Fripona gento kaj ?ia Esperanto
La vivo estas ludo, la ludo estas vivo – mi konsideras tiun koncepton trafa kaj ?iam sekvas ?in. Tio helpas al mi superi absurdecon de nia ekzistado, kiu aparte evideblas por ?iu, kiu pli-malpli bone konas internajn mekanismojn de la politika, ekonomia kaj kultura vivo. Do mi pensas, ke se la sorto renkontigus min kun  Cezaro Rossetti , mortinta anta? pli ol duonjarcento, ni certe komprenus unu la alian kaj eble e? amiki?us.


Beda?rinde ni neniam plu vidos tiun vivolpenan homon kaj a?dos lian vo?on. Sed ni ?iam povos ?ui lian gajan humuron, kiu impregnis lian verkon kaj disradias de la libropa?oj malgra? jardekoj, kiuj distancigas nin de tiu tempo. Kompreneble la tempopaso senti?as, same kiel rimarkindas tio ?e iu ajn malnova libro, ?u temas pri  Vilhelmo ?ekspiro  a?  Leo Tolstoj . Sed e? iomete alii?inta gusto de tiu plado plu estas bona. Mi certas, ke se tiu romano estus verkita hodia? kaj priskribus la samajn aferojn en la nuntema medio, ?i sendube populari?us kaj ne nur en Esperanto. Homoj ?atas verkojn bazitajn sur la “veraj historioj”, aparte se temas pri historio de friponado. Kiu estis tiu malkutima esperantisto?
“Bazarulo” – tiel li nomas sin kaj evidente tio estas plej ?usta vorto por ?i metio, kies angla varianto estas  “grafter” . Cezaro Rossetti trafe priskribas tiun homspecon (nome tiel, ?ar temas ne pri profesio, sed pri karaktero) en la unuaj pa?oj de sia verko: “Ordinare li estas kombino de ?arlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ?iujn rimedojn, esceptinte pafilojn, por devigi la interesaton a?eti”. Bona memportreto, ?u ne?
Ne pensu, ke temas pri troigo. La preska? tricentpa?a volumo plenplenas je pruvoj el la vivo de la a?toro kaj liaj samgentanpj. Ja bazaruloj estas vera gento, kiu vagadis tra tiutempa Britio, ?efe de unu foiro al la alia, por vendi ion ajn al iu ajn. Tiuj inventemaj homoj estis ?efe spertaj psikologoj, kiuj profunde alproprigis diversspecajn vendotrukojn jardekojn anta? apero de la popularaj nun kursoj pri vendoarto. Ne gravas kion oni vendas, gravas nur kiel oni faras tion – tiun ideon la a?toro ripetas kaj pruvas plurfoje. “Scio pri artiklo kaj regulaj vendometodoj estas por li [bazarulo] flanka konsidero” konkludas li.
La bazaruloj havis sian ?argonon, malkompreneblan al aliuloj. Rossetti donas kelkajn ekzemplojn:  man?ari  – man?a?o,  pani  – pluvo,  gelt  – mono,  bevi  – drinki,  ?ajs  – malbonega negoco. Iuj vortoj devenas de la latina lingvo, aliaj de la hinda, romaa a? germana (ofte pere de la jida). Tiu interesega esto memorigis al mi rusan analogon, kiu ekzistas nun kvankam grave ?an?i?is.  Fenja  – tiel nomi?is la ?argono de la vagantaj pomalgrandaj vendistoj kies nomo estis ofeni. Ili aperis en Rusio la? kelkaj informoj en la 15-a jarcento kaj agadis sammaniere kiel la britaj bazaruloj. Ilia parolo estis kvaza? ?ifro por aliuloj kaj bone funkciis ?is la 20-a jarcento, kiam ?i transformi?is al la krim?argono, plu floranta en la mondo de profesiaj krimuloj. Do por mi estus tre interese scii la nunan sorton de la angla fenja.
La romano legeblas le?ere kaj rapide, unuglute. Fakte tio estas kolekto da sinsekvaj rakontoj pri aventuroj de la a?toro, ligitaj al lia profesia vivo. Anta? leganto trapasas homoj, urboj kaj okaza?oj, foje dramecaj, sed plejparte amuzaj. La a?toro estis homo animforta kaj ?iam kredis je sia sukceso, do plon?is en plej riskoplenajn aventurojn kun ridemo surviza?e. “Kial timi neon?” estis unu el liaj devizoj. Tio spronis lin fari neimageblajn proponojn kaj... ofte sukcesi. Jen bona ekzemplo por iu ajn, kvankam en pluraj kazoj konduto de la aroga bazarulo estis tute neatendita kaj aspektis kontra?logika.
