한국   대만   중국   일본 
Sanktuloj
MONATO
Por skribi al ni
Ser?i en M ONATO

Spirita vivo

ROMKATOLIKISMO

Sanktuloj

Dum 26 jaroj papo Johano Pa?lo 2a nomumis 464 sanktulojn; pli ol la nombro kiun kreis ?iuj aliaj papoj kune de post 1625. Li anka? beatigis 1340 homojn; beatigo estas la stadio anta? sankteco.

Dum preska? ?iu voja?o eksterlanden, la papo sanktigas a? beatigas ? kiel donaco ? lokan personon. Cent prelatoj laboras kiel promociistoj, kaj kampanjas por eventualaj estontaj sanktuloj. La pontifiko esperas, ke la moderna romkatoliko mem modeli?as la? la nova loka sanktulo. Sed kritikistoj malkonsentas, kaj kredas, ke la eklezio kondutas kiel kompanio, kiu reklamas produkton. La itala ?urnalo, Il Foglio , anta? nelonge skribis: ??ajnas, ke kanonizado ne plu temas pri individuaj kandidatoj, sed pri la grupo kiu propagandas kandidaton.”

?ajnas, ke la procezo kelkfoje havas politikan flankon. Anta? kvar jaroj 120 ?inaj martiroj fari?is sanktuloj. La kontra?-komunisma papo faris tion je la 1a de oktobro, la ?ina nacia tago, kaj Pekino, kiu ne agnoskas la a?toritaton de Vatikano, atakis la agon de la papo, kiu intencas ?glori imperiismon”.

La nepra kondi?o por fari?i sanktulo estas la efektivigado de mirakloj; nur unu miraklo necesas por beatigo. Sed ne ?iuj mirakloj aspektas spektaklaj: Karl 1a, la lasta imperiestro de la A?stro-Hungara Imperio, resanigis la varikajn vejnojn de mona?ino. Kiam la papo beatigis lin en oktobro, estis brukriado en lia propra lando; kritikistoj atentigis la papon pri la fakto, ke la armeo de la imperiestro uzis venengason dum la unua mondmilito.

Farado de sanktulo estas multekosta. Monsinjoro Oscar Sanchez Barba, unu el la prelatoj laborantaj kiel promociistoj, taksas por malgranda ceremonio koston de 20?000 e?roj. Sed la grandiozo de la ceremonio por grava kandidato povas kosti 700?000 e?rojn. Intertempe la Kongregacio estas tre okupita pri 3000 kazoj, kaj miloj estas en la prepara fazo.

W. H. S IMCOCK

Tiu ?i artikolo povas esti libere kopiita a? tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de W. H. Simcock el M ONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17