한국   대만   중국   일본 
La cionista periodo en la vivo de Zamenhof (N. Z. MAIMON)
The Wayback Machine - https://web.archive.org/web/20080719082100/http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr35/cionistau.html

Enkomputiligis Don HARLOW

La cionista periodo en la vivo de Zamenhof

de N. Z. MAIMON

aperis en Nica Literatura Revuo , 3/5, pa?oj 165-177


Al la unua parto

II

SUB LA STANDARDO DE "?IBAT-CION" (Fino)

Organiza agado

1.

La diskutoj pri Usono a? Ciono ne restis sen praktika rezulto. Post la pogromoj, dum la diskutoj kaj poste, formi?is en pluraj urboj du movadoj: " Am-0lam " (eterna popolo) -- por elmigrado Usonon, kaj "?ibat-Cion" (amo al Ciono) -- por elmigrado Cionon. La opinioj diferencis sole pri la plej konvena lando; ili ne diferencis pri la demando, kiel lo?igi kaj kiel okupi la rifu?intojn. Amba? movadoj havis la saman aspiron: pu?i la judaron al agrikultura laboro. ?i tiun aspiron ili heredis de la anta?irinta racionalisma movado inter la judaro, kiun oni nomis germanlingve "Aufklärung", hebree "Haskala", kaj kiun ni povus nomi "Klerismo". ?i estis memkomprenebla punkto en la diskutoj kaj komuna bazo en ?iuj provoj solvi la judan demandon.

Kion atingis la du movadoj? -- "Am-Olam" sukcesis nur parte. La grandega plimulto de la rifu?intoj formigris Usonon, sed eklo?is en la urbegoj, okupis sin per malgrand-industrio kaj komerco. La malmultaj agrikulturaj kolonioj en Louisiana kaj South Dakota , kiujn la movado fondis, ne ekfloris kaj balda? malaperis. "?ibat-Cion" plene sukcesis. Kvankam nur malgranda parto de la rifu?intoj formigris Palestinon, ilia ?efa okupi?o estis la agrikulturo kaj ili persistis en ?i tiu laboro. Tiamaniere "?ibat-Cion" metis fundamenton en la malnova hejmlando por estonta sendependa juda ?tato.

2.

Post sia dua artikolo ali?is Zamenhof al "?ibat-Cion". Li estis unu el la unuaj adeptoj. Ili estis ?iuj el la litova parto de la Varsovia juda lo?antaro, kiel Zamenhof mem, tial li sentis sin hejme inter ili. Ili estis ligitaj per la sama celo kaj rilatis reciproke kun amikeco.

Lia unua agado estis organizi la junajn fortojn. Li fondis societon de studentoj, nomata " ?e' ejrit-Jisrael " (Resta?o de Israel), la? la Biblia verso: "Kaj la resta?o de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo" (Mi?a 5, 7). Bazo por la societo estis la malgranda studrondo, kiu kunvenis post la Varsovia pogromo, por trovi solvon al la juda demando. Pli ol unu jaron "?e' ejrit-Jisrael" ekzistis, kaj Zamenhof estis ?ia estro kaj gvidanto. Li varbis kaj aktivigis kelkajn kuracistojn, inter ili D-ron B. Rittenberg , kiu fari?is unu el la eminentaj cionistoj en Varsovio.

La celo de la societo estis, subteni la koloniistojn en Palestino. ?iaj membroj devis varbi subtenantojn kaj enkasigi ?e ili la monatajn kotizojn. Tial la societo estis anka? nomata " ?evrat-Govim " (Societo de enkasistoj), ?iun postsabatan vesperon la membroj kunvenis, raportis pri la atingita?oj dum la pasinta semajno kaj konsili?is pri la agado en la venonta. Je la fino de ?iu monato ili alportis listojn de novaj subtenantoj. La listojn kaj la enkasigitan monon ricevis Zamenhof. Li kunigis la listojn, faris novan, alfabete ordigitan liston kaj forsendis ?in kune kun la mono al D-ro A. Salvendi , rabeno en Dürckheim (Bavarujo), kiu estis konata monkolektisto por Palestino. ?i tiu presigis la listojn ?iumonate sur aparta folio, surskribita "Spendenliste" (donaclisto), kiu estis aldonita al du semajnaj gazetoj: "Jüdische Presse" en Berlin kaj "Israelit" en Mainz.

?i tiu agado ne estis la?le?a, ?ar estis malpermesite en Rusujo kolekti monon kaj forsendi eksterlanden. Sed private ?iu persono povis sendi kien kaj kiom li volis. Tial Zamenhof aran?is la listojn tiamaniere, ke ?iu donancinto estis aparte listigita. Pro la sama ka?zo la kunvenoj okazis sekrete, ?iufoje en alia lo?ejo.

3.

La studenta societo, kiun Zamenhof fondis, estis la unua cionista societo en Varsovio. ?enerala societo de "?ibat-Cion" tie ankora? ne ekzistis. La unua provo ?in fondi estis farata la 13-an de Junio 1882, post la fino de la ukrainaj pogromoj, sed ne sukcesis. Al la kunveno speciale alvenis la rabeno ?. Mohilover , ?efo de la tutlanda movado, kaj entuziasme partoprenis. Anka? Zamenhof venis, kune kun kelkaj studentoj, en studenta vesta?o, kaj eksidis je la estrara tablo. Rabeno Mohilover tre afable rilatis al ili, kun amo kaj favoro. Per varmaj vortoj li bonvenigis ilin kaj esprimis la ideon, ke ilia apero estas simbolo de la junularo, kiu veki?is kaj revenis el la asimilista tendaro. Poste li faris entuziasman prelegon pri la "revivigo de la juda popolo en la juda lando". La flamo inter la ?eestantoj estis granda. Malgra? tio oni disi?is senrezulte.

Monaton poste estis dua konveno, kiun Zamenhof anka? partoprenis. ?i estis pli sukcesa. Sed ?ar la ?eestintoj konsistis el du malsamaj religiaj grupoj ("mitnagdoj" kaj "?asidoj"), fondi?is du societoj.

Nun ekzistis tri Varsoviaj societoj de "?ibat-Cion", du ?eneralaj kaj unu studenta. La laboro estis dispecigita inter ili. ?iuj klopodoj unuigi la du ?