?otin
(
ukraine
kaj
ruse
Хотин
,
pole
Chocim
,
rumane
Hotin
) estas urbo de
?ernivca provinco
en sudokcidenta
Ukrainio
kaj parto de la historia regiono
Bukovino
. Komence de 2022 ?i havis 8 936 lo?antojn sur areo de
20,39
kvadrataj kilometroj, kio rezultigas lo?denson de
438
lo?antoj/km².
Pro sia strategie favora situo la urbo ludis gravan rolon en la historio de Ukrainio, Moldavio, Polio, la Osmana Imperio kaj de Rusio.
Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam dum la 8-a jarcento slavoj vivis ?i tie. Dum la 10-a jarcento ?otin apartenis al la mezepoka slava
Kieva Regno
, post ties disfalo al la duobla princejo Galicio-Volino kaj post 1373 al la princejo Moldavio. Dum la 16-a jarcento la urbo i?is pola, poste moldavia (kaj per tio nerekte osmana). Dum la 18-a jarcento la regiono ?irka? la urbo rekte ligi?is al la Osmana Imperio.
Dum 1769 la urbo estis konkerita de la rusoj, 1788 de la a?stroj, 1806 denove de la rusoj. Per la Paco de Bukare?to la urbo de 1812 fari?is rusa kaj tiel restis ?is 1918. Post mallonga a?stra okupo la urbo i?is parto de Rumanio, kvankam la civitanoj dum 1919 provis pu?i kontra? tio. Dum 1940 ?otino fari?is sovetia, post eko de la german-sovetia milito (1941-1944) denove rumana, kaj post la fino de la dua mondmilito ?i estis en la ukraina sovetia respubliko (kaj post la disfalo de Soveta Unio en hodia?a Ukrainio).
?is la dua mondmilito, ?otino estis grava juda centro kun ?irka? 19.000 judaj lo?antoj (el entute 35.000), 36 sinagogoj kaj famaj judaj lernejoj. ?is la komenco de la 20-a jarcento apena? ekzistis ukrainlingvanoj en la urbo, sed multaj ruslingvanoj. La? la nombrado de 1930 en la urbo vivis 38 % da judoj, 37 % da rusoj, 15 % da ukrainoj kaj 9 % da rumanoj. Pro la dua mondmilito kaj la sistema murdo de granda parto de la juda lo?antaro la statistiko draste ?an?i?is: nuntempe 72 % de la urbanoj nomas sin ukrainoj, 16 % rusoj, 8 % judoj kaj 4 % rumanoj.
La urbo posedas plurajn historiajn vidinda?ojn. Inter ili elstaras la fortika?o de ?otin.
La unua fortika?o de la urbo konstrui?is el ligno, por protekti la riveran transiron. Dum la 13-a jarcento sekvis ?tona konstrua?o. La hodia?a fortika?o tamen konstrui?is dum la 16-a jarcento la? ordono de la moldavia nobelo
Stefano la 3-a
. Dum 1621 pola armeo kun re?o
Ladislao la 4-a
kune kun kozaka armeo venkis turkan armeon, la kozakoj sturmis la fortika?on dum 1650 kaj 1652, kaj dum 1673 la pola armeo sub la re?o
Johano la 3-a Sobieski
kun moldaviaj kaj kozakaj trupoj definitive venkis la turkojn. Dum la rusaj-turkaj militoj de la 18-a jarcento la urbo plurfoje estis batalkampo: interalie dum 1739 en batalo venkis la rusoj, dum 1768 la turkoj.
Dum la sovetia tempo la fortika?o estis ?atata kuliso de kinejaj filmoj: pli ol 50 filmoj ekestis ?i tie.