Historio de ?inio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ?ina civilizacio )
Teritoriaj ?an?oj inter malsamaj dinastioj en la historio de ?inio.
History of China
History of China
Historio de ?inio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070?1600 a.K.
Dinastio Shang 1600?1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045?256 a.K.
  Okcidenta Zhou
  Orienta Zhou
    Periodo de Printempo kaj A?tuno
    Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.?206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.?220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Re?landoj 220?280
  Wei , Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265?420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304?439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420?589
Dinastio Sui 581?618
Dinastio Tang 618?907
  ( Dua Zhou 690?705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907?960
Dinastio Liao
907?1125
Dinastio Song
960?1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271?1368
Dinastio Ming 1368?1644
Dinastio Qing 1644?1911
MODERNA
Respubliko ?inio 1912?1949
?ina Popola Respubliko
1949?nun
Respubliko ?inio
( Tajvano )
1945?nun
?i tiu kesto:  vidi   ?   diskuti   ?   redakti

La baseno de la Flava Rivero estas lulilo de la ?ina nacio kaj en suda Shanxi-provinco , kie kuni?as la meza kaj malsupra partoj de la Flava Rivero , estis sala lago kun perimetro de 60 km, kiun oni nomis Salproduktejo Oriente de la Flava Rivero . Proksime de la lago oni malkovris resta?ojn kun historio de 1.8 milionoj da jaroj, 600 mil jaroj kaj 5000-3000 jaroj respektive. La besta osto bruligita anta? 1.8 milionoj da jaroj estas plej frua atesto pri fajrouzado de la homoj. Huangdi estas rigardata kiel prapatro de la ?ina nacio . Li estis tribestro en la lasta periodo de la primitiva socio. Legendo diras, ke li gvidis akran batalon kontra? la suda tribo gvidata de Chiyou . Fine Chiyou estis senkapigita kaj lia sango transformi?is en salakvon de la lago. Hodia? sude de la lago ankora? estas vila?o kun la nomo Chiyou. La unuan de la kvara monato ?iujare la? ?ina lun-kalendaro ?iuj vila?anoj pendigas soforajn frondojn sur sia pardo, dum membroj de aliaj vila?oj pendigas gledi?iajn frondojn anta? sia domo. La kutimo devenis de antikva legendo: Post morto de Chiyou fantomoj tumultis ?e la lago kaj estis mortigitaj de iu generalo. Tiam la soldatoj de Chiyou estis kovritaj per soforaj frondoj, dum iliaj rivaloj per ta gledi?iaj.

Arkeologoj multe interesi?as pri la ka?zo de la batalo. Jam de antikve en suda ?inio estas varmete kaj abundas pluvo. Tie la tero estas fekunda, riveroj multaj, arboj kaj herboj prosperaj, kaj la naturaj fontoj de man?a?oj multe pli abundaj ol tiuj ?e la supre menciita lago, sed kial Chiyou avidis la mezan kaj malsupran basenojn de la Flava Rivero? Pluraj erudiciuloj konjektis, ke li sin trudis norden por rabi salon. Tio kompreneble indignigis ?iujn tribojn ?irka? la sala lago. Ili do kune batalis kontra? Chiyou, elektinte Huangdi, kiu rajtis disponi je la lago, kiel estron de la alianca armeo. Anka? la posteuloj de Huangdi, nome, Yao , Shun kaj Yu , starigis sian ?efurbon en loko distanca de la sala lago je 20?140 km.

Prahistorio [ redakti | redakti fonton ]

En ?inio estis eltrovitaj la ostoj de Pekina Homo , specimeno de Homo erectus , kiu lo?is en nuna anta?urbo de Pekino anta? 450.000 jaroj. Li havis cerbon malgrandan, tamen li scipovis fari fajron kaj ilojn el ?tono. Li povas iri sur du piedoj, sed ne povis paroli, kaj ne enterigis siajn mortintojn (do ne havis religion). La nuna ?ina popolo similas al li la? rasa aspekto.

