NORMOJ por la celebrado de S. Meso en esperanto
Surbaze de la valida leĝaro pri liturgiaj lingvoj, esprimita en la cirkula
letero
"Decem iam annos"
de la 5a de junio 1976, la lingvo esperanto
ne prezentas per si mem la ecojn por ke ĝi povu esti konsiderata liturgia
lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio ke ĝi ne
estas lingvo parolata de la popolo.
Tamen, konsiderinte la motivojn precipe animzorgajn, elmetitajn de la
esperantista liturgia Komisiono, prezidita de Lia Ekscelenco Mons. Wladisław
Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio, kaj de la lnternacia Katolika Unuiĝo
Esperantista (I.K.U.E.), prezidita de Sac. Duilio Magnani, kiuj petis ke oni
povu uzi ĉi tiun lingvon en la eŭkaristiaj celebradoj, kiuj okazas en iliaj
naciaj kaj internaciaj Kongresoj, ĉi tiu Kongregacio starigas la ĝisdatigon
de la "Normoj por celebrado de la Meso en esperanto", diskonigitaj la 23-an
de marto 1981, en jena maniero:
1)
estas necese ke la liturgiaj tekstoj en esperanto estu konfirmitaj de la
Sankta Seĝo antaŭ ilia uzo.
2) la
konsento al la uzo de esperanto estas limigita al la celebrado:
a) de S. Meso aŭ de liturgio de la Vorto, escepte de la celebrado de
Sakramentoj kaj de la aliaj liturgiaj ritoj,
b) okaze de esperantistaj Kongresoj internaciaj, plurnaciaj aŭ naciaj;
c) la konsento koncernu nur la kongresanojn. Ĝi ne povos, do, anstataŭi ekz.
la laŭhorajn Mesojn de la paroĥoj aŭ de la aliaj komunumoj de fideluloj.
3) la
celebrado en esperanto estos farata post sciigo al la Episkopo de la loko,
kie ĝi okazos.
El la
sidejo de la Kongregacio, la 20-an de marto 1990.
|