Vladimir Valentinovi? VARANKIN
(naski?is la
12-an de novembro
1902
, mortis la
3-an de oktobro
1938
) estis
rusia
verkisto de literaturo en
Esperanto
, docento de la okcidente?ropa historio, direktoro de Moskva Ped. Instituto por fremdaj lingvoj. Li verkis la romanon
Metropoliteno
.
[1]
Varankin naski?is en
Ni?nij Novgorod
, en familio de oficisto. Lia patro Valentin Jegorovi? Varankin (mortis en
1921
), ?is rekrutigo al la
Ru?a Armeo
estris
?parkason
. La patrino de Varankin, Nina Aleksejevna (mortis en
1953
), estis bibliotekistino. Krom Vladimir, en la familio estis ankora? du filoj: Jurij (naski?is
1906
, mortis
1988
) kaj Vja?eslav (naski?is
1916
), kiu estis viva ankora? anta? kelkaj jaroj.
[1]
Eklerno de kaj ekagado por Esperanto
[
redakti
|
redakti fonton
]
Dum la lasta studjaro (
1919
) ?e la urba gimnazio
[2]
li kun kelkaj siaj geamikoj eklernis Esperanton. Kune kun siaj same junaj geamikoj balda? li fondis urban rondeton de junaj esperantistoj, kiu poste transformi?is al la gubernia. Kaj en la urbo, kaj en la gubernio tiu unui?o efektivigis impetan agadon: dum malpli ol unu jaro la unui?o sukcesis organizi ses kursojn de Esperanto en la urbo mem, 40 ?elojn kaj rondetojn en la tuta gubernio, kaj krome en kelkaj lokoj (kun helpo de lokaj Esperantistoj-instruistoj) e? instrui la internacian lingvon en lernejoj.
[3]
Dum unu-du jaroj li kune kun siaj geamikoj vaste disvolvis esperantistan agadon. Ekde tiam komenci?is aktiva, energia, impeta agado de la juna esperantisto. Krom rondetoj, kursoj, ?eloj, li organizis propagandajn spektaklojn kaj surscenigis ske?ojn, kies tekstojn li verkis mem, a? tradukis, a? prenis ilin el anta?revoluciaj esperantaj revuoj (ekzemple,
el
La Ondo de Esperanto
). Li mem komencis eldoni gazeton
Ru?a Esperantisto
. En ?i tiu gazeto (sub la
pse?donomo
Vol-Volanto) la 20-jara?a Varankin publikigis versa?ojn siajn kaj de siaj amikoj, artikolojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de enketadoj, kaj anka? alvokojn al la landa kaj eksterlanda Esperantistaro por helpi al la malsatantoj de la juna soveta respubliko.
[1]
Tamen, li tiam verkis per lingva?o erarplena kaj tre rusisma.
En
1920
li kun geamikoj provis organizi en Ni?nij Novgorod la 3-an Tutruslandan kongreson de esperantistoj, tamen ?i fiaskis, ?ar ?aoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando ne permesis ankora? organizi la aran?ojn. La kongreso okazis unu jaron poste en
Petrograd
, kaj en la kongreso oni fondis
Sovetlandan (poste, sovetrespublikaran) Esperantistan Union
, juna Vladimir Varankin elekti?is kiel membro de ties Centra komitato.
[1]
[3]
Post la lernejo juna Vladimir dum kelka tempo laboris en elektroenergia organiza?o. Sed balda? li ali?is al kavaleria lernejo kaj servis tie kiel politika kunlaboranto. Samtempe li estis bibliotekisto kaj klubestro. A?tune de
1922
li kune kun la kavaleria lernejo transloki?is al
Tver
kaj tuj aktive komencis labori por Esperanto.
[1]
Li rapide progresis anka? enkadre de SEU. En la I-a Kongreso de SEU (
1923
,
Moskvo
) Varankin estis elektita kiel estrarano de la kongreso kaj reelektita kiel membro de CK SEU. Fine de
1925
en la gazeto
Me?dunarodnyj Jazyk
(Internacia Lingvo) oni komencis aperigi serion de liaj lecionoj pri metodiko de propagando por Esperanto, kiujn oni
da?rigis dum la tuta
1926
. Interalie la ?efan akcenton li faris ne al nura propagando, sed al praktika uzado. CK SEU komisiis al li gvidi la propagandan laboron.
[1]
Fine de
1927
li translo?i?is en
Moskvon
, post la
19-a Universala Kongreso de Esperanto
en
Danzig
.
[1]
Interalie, germana veterana esperantisto
Konstantin Behnert
, kiu havis kontaktojn kun Varankin en Tver, rakontis ke post la Danziga UK Varankin senpermese vizitis
Germanion
kaj poste nesingarde menciis tion - rezulte li devis ?iumonate prezenti sin por registrado en polico.
En
1929
li verkis
lernolibron
Teorio de Esperanto
kaj unu jaron poste anka? lernolibron
Esperanto por laboristoj
. Vladimir Varankin estis elektita dekomence kiel membro de la sekretariaro, poste kiel estro de organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, ?enerala sekretario de la Tutrusia komitato de SEU. Li i?as plenrajta membro de la Lingva komisiono ?e SEU kaj membro de la Lingva komitato ?e la
Akademio de Esperanto
.
[1]
En
1932
en
Nova Etapo
aperis kelkaj ?apitroj el
Metropoliteno
sub la titolo
Barikadoj
.
[3]
Intertempe li finis fakultaton de sociaj sciencoj ?e la 1a
Moskva ?tata universitato
kaj Instituton pri eksteraj rilatoj kaj i?is direktoro de
Teknikumo
pri fremdaj lingvoj, kie li instruis anka? historion.
[1]
Nokte de la
7-a
al la
8-a de februaro
1938
, Varankin estis arestita. Oni kondamnis lin kiel aktivan membron de neniam ekzistinta Unia Centro, oni akuzis lin pri spionado kaj sabotado, kontra?sovetia propagando, komploto kun la celo murdi
Stalin
k.s.
[1]
En aprilo
1989
la Prokurorejo de
Sovet-Unio
oficiale informis, ke Vladimir Valentinovi? Varankin, naskita en 1902 en Ni?nij Novgorod, membro de VKP(b) ekde 1925, eksigita el ?i pro kriminala akuzo, anta? la aresto direktoro de la 2-a Moskva pedagogia instituto de fremdaj lingvoj, pro partopreno en fa?ista spiona organiza?o
Sojuznyj Centr
(Unia Centro), ekzistinta en Sovetunio sub ?ildo de la esperantista organiza?o, celanta
renversi la sovetan potencon pere de spionado, sabotado kaj teroraj agoj kontra? la gvidantaro de VKP(b) kaj Soveta registaro, estas kondamnita fare de Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio al mortpafo kun konfiskado de hava?o la 3an de oktobro 1938. La verdikto estis plenumita je la sama tagnokto en Moskvo sen rajto je
apelacio
a? amnestio. ?iujn konfiskitajn poseda?ojn, inkluzive de manuskriptoj, leteroj, dokumentoj, arkivo, libroj oni neniigis kiel "ideologie malutilajn" kaj "sen iu ajn aktuala kaj historia valoro". La oficiala respondo diras, ke "la loko de entombigo ne estas indikita en la dosiero".
[1]
Post 20 jaroj la Militista kolegio de la Supera kortumo kontrolis lian kazon. La kontrolo evidentigis, ke V.Varankin estis kondamnita tute senbaze, lige kun kio la Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio la 11-an de majo 1957 nuligis la verdikton kaj ?esigis la akuzon pro absoluta manko de krimkonsisto. V.Varankin estis plene rehonorigita.
[1]
- ↑
1,00
1,01
1,02
1,03
1,04
1,05
1,06
1,07
1,08
1,09
1,10
1,11
Vladimir Varankin kaj lia romano
,
Nikolaj Stepanov
, 1992
- ↑
Vladimir Varankin kaj lia libro
,
N. Stepanov
(anta?parolo de unu eldono de ?Metropoliteno“)
- ↑
3,0
3,1
3,2
Vivo kaj morto de Vladimir Varankin
, Nikolao Stepanov, 1990