Muzikscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muziksciencisto )

Muzikologio estas scienco pri muziko . Por la analizo de okcidenta muziko, vidu muzikteorio .

?i okupi?as pri la historio de la muziko, pri muzikaj instrumentoj , muzikaj ?enroj , gravaj muzikaj kompona?oj , pri biografio de gravaj muzikistoj kaj muzikologoj, pri muzika teorio, muzika psikologio, muzika pedagogio, muzika sociologio, muzika estetiko, klopodas kolekti liston de ?iuj muzikaj verkoj en la historio.

Jam el la 2-a jarmilo anta? Kristo konservi?is tekstoj pri muzikaj problemoj el ?inio, Mezopotamio kaj Egipto, ?efe pri agordigado de instrumentoj.

En la 4-a jarcento anta? Kristo en la antikva Grekio aperis du muzikaj skoloj : la kanonika, kiu klopodis elkalkuli la idealan muzikon, kaj la harmonika, kiu utiligis spertojn akiritajn dum la muzika praktikado.

En la mezepoko oni komprenis la muzikon kiel idealon de harmonio , Alimaniere la renesanco okupi?is pri la demando, kia estu la muziko por fari?i optimuma la? skemoj kaj kalkuloj, en la 17-a jarcento oni komencas kompreni ?in ne plu kiel naturan, sed kiel socian fenomenon kaj la romantikismo komprenis la muzikon kiel noblan arton , kie oni agnosku precipe la geniecon de individuo . Tiam oni komencis profesia verki historion de la muziko kaj kolekti informojn pri verkoj.

Friedrich Chrysander estis germana muzikhistoriisto , muzikkritikisto kaj eldonisto , kies eldono de la verkoj de Georg Friedrich Handel kaj eseoj pri multaj aliaj komponistoj donis al li la renomon esti pioniro de la muzikscienco en la 19-a jarcento.

Ekde 1870 aperas unuaj muzikologiaj gazetoj kaj leksikonoj.

Estis kreataj muzikologiaj asocioj, la muzikologio fari?is stud-objekto de filozofiaj fakultatoj. Ekde 1952 Unesko gvidas la tutmondan kolektadon de informoj pri ?iuj verkoj de ?iuj nacioj kaj epokoj.

Muzikologio okupi?as anka? pri eldonado de muzikaj verkoj la? kritikaj sciencaj kriterioj.

Fakoj [ redakti | redakti fonton ]

La nuntempa muzikologio konsistas el kvar fakoj:

1. historiografia - muzika paleografio, historio de muzikiloj, muzikaj ?enroj, historio de muzika teorio, monografioj pri muzikaj verkoj, komponistoj kaj skoloj, naciaj kulturoj kaj problemoj de stila evoluo

2. sistemeca - akustiko, muzikaj fiziologio, psikologio, pedagogio, sociologio kaj estetiko

3. muzikteoria - melodiko, harmonio, kontrapunkto, instrumentado, tektoniko, scienco pri muzikaj formoj

4. etnomuzikologia a? Muziktetnologio - esploro de ?efe ekstere?ropaj kulturoj, sed ne nepre, el muzikologia vidpunkto

Muzikfakuloj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]