한국   대만   중국   일본 
Ortodoksismo - Vikipedio

Ortodoksismo estas la tria plej granda bran?o de kristanismo , havante 214 milionojn da anoj, precipe en la orienta E?ropo kaj okcidenta Azio . (Du aliaj bran?oj, la katolika kaj la protestanta , havas respektive 1027 kaj 316 milionojn). ?i estas la bizanca bran?o de kristanismo, kiu havas 11% de ?iuj kristanoj . ?i estas la ?efa formo de kristanismo en Grekio , Rusio , Belorusio , Ukrainio , Rumanio , Bulgario , Serbio , okcidenta Azio , kaj iuj aliaj landoj. Oni nomas ?in anka? Bizanca Ortodoksismo por distingi ?in de la Orienta Ortodoksismo , de kiu ?i aparti?is post la Koncilio de Kalcedono en 451. [1]

Ortodoksismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj Redakti la valoron en Wikidata
Orienta Kristanismo ? Kalcedonia kristanismo
v ? d ? r
Ortodoksa pre?ejeto en Orienta Pollando
Distribuado de la ortodoksa kristana bran?aro en la mondo. Malhele: Plimulto kaj pli hele grava malplimulto (?. 10%)
La ikono de "La Triunuo de la Malnova Testamento ", pentra?o de Andrei Rubliov , komence de la 15-a jc..

Historio

redakti

La bizanca ortodoksismo kaj la katolikismo akceptas la doktrinon de la Koncilio de Kalcedono. Por tiuj eklezioj, kiuj malkonsentas, la hodia? ?enerale akceptata nomo, la? la Monda Konsilio de Eklezioj , estas Orientaj ortodoksaj eklezioj , dum pasinttempe oni nomis ilin nekalcedonaj, anta?kalcedonaj, antikalcedonaj, monofizitaj, antikvaj orientaj, etaj orientaj. [2] Angle kaj germane , oni uzas kiel nomo por la eklezioj pri kiuj traktas ?i tiu artikolo sinonimo de "Orientaj ortodoksaj eklezioj", [3] sed en tiuj lingvoj, kiuj ne disponas de simila paro de sinonimoj, oni nomas ilin bizancaj ortodoksaj eklezioj [4] a? kalcedonaj ortodoksaj eklezioj, [5] rezervante la adjektivon "orienta" por tiuj eklezioj, kiuj ne akceptas la Koncilion de Kalcedono. [2]

La bizance ortodoksa kaj katolika bran?oj restis unu eklezio ?is la Granda Skismo de 1054 . Depost 476 , kiam la Okcidenta Roma Imperio ?esis ekzisti, la okcidenta kaj orienta partoj de la kalcedona eklezio grade aparti?is, ?is 1054 , kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ?iam pli kaj pli grandi?antan pretendon de la papo (la episkopo de Romo ) je supera a?toritato en la eklezio . ?i tio restas la baza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la katolikismo la plejalta a?toritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan a?toritaton posedas nur la ekumena koncilio , ?iu episkopo estas teorie egala al ?iuj aliaj, sed tiuj, kiujn oni nomas patriarkojn , havas pli altan rangon ol tiuj, kiuj ne estas ?efoj de grandaj eklezioj.

Doktrino

redakti

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.

Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de doktrino kaj praktiko ), estante tre konservema depost tiam pri doktrino. La? tio, la eklezioj nestoriana , armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ?ar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke, ja rekonas la sep konciliojn, sed beda?rinde la papo , la episkopo de Romo , aldonis doktrinon post la sep koncilioj, pro tio originis skismo . Dum katolikismo konsideras, ke la papo reprezentas Dion sur Tero, ortodoksismo ne agnoskas la a?toritaton de la papo super ?iuj kristanoj, ilia estro estante Jesuo Kristo mem.

Simileco al katolikismo

redakti

Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas a?toritaton super ?iuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria ?ieliris, tio ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile, dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj an?eloj iel partoprenas en la dia, kiel pre?oj kaj la sakramentoj ), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.

Tial, la? katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko ). Katolikismo rekonas la sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.

Sakramentoj

redakti

Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn a? "misterojn" (la greka vorto por sakramento):

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. geedzigo
  6. ordino
  7. sanktoleado

Moralo

redakti

La baza moralo estas la Dekalogo de Moseo , precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

Organizo

redakti

Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ?eno de landaj eklezioj, kiuj havas la samajn doktrinon, kanonaron kaj sakramentojn.

?iu episkopo (estro de la eklezio por urbo a? gubernio) estas egala al ?iuj aliaj. Tamen historie kelkaj urboj rolis pli grave, precipe ?efurboj (metropoloj), kaj ?irka? ili formi?is metropolitujoj kaj patriarkujoj. Tiun ordon regulas unu el la kanonoj de la Ortodoksa Eklezio, nome la 34a Apostola regulo : "Episkopoj de ?iu popolo devas koni la unuan inter ili kaj agnoski lin kiel ?efon, kaj nenion ekster ilia a?toritato fari sen lia scio. ?iu el ili faru nur tion, kio rilatas lian epar?ion kaj lokojn, kiuj apartenas al ?i. Anka? la unua nenion faru sen ?ies scio. ?ar tiel regos samideeco...". Tiel formi?is sendependaj ortodoksaj eklezioj, ?iu el kiuj havas propran ?efon - la unuan inter egalaj. La titoloj de la unua episkopo varias la? landoj, plejparte tio estas patriarko , sed povas esti anka? metropolito a? ?efepiskopo . Ekzistas 13 a?tokefalaj (sendependaj) kaj 4 a?tonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ?iam estas listigitaj la? jena sinsekvo:

  1. Konstantinopola - sidejo en Istanbulo , Turkio
  2. Aleksandria - sidejo en Aleksandrio , Egipto
  3. Antio?ia - sidejo en Damasko , Sirio
  4. Jerusalema - sidejo en Jerusalemo , Israelo
  5. Rusia - sidejo en Moskvo , Rusio
  6. Kartvela - sidejo en Tbilisi , Kartvelio
  7. Serba - sidejo en Beogrado , Serbio
  8. Rumana - sidejo en Bukare?to , Rumanio
  9. Bulgara - sidejo en Sofio , Bulgario
  10. Kipra - sidejo en Nikozio , Kipro
  11. Greka - sidejo en Ateno , Grekio
  12. Pola - sidejo en Varsovio , Pollando
  13. Albana - sidejo en Tirano , Albanio
  14. ?e?a-Slovaka - sidejo en Prago , ?e?io
  15. Amerika - sidejo en Novjorko , Usono
  16. Ukraina (a?tonoma) - sidejo en Kievo
  17. Sinaja (a?tonoma) - sidejo de Kairo , Egipto
  18. Finna (a?tonoma) - sidejo en Kuopio , Finnlando
  19. Japana (a?tonoma) - sidejo en Tokio , Japanio

Sub la episkopo estas la sacerdoto a? sacerdotoj de ?iu pre?ejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.

Estontaj pastroj rajtas edzi?i anta? ordino, sed pastroj jam ordinitaj ne. Episkopoj kaj mona?oj devas vivi fra?le.

La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la mona?oj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.

Ortodoksaj pre?ejoj

redakti
 
Eno de ortodoksa pre?ejo

sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma pre?ejo, en Samarkando, kie ankora? lo?as multaj rusoj, rimarku interalie: mal?eesto de se?oj (malsimile al nunaj katolikaj pre?ejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj pre?ejoj), la Ikonostazo t. e. vando kovrita de ikonoj kiu ka?as la altarejon , kaj kien la pastro eniras tra la anka? videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legi?as voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo).

Cetere, manko de benkoj ne estas afero tipe ortodoksa, ?ar la grekoj havas benkojn en siaj kirkoj.

Referencoj

redakti

Vidu anka?

redakti

Ekstera ligilo

redakti

Retlisto de ortodoksaj kristanoj Arkivigite je 2008-02-21 per la retarkivo Wayback Machine