Ernst-Wilhelm Arnoldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ernst Wilhelm Arnoldi )
Ernst-Wilhelm Arnoldi
Arnoldi, unu el la plej famaj filoj de Gotha
Arnoldi, unu el la plej famaj filoj de Gotha
Persona informo
Naski?o 21-an de majo 1778 ( 1778-05-21 )
en Gotha
Morto 27-an de majo 1841 ( 1841-05-27 ) (63-jara?a)
en Gotha
Lingvoj germana
?tataneco Germanio
Familio
Patro Ernst Friedrich Arnoldi
Okupo
Okupo entreprenisto ? bankisto
v ? d ? r
Memorigtabulo sur lernejo en Gotha.

Ernst Wilhelm ARNOLDI (naski?inta en la 21-a de majo 1778 en Gotha , mortinta samloke en la 27-a de majo 1841 ) estis germana asekur- kaj ekonomipolitikisto.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

La filo de la komercisto Ernst Friedrich Arnoldi kaj urba konsilisto el Gotha trejnitis en Hamburg de 1794-99 kiel komercisto praktike kaj ?e J.H. Busch teorie. Poste li laboris en la patra entrepreno kie li balda? i?is kompaniano. En 1804 la patro estis fondinta fabrikon de koloroj en Gotha kaj fabrikon de ordinara fajenco en Elgersburg en 1809.

La de Arnoldi fonditaj superregionaj asekurkompanioj pri bruldama?oj (1819-21) kaj pri asekuroj pri vivo (1827), amba? bazitaj sur la principo de reciproka subteno, celis anka? la rompon de monopolo de fremdlandaj asekurkompanioj en Germanlando. Tiel anka? la forfluo de kapitalo ekster la landon haltus. La principo de reciprokeco kaj partopreno en la profito permesis krome reduktegi la askurkotizojn.

Diversaj enga?i?oj [ redakti | redakti fonton ]

Arnoldi anka? fondis la Halon de la gildoj (1817) kaj la unuan germanan komercistan lernejon (Gotha, 1818) i?ante pioniro de la fakinstruado komerca en Germanio. Krome li enga?i?is por la farado de betsukero kaj igis la germanajn sukerfabrikantojn unui?i en 1841 kartele post la troa malaltigo de la dogantarifoj pri sukero en kontrakto kun Nederlando de 1839. Kun Friedrich List li preparis la fondon de la Germana Doganunio . Arnoldi krome ege interesi?is pri la planoj de List koncerne faradon de turingia fervoja reto.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Biografio ?e NDB .