Edouard Roche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edouard Albert Roche
Persona informo
Nomo Edouard Albert Roche
Dato de naski?o 17-a de oktobro   1820
Naski?loko Montpellier
Dato de morto 18-a de aprilo   1883
Mortoloko Montpellier
Mortokialo pne?monito [+]
A?o je morto 62
Okupoj kaj profesioj
Okupoj astronomo kaj matematikisto
Geografio
?tato Francio
Lingvoj
Parolata lingvo franca lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo Kavaliro de Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
v ? d ? r

Edouard Albert Roche (naski?is la 17-an de oktobro   1820 en Montpellier , mortis la 18-an de aprilo   1883 en Montpellier ) estis franca astronomo kaj matematikisto Li estas konata por du studadoj, gravaj pro nuna astrofiziko sed tute neglektaj en lia tempo: la stabileco de kosma korpo submetita al tajda forto , kaj la geometrio de la gravita kampo estigita de sistemo de du korpoj.

Lia familio estis asociata al la Universitato de Montpeliero de pluraj generacioj. Tie li doktori?is en 1844 , i?is instruisto en 1849 kaj profesoro en 1851 .

Krom mallonga periodo en Parizo , invitita de Augustin Louis Cauchy , Edouard Roche havis malmulte da kontaktoj kun la tiama sciencistaro , pro tio li interesi?is al ?ajnataj seninteresaj problemoj. Elektita dumviva korespondanto de la Franca akademio pri Sciencoj en decembron , 1873 , li neniam estos elektita kiel dumviva ano de tiu akademio. La 16-a de aprilo   1883 , li ricevis nur unu baloton, tiu de Francois Felix Tisserand . Li mortis pro pne?monio post du tagoj.

Liaj laboroj [ redakti | redakti fonton ]

Krom Felix Tisserand, Henri Poincare , George Howard Darwin kaj ties dis?iplo James Hopwood Jeans insistis pri la laboroj de Roche, kiuj temas pri:

Tiu traktato: Memoires divers sur l'equilibre d'une masse fluide (diversaj memora?oj pri la ekvilibro de fuida maso: 1850 ) temas pri la kondi?oj la? kiuj orbitanta homogena korpo gardas sian integrecon malgra? la tajda forto . Se la tajda forto tro intensas, ?i superas la gravitan koheremon de la korpo kiu tiam diseri?as. (Tio koncernas nesolidan korpon, kiel fluida?o a? amaso da polveroj).
La limo de Roche estas plej proksima orbito, kiun povas sekvi satelito sen diseri?i.
Tiun laboron plikompletis George Howard Darwin, James Hopwood Jeans kaj Subrahmanyan Chandrasekhar
En Essai sur la constitution et l'origine du systeme solaire (Eseo pri la konsisto kaj la deveno de la sunsistemo, 1873 ), li priskribas la ekvipotencialojn de la gravita kampo de sistemo de du korpoj orbitantaj unu ?irka? la alia. La limo, preter kiu materia punkto ne plu estas ligata al unu korpo, sed estas altirata de la alia, havas formo de sablohorlo?o , formanta du lobojn .
Tiu strukturo tre gravas en astrofiziko . Se unu el komponanto de duobla stelo pligrandi?as preter sia lobo de Roche, ?ia materio falas sur la alian stelon. Tiu fenomeno estas, la? lasta teorio, ka?zo de novaoj .

Li faris anka? studojn pri la regiono de gravita influo de planedo, en kiu povas orbiti satelito. Tiu laboro estis kompletita far de la usona astronomo George William Hill , kiu formalizis la nocion de sfero de Hill .

Honoroj [ redakti | redakti fonton ]

Oni donis lian nomon al alfrapa kratero sur la malanta?a flanko de la Luno , kaj al alia sur Fobo (satelito de Marso ).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]