Ekzemple dum la severa ekonomia krizo, kiam miloj da senlaboruloj plurmonate atendis iun ajn laboron, li iris al oficejo de granda kompanio por proponi sin en la plej altajn postenojn. Li simple konkludis, ke lukti por ordinara laboro kontra? multnombraj konkurantoj estas sensence, do li prefere ser?u elitan lokon kaj faru tion forme ne laborpeto, sed la reciproke profitdona propono. Kaj vere gravuloj akceptis lin, interparolis kun li tute serioze kaj proponis al li postenojn altrangajn, beda?rinde tiutempe malkonvenajn por li. Tiaj ekzemploj abundas kaj utilas ne malpli ol multnombraj popularpsikologiaj libroj “Kiel atingi sukceson”, ktp.
Mi beda?ras, ke UEA ne dungis tiun elstaran vendiston de iuj ajn varoj, ?ar tiukaze li sendube vendus Esperanton milionope kaj la fina venko okazus anta? mia naski?o.

Tiel ni fatras
Kelkaj vortoj pri la lingva?o kaj la eldono. La romano estas kreita en bona Esperanto, kvankam kelkaj vortoformoj surprizas min. ?u anta? duonjarcento oni uzis  firmo  anstata?  firmao  kaj parolis  kino  anstata?  kinejo ? Eble la a?toro simple preteratentis lingvajn nuancojn, ?ar evidente li estis homo nesentebla al stulto?enaj lingvobataloj. Tia racia rigardo al Esperanto kiel normala lingvo, uzebla de iuj ajn normalaj homoj kaj por iu ajn normala celo tre pla?as al mi. Ne hazarde en tiu romano, originale verkita en Esperanto, nur unu ?apitro estas dedi?ita al la Lingvo Internacia kaj e? tio okazas kuntekste de la komerca voja?o.
Tio estigis en mi jenan penson. Se la a?toro de la legendeca kaj populara esperanto-romano trafus la nuntempan esperanto-medion, ?u li estus akceptita? Mi dubas. Vaganta vendisto, ?arlatano (en lastaj ?apitroj li rakontas pri la organizita de li a?guristina prezenta?o kaj klarigas friponajn mekanismojn per kiu tio funkciis), amoremulo pri kiu lia amiko ?erce diris, ke “li enkondukis haremojn en la Oriento” – evidente li ?uis Esperanton ne kiel adoranto, sed kiel uzanto, li simple vivis en ?i same kiel li vivis kaj ?uis la vivon.
Do li apena? estus akceptata de la nuna esperantistaro, kiuj grandparte dividi?as je du kategorioj: fanatikaj lingvoskrupuloj kaj senpensemaj lingvoludantoj. Dum la unuaj ?atas paroli nur pri Esperanto, la aliaj ?atas babili pri io ajn – kondi?e ke la paroltemo ne superos la limojn de “saluton – kiel-vi-fatras – jen mia foto – kia bela kato – ?u vi iros al kongreso – ?is”. Dankon, ni ?iuj bone fatra?.
Iuj povus diri, ke mi troigas, sed tio pravas nur parte. Interreto donis al ni miraklajn eblecojn pri kiuj anta?aj generacioj ne povis e? revi. Sed kial ni uzas tiun ?ancon? Rigardu plejparton da retkonversacioj – ili limi?as al la supremenciitaj temoj. Nur ege malmultaj uzas Esperanton por iu praktika celo kiel komerco, scienco a? ?urnalismo. Supozeble tio klarigas ?iujaran falon de la librovendoj – esperantistoj ne volas legi librojn en sia lingvo, ?ar ili ne vere konsideras ?in normala, plenrajta kaj plenpova. Do kiam mi metis ligilon al mia  artikolo pri la naftokartelo OPEL  al la Fejsbuko-grupo de iu landa asocio, administrantoj ripro?is min: “Tiu loko ne estas por politikaj temoj, nur por amuzaj aferoj”. Mortiga recepto por Esperanto, same kiel por iu ajn lingvo.
Nun kelkaj vortoj pri la eldono. Mi legis la  duan eldonon  aperigitan de Edistudio en 1990. Griza papero, ne tre bela tiparo, amatoraj ilustra?oj kies nivelo faras ilin troaj. La kovrilo anka? ne tre belas, sed la binda?o estas fortika kaj mi ne rimarkis tajperarojn. Do mi tutkore konsilas al legantoj – a?eti kaj legi, al eldonistoj – reeldoni tiun brilan libron, kiu supervivis sian verkinton kaj sendube estos legata kaj ?atata de pluraj generacioj de esperantistoj. Se ili entute ?atos legi en sia lingvo.