Bol?eviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bol?evikoj )

Bol?eviko estas iama nomo por partiano de la KPdSU (Komunista partio de Sovetunio). La nocio esti?is en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (RSDRP) en Londono . La subtenantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio ( ruse   большинство [bol?instvo]), kaj pro tio oni nomis ilin bol?evikoj. La malplimulto nomi?as men?evikoj (ruse меньшинство [men?instvo]). La rezultan ideologion de Lenin oni konsekvence en Esperanto nomas bol?evismo a? bol?evikismo .

Nocio [ redakti | redakti fonton ]

En 1918 (6-a/8-a de marto) la nomo Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio ( SDLPR ) estis ?an?ita al Komunista Partio de Rusio kaj ekde decembro de 1925 Komunista partio de Sovetunio kun aldono de la vorto “bol?evika”. En 1952 la nocio bol?eviko i?is ne plu uzata en oficialaj paroloj kaj dokumentoj en Sovetunio .

Bol?evikoj kaj Men?evikoj [ redakti | redakti fonton ]

La bol?evikoj estis pli radikalaj ol la aliaj frakcioj de la partio. Ili klopodis por balda?a falego de la caroj kaj enkonduko de komunismo . La men?evikoj havis la saman celon, sed ili volis enkonduki nur pli pesitajn, moderajn reformojn; pro tio la bol?evikoj nomis ilin pli poste oportunistoj. La diferenco inter la du frakcioj kreskis ?is 1912 da?re, pro kio dum la 6-a Tutrusia Partia Konferenco en Prago la bol?evikoj ekspartianigis la men?evikojn.

Kresko de potenco [ redakti | redakti fonton ]

?e eko de la unua mondmilito , la bol?evikoj kondamnis la partoprenon de Rusio kiel imperialistan agreson . Ili tre forti?is kiam la caraj trupoj malvenki?is ?e preska? ?iu fronto. En la Oktobra Revolucio de 1917 , ili i?is la plej forta movado. Vladimir Ilji? Lenin reveninta el la ekzilo transprenis la gvidon de la komunistoj.

En la Rusa Enlanda Milito komenci?inta en 1917 / 1918 batalis la komunisma ru?a armeo kontra? la blanka armeo (blanko asocii?is kun kontra?bol?evikaj fortoj). Lev Trockij gvidis la Ru?an Armeon , kiu sukcese batalis kontra? la blankuloj. ?is 1922 la bol?evikoj akiris preska? la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata militkomunismo , konforme al kiu ?iu entrepreno staris sub ?tata kontrolo. La rezolutaj kaj mizerigaj agoj de la bol?evikoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En 1921 la Nova Ekonomia Politiko anstata?is la militkomunisman ekonomian modelon.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Galerio [ redakti | redakti fonton ]