La prahistoria ejo de Beifudi proksime al Yixian en la provinco Hebejo , en ?inujo, enhavas resta?ojn de kulturo samtempa kun la Cishan - kaj Xinglongwa - kulturoj de ?irka?e 7000?8000 a.K., nov?tonepokaj kulturoj oriente de la Taihang-montaro . Tio plenigas arkeologian mankon inter la du Nord?inaj kulturoj. La totala elkavigita areo estas pli ol 1,200 kvadrataj metroj kaj la kolekto de nov?tonepokaj trova?oj ?e la ejo konsistas je du fazoj. [1]

-5000 [ redakti | redakti fonton ]

Vila?oj aperis ?irka? la Flava Rivero (Huang He) en norda ?inio kaj homoj plantis milion kaj havis porkojn, kaprojn kaj hundojn . Ni nomas ilin la Tangshao . Iliaj lingvo, religio kaj belarto estas la radikoj de ?ina kulturo .

-4000 [ redakti | redakti fonton ]

Nun aperis en ?inio la osta plugilo, silko, skribo kaj sojfaboj plantitaj.

-3000 [ redakti | redakti fonton ]

Nun aperis en ?inio la teo , akupunkturo , inka skribilo, seruroj, oran?oj kaj astronomio je alta nivelo (en -2136 du korteganaj astronomoj estis mortigitaj, ?ar ili ne anta?diris eklipson ). En -2799 komenci?is la ?ina kalendaro .

-2000 [ redakti | redakti fonton ]

En ?inio aperis trumpetoj, persikoj, ?aroj, mono, ombreloj kaj potilo . Astronomo observis novajn stelojn.

La (legenda?) dinastio Shang regis ?inion inter -1500 kaj -1000 . Bronzarto atingis altan nivelon. La tiama bildskribado similas al posta ?ina skribado.

En -1800, urboj aperis en ?inio kaj do rangita socio .

Politiko pri salo en antikva ?inio [ redakti | redakti fonton ]

En la ?ina historio estis praktikataj diversaj politikoj pri salo , iuj el ili favoris la landon kaj aliaj malutilis al ?i. La politiko praktikata de Qi-regno en la periodo de Printempo kaj A?tuno ( 770 - 476 a.K.) ja estis pozitiva. Guan Zhong estis grava politikisto de Qi-regno . Li bone sciis ekonomikon. Li opiniis, ke oni avidas profitojn kaj evitas dan?erojn, kio estas tre komprenebla por la homoj. Guan diris, ke komercistoj senlace klopodas tagnokte ?uste por profito, tial la regantoj devas fari ion por gajni profiton, potencigi la landon kaj ri?igi la popolon.

Foje Xiao Bai , suvereno de Qi-regno, diris al Guan Zhong, ke li volas imposti domojn, arbojn, brutojn, kampojn kaj lo?antojn por pliigi la financon de 1a registaro. Guan Zhong malaprobis tion, dirante, ke tio signifas devigi la popolon malkonstrui domojn, forhaki arbarojn, bu?i brutojn kaj forlasi kampojn, sekve de tio, ili malproksimi?os de la regnestro, sed Qi, kiel regno montoza kaj ?emara, devas ?asi la profitojn de montoj kaj maroj kaj plej grave estas monopoligi vendon de salo, ?ar salo estas same grava kiel rizo al la popolanoj, kaj tia politiko estas akceptebla de ili. Guan Zhong opiniis, ke en la terkultura sezono la registaro devas malpermesi al la lo?antoj fari salon, tiam la ?tato entreprenu salfaradon kaj kolektu salon, kaj kiam alti?os la prezo, ?i vendos ?in al aliaj landoj por granda profito.

La regnestro akceptis la proponon de Guan Zhong, establis administracion pri sala farado kaj transportado en salfrejo kaj publikigis politikon pri salo. De tiam la financaj statoj de la regno fari?is pli kaj pli bonaj, la lo?antoj estis ne plu ?enataj de impostoj kaj regnestro Xiao Bai fari?is la unua regnestro venkinta en la batalo por hegemonio en la periodo de Printempo kaj A?tuno.

-1000 [ redakti | redakti fonton ]

La ?ina civilacio ankora? lo?as en la nordo la?longe de la Flava Rivero, kie ?i naski?is. La dinastio Zhou (?ine: 周朝 ; pinyin : Zh?u Chao ; [t?o? t?????] ) regis de -1027 ?is, nominale, -256 (a? -1029 ?is -258 [2] ), sed perdis efektivan potencon en -722 .

