimento, partopreninto de la Granda patriota milito , Heroo de Rusio .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is en 1923 en ingu?a vila?o Gala?ko . Finis tie mezlernejon. Frekventis aeroklubon [1] .

En majo de 1941 li estis mobilizita de la urba militkomisarejo de Ord?onikidze kaj sendita al la Krasnodara unuigita milita aviada lernejo , kiun li finis en 1942 . Li servis en rezervaj regimentoj en Saratovo , poste en ?ita [1] .

En 1942 li estis sendita al fronto kie flugis en Il-2 . Li faris pli ol 100 batalflugojn, trifoje estis vundita.

Dum la Kurska batalo ?irvani Kostojev kun sia partnero Asmolov ekstermis 11 tankojn en vila?o Pro?orovko [2] . Foje, dum reveno post batalo lia sturmaviadilo estis atakita de tri malamikaj aviadiloj. Li paffaligis unu Heinkel , aliaj forflugis, sed anka? lia aviadilo estis grave dama?ita. Tamen li sukcesis alterigi la preska? senfueli?intan aviadilon kun 17 truoj en la ?elo [2] .

La? aliaj fontoj, li estis sendita al la fronto nur a?tune de 1944 , ene de la 64-a sturma aviadila regimento. En urbo Gorkij la aviadilistoj ricevis sturmaviadilojn Il-2, produktitajn en loka fabriko kontra? mono, kolektita de lo?antoj de Ivanova provinco [1] .

Do la? tiu ?i versio la unuan batalflugon li faris komence de oktobro 1944. ?is januaro 1945 star?ino Kostojev jam faris 13 batalflugojn, detruinte du tankojn, kvin kamionojn, tri kontra?aviadilajn kanonojn kaj mortiginte kelkdek malamikajn soldatojn. En februaro 1945 li estis honorigita per la ordeno de la Ru?a Stelo, kiu estis lia unua batalpremio [1] .

Eksteraj objektoj
?irvani Kostojev en milita uniformo

Kostojev partoprenis en liberigo de Belorusa SSR batalante en la 3-a Belorusa fronto [1] , anka? de Baltio kaj Orienta Prusio . En aprilo 1945 apud Kenigsbergo li dronigis germanan ?ipon sur kies ferdeko trovi?is 125 naziaj militistoj. Samloke li detruis la duan malamikan aviadilon ? Focke-Wulf Fw 190 Wurger [2] . Poste lia regimento partoprenis en la Berlina ofensiva operaco . Kelkajn tagojn anta? la kapitulaco de la Nazia Germanio li paffaligis la trian aviadilon ? Messerschmitt [2] . La lastan batalon li partoprenis la 8-an de majo   1945 , kiam dum tri flugoj li detruis tankon, memmovan kanonon kaj bombokanonan baterion [1] .

La 19-an de majo regimentestro proponis lin al honorigo kiel Heroo de Sovetunio , ?ar li jam faris 92 sukcesajn batalflugojn [1] . Sed la propono estis malaprobita. Eble tion ka?zis ioma manko de flugoj (ordinare cent batalflugoj estis konsiderata minimuma nombro) a? lia aparteno al la reprezalita ingu?a etno [1] . Kiel valora aviadilisto li ne estis revokita de la fronto e? en 1944 dum deportado de la ingu?oj . En 1945 li vizitis parencojn, kiuj estis ekzilitaj al Kaza?a SSR kaj lo?is apud Almato , kaj la?eble helpis al ili [1] .

Tamen li estis plurfoje premiita kaj ricevis plurajn ordenojn: ordeno de la Ru?a Stelo (la 4-an de februaro   1945 ), ordeno de la Patriota milito de la 2-a rango (la 1-an de aprilo   1945 ), ordeno de Ru?a Standardo (la 18-an de majo   1945 ), ordeno de la Patriota milito de la 1-a rango (la 16-an de junio   1945 ) [1] .

Post la milito li servis en la Aerarmeo de Sovetunio en Balta militdistrikto kie okupi?is pri edukaj aferoj kaj elprovaj flugoj.

?irvani Kostojev pereis la 6-an de a?gusto   1949 dum elprova flugo kaj estis enterigita en urbo Jelgava , Latva SSR [1] . La 8-an de majo   1997 li estis resepultita en la milita komuna tombejo en la sama urbo [3] .

La? iniciato de la Popola Asembleo de Respubliko Ingu?io [4] , pro kura?o kaj heroeco dum la batalado kontra? naziaj okupantoj en la Granda patriota milito, la prezidanto de Rusio per ukazo N 679 de la 6-a de a?gusto   1995 honorigis ?irvani Kostojev kiel Heroo de Rusio [5] .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]