Neretva
(
itale
Narenta
) estas la plej grava
rivero
de regiono
Hercegovino
en
Bosnio kaj Hercegovino
. La rivero longas 225 km. ?i fluas ?irka? 100 km nord-okcidenten, turnas suden ?e
Jablanica
kaj alfluas la
Adriatikan Maron
en dubran?a
delto
?e
Plo?e
en
Kroatio
.
La plej grava loko apud Neretva estas
Mostar
.
Neretva fluas tra Bosnio kaj Hercegovino kaj iom da Kroatio por atingi la Adriatikon. ?i estas la plej granda
karsta
rivero en la
Dinaraj Alpoj
. Dum pli ol 200 km la rivero fluas tra Bosnio kaj Hercegovino, kaj la lastaj 22 kilometroj situas en la provinco
Dubrovnik-Neretva
de Kroatio.
Geografie kaj hidrologie Neretva divideblas en tri partojn: Supra Neretva, Meza Neretva kaj la Delto de Neretva.
La riverfonto situas en Dinaraj Alpoj je 1227 metroj super la marnivelo kaj konsistas el kvin malgrandaj akvofontoj. Dum la unuaj 90 kilometroj Neretva tran?as du apartajn profundajn kaj mallar?ajn kanjonojn kaj formas du apartajn lar?ajn kaj fekundajn valojn, apud
Ulog
kaj poste apud
Glavati?evo
, anta? ol ?i atingas la urbon
Konjic
. Tiu sekcio estas bone konata kiel la Supra Neretva (
bosne
:
Gornja Neretva
), kaj tie rivero fluas ?efe de sudoriento al nordokcidento, same kiel plej multaj samlokaj riveroj. Apud la urbo
Konjic
, Neretva refoje vasti?as en la tria kaj la plej granda valo. Tiu valo disponigis fekundan agrikulturan teron, anta? ol ?i estis subakvigita per granda artefarita akvorezervujo, lago
Jablani?ko
, formi?inta post konstruado de digo proksime al urbo
Jablanica
.
Proksime de la rivero trovi?as multaj riveretoj kaj akvofontoj, tri gla?eraj lagoj, kaj e? pli da lagoj en apuda montaro. Supra Neretva havas tre puran kaj tre malvarman akvon, ofte nur 7?8°C en someraj monatoj.
La ?efa alfluanto en tiu parto de Neretva estas rivero
Rakitnica
. ?i formas 26-kilometran kanjonon, el sia 32-kilometra longo, kiu situas inter
Bjela?nica
kaj
Viso?ica
sudoriente de
Sarajevo
.
[1]
De la kresto de la kanjono piedvoja pado gvidas suben al la fama vila?o
Lukomir
. La vila?o restis la sola duone nomada
bosna
monta vila?o en Bosnio kaj Hercegovino. Lukomir havas ?tonajn domojn kun tegmentoj el ?eriza ligno. ?i estas la plej alta kaj plej izolita monta vila?o en la lando. Ekde la unua ne?o en decembro ?is la fino de aprilo kaj foje e? pli malfrue, la vila?o estas atingebla nur perpiede a? per skioj.
La dua sekcio komenci?as de la kunfluejo de Neretva kaj rivero
Rama
inter
Konjic
kaj
Jablanica
, kie Neretva subite turnas sin preska? je 180 gradoj al sudoriento kaj atingas urbon
Jablanica
, post kiu turni?as suden. Ekde
Jablanica
, Neretva eniras la trian kaj la plej grandan kanjonon la? sia fluo, preterpasante krutajn deklivojn de
Prenj
,
?vrsnica
kaj
?abulja
?is 800?1200 metroj de alto. Tri
hidroelektraj centraloj
funkcias inter Jablanica kaj Mostar.
Kiam Neretva refoje kaj lastfoje lar?i?as, ?i atingas sian trian sekcion. ?i tiu loko ofte estas nomata "Kalifornio de Bosnio kaj Hercegovino". La lastaj 30 kilometroj de ?ia fluo formas lar?an aluvian delton, anta? ol la rivero enfluas en la Adriatikan Maron proksime al havenurbo
Plo?e
en Kroatio.
En sia delto Neretva disi?as en multnombrajn bran?ojn, kreante delton, kovrantan ?irka? 12 000 hektarojn. Ampleksa terkultivado reduktis la kvanton de riverfluoj ?is tri el originalaj dek du. Multaj mar?oj, lagetoj kaj lagoj, kiuj iam abundis en tiu ebena?o, malaperis. Sed restis kelkaj ornitologiaj, i?tiologiaj kaj pejza?aj rezervejoj.