La Zhou-dinastio uzis fe?dan sistemon donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ?ian grandan teritorion. [2] Rezulte, la ?ina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. Tamen, la registaro estis kapabla reteni ?ian pozicion per la kreo de la Mandato de la ?ielo , kiu povis establi re?on kiel die elektitan por regi. La Zhou cetere malinstigis la homan oferon de la anta?aj epokoj kaj unuigis la ?inan lingvon. Fine, la Zhou-registaro instigis setlantojn movi en la Jangzian valon, tiel kreante la ?inan Mezan Re?landon.

Kiam la re?a dinastio perdis potencon, ?aosa epoko de milito post milito sekvis, dum kiu nacietoj kunbatalis. Sed ?i tiu epoko ? la epoko de Printempo kaj A?tuno ( -722 al -421 ) kaj de la Landoj Militantaj ( -403 al -222 ) -- estis tre fekunda en penso, literaturo kaj tekniko : ?i tiu estas la epoko de Laozio , Konfuceo kaj Sunzio , kiam la klasikaj verkoj de la ?ina kulturo estis verkitaj, kiam la mil skoloj filozofiis, kiam aperis la ideoj jino kaj jango kaj la ideo pri la tao , kaj kiam feraj iloj ekaperis.

La ?ina socio kaj kulturo atingis sian klasikan formon kaj, en -221 unuafoje estas unuigita sub unu krono, la krono de la dinastio Qin (?ine: 秦朝; pinyin: Qin Chao, de kiu venas la nomo ?inio ), kiu da?ris ?is -207 [3] : unu regneta gvidanto venis supren, Qin Shi Huang (?ine: 始皇帝 , pinyin: Sh? Huangdi ). [2] La nova Imperiestro aboliciis la fe?dan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La Imperiaj fortoj de Huang disbatis ajnan regionan reziston kaj ili anta?enigis la ?inan imperion vastigante ?in al la Sud?ina Maro kaj al norda Vjetnamujo . Pli granda organizado alportis unuforman impostan sistemon, nacian censon, reguligitan vojan konstrua?on (kaj ?aran lar?on), normajn mezurojn, norman monon kaj oficialan skriban kaj parolitan lingvon. [4] Pli foraj reformoj inkluzivis novajn irigaciajn projektojn kaj la instigon de silka fabrikado, [4] . La Granda Muro estis konstruita por forpeli la Mongolojn kaj Man?urojn .

Tamen, Shi Huang estis fifama pro lia tiraneco: tiu devigis laboristojn konstrui la Muron, ordonis pezajn impostojn kaj severe punis ?iujn kiuj oponis lin. Li subpremis Konfuceanojn kaj instigis Le?ismon , la ideon ke homoj estis fundamente malbonaj kaj ke forta registaro estis necesa por kontroli ilin. Le?ismo estis inspirita de realismaj, logikaj vidoj kaj malakceptis la plezurojn de edukita konversacion kiel frivolajn. ?io ?i igis Shi Huang ekstreme nepopulara ?e la homoj. Kiam la Qin-imperiestroj komencis malforti?i, diversaj frakcioj ekbatalis por kontroli ?inujon.

La rego de la Qin ne longe da?ris, kiam la Han dominis kaj regis, -202 ?is + 220 .

Dum ?i tiu jarmilo aperis en ?inio fero, ?talo, preciza kalendaro, Pekino, likvoro, kalkulilo, pantalonoj, moneroj de metalo kaj sukero . La ideo de drogo kiel kemia?o, kiu ?an?as la korpon, estas ideo ?ina kaj naski?is dum ?i tiu jarmilo.

?ina kulturo disvasti?is al Koreio .

La baza ciklo de ?ina historio nun aperas: unu dinastio venkas ?inion, regas bone kaj sa?e, tiam fari?as dibo?a, malforti?as kaj falas kaj tiam epoko de militoj sekvas kaj da?ras, ?is denove nova dinastio venkas. Iafoje la nova dinastio estas fremda kaj tio enportas novajn ideojn, kiuj pliri?igas ?inan civilizon. Post tempo la fremduloj ?ini?as, ?ar ?inio estas tre granda.

1 p.K. [ redakti | redakti fonton ]

Dum dinastio Han (simpligita ?ina: ?朝; tradicia ?ina: 漢朝; pinyin: Han Chao ; 206 a.K. ? 220 p. K.) regula komerco inter ?inio kaj Barato komenci?is kaj portis budhismon , kiu fari?is la principa religio en ?inio. Kvarjarcentan, la periodon de la Han-Dinastio oni konsideras ora a?o en la ?ina historio. Unu el la plej grandaj imperiestroj de la Han-Dinastio, Wu Di , establis pacon en ?inujo. [4] ?is ?i-tempe, la plimulta etna grupo de ?inujo nomas sin la " Han-popolo ". La Han-Dinastio estis establita kiam du kamparanoj sukcesis alti?i kontra? la grave pli malforta posteulo de Shi Huang. La nova Han-registaro retenis la centralecon kaj burokratismon de la Qin-dinastio, sed tre reduktis la subpremon viditan anta?e. Ili vastigis ilian teritorion en Koreujo , en Vjetnamujo kaj en Centra Azio , kreante e? pli grandan imperion ol la Qin-dinastio.

Poste venis la periodo de la Tri re?landoj ( 220 - 265 ).

La Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (?ine 南北朝, pinjine Nanb?ichao) estis periodo kiu da?ris de la jaroj 420 ?is 589 de nia erao. ?i estas foje konsiderata kiel lasta parto de pli longa periodo konata kiel la "Ses Dinastioj" (jaroj 220 ?is 589 de nia erao).

600 p.K. [ redakti | redakti fonton ]

Poezio atingis altan nivelon dum la dinastio Tang sub la plumoj de Li Bo kaj Du Fu , eble la plej bonaj poetoj de iu ajn lando a? epoko.

Dum ?i tiu jarmilo aperis en ?inio papero, pulvo, karbo, papera mono, la mekanika horlo?o, ?ako (el Barato ), presilo kaj la kompaso .

?ina kulturo disvasti?as al Japanio kaj ?ina civilacio mem suden.

1000 [ redakti | redakti fonton ]

Dinastio Jin (flava) ?irka? 1141.

La dinastio Jin (en ?ina : 金, Wade-Giles : Chin, en pinjino : J?n, en ?ur?en: An?u), konata anka? kiel dinastio ?ur?en, estis fondita de la ?ajnan (完? Wanyan), klano de la ?ur?enoj, la prauloj de la Man?uroj kiuj establis la dinastion Qing post kvincent jaroj. La nomo estas foje skribita Jinn por diferenci ?in disde la anta?a dinastio Jin kies nomo estas sama al Jin en la latina alfabeto .

La mongoloj venkis ?inion (kaj la plejparton de E?razio ) kaj tie regis kiel la mongola dinastio Yuan ( 1279 - 1368 ) . Pro la venko, ?inaj inventoj -- precipe la presilo, kompaso kaj pulvo -- disvasti?as al tuta E?razio . ?i tiuj helpis transformi E?ropon el eta angulo de la mondo al ?ia centro kaj ventro. Dum ?i tiu tempo anka? disvasti?is al E?ropo el ?inio spageto kaj la rakonto pri Cindrulino

1500 [ redakti | redakti fonton ]

1600 [ redakti | redakti fonton ]

1700 [ redakti | redakti fonton ]

1800 [ redakti | redakti fonton ]

?inio, iam la plej potenca kaj avangarda lando, nun kaduki?is sub la man?ua dinastio Qing kaj fari?is malforta giganto. En 1840 Britio militis kaj forprenis la teron de nuna Honkongo dum Opia milito . Milionoj pereis en kamparanaj ribeloj. La potenco de Francio , Germanio , Rusio kaj Japanio super ?inio anka? pliforti?as. En 1895 ?inio cedas Koreion kaj Tajvanon al Japanio.

E?ropaj potenco kaj komerco kunportas la e?ropajn ideojn de modernismo .

1900 [ redakti | redakti fonton ]

?inio el?etas Man?urian kaj E?ropan regojn kaj fari?as respubliko ( 1912 ) sub Sun Yatsen .

?ina naciismo (en simpligita ?ina: 中?民族主?; en tradicia ?ina: 中國民族主義; en pinjino: Zh?ngguo minzu zh?yi) estas formo de naciismo, kiu asertas, ke la ?ina popolo estas nacio kaj promocias la kulturan kaj landan unuecon de ?iuj ?inoj. ?i estas tre diferenca al la Hana naciismo, kiu konsideras, ke pure Han-?inoj estas superaj al aliaj ekzistantaj etnoj (tipe minoritatoj) en ?inio. La? la idealoj de la Tri Principoj de la Popolo de Sun Yat Sen, ?ina naciismo estu formo de Civita naciismo konstruita sur unuigema valoro.

Poste la partio Kuomintango (KMT) subtenita de la nacia armeo kaj la urba ri?ularo, regas. Sed la respubliko estis malforta kaj do ?inio dronas sub milito inter lokaj fortuloj. Dum la 1930-aj jaroj Japanio, rigardinta la malfortecon de ?inio, sendas sian armeon kaj forprenas multe de marbordan ?inion, venkinte Man?urion en 1931 .

Post 1949 [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de la ?ina Popola Respubliko  kaj Historio de Respubliko ?inio post 1949 .

El ?i tiuj jardekoj de milito, la komunistoj finfine superas kaj unuigas (preska?) la tutan landon sub la mano de Mao Zedong ( 1949 ) . La partianoj de KMT forfu?as al Tajvano , kie ili ankora? regas, kaj multe da ri?uloj iris al Tajvano kaj Hongkongo . Ekde tiu jaro ekzistas du respublikoj: la ?ina popola Respubliko kiu regas sur la kontinenta ?inio, kaj la Respubliko ?inio kiu regas sur Tajvano; ili amba? konsideras sin legitima registaro de la tuta ?inio.

Mao reformis la ?inan socion, kvankam iafoje kruele kaj senprudente (precipe dum la Granda Salto Anta?en je la fino de la 1950-oj kaj la Kultura Revolucio en la 1960-oj ). En 1965 , ?inio ekhavas la atombombon .

En 1976 Mao mortis kaj, post kelkaj jaroj da lukto inter liaj sekvantoj, Deng Xiaoping finfine superas kaj reformas la ?inan ekonomion la? ideoj kapitalismaj . Interalie, dum la okdekaj jaroj oni kreis " Specialaj Ekonomiaj Regionoj " en kiuj la reguloj estis ?an?itaj por permesi al eksterlandaj kompanioj investi pli facile. Sed ekonomia reformo ?ajne ne sufi?is, ?ar en junio 1989 studentoj protestis por politika reformo en Tian An Men-Placo , kie kelkmil el ili estis mortigitaj de la armeo.

En 1990-oj ?inio fari?is grava potenco en internacia komerco, kune kun Tajvano kaj Hongkongo kiel fonto de malkara laboro. Made in China (Fabrikita en ?inio), unufoje rara kaj rimarkinda, nun estas vulgara en Usono, kie anta? 30 jaroj Tajvano, Hongkongo kaj Japanio estis la principa fonto de malkaraj vestoj kaj ludiloj.

La ?na Popola Respubliko kaj la Respubliko ?inio estas membroj de la Monda Organizo pri Komerco ekde respektive 2001 kaj 2002 .

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]


Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "New Archaeological Discoveries and Researches in 2004 — The Fourth Archaeology Forum of CASS" Arkivigite je 2011-05-12 per la retarkivo Wayback Machine .
  2. 2,0 2,1 2,2 Stearns, Peter N.; Michael Adas, Stuart B. Schwartz, Marc Jason Gilbert (2011) (Textbook), World Civilizations: The Global Experience (6th ed.), One Lake St., Upper Saddle River, NJ 07458: Longman, ISBN 978-0-13-136020-4 2011, p. 43.
  3. Stearns 2011, p. 42.
  4. 4,0 4,1 4,2 Stearns 2011, p. 45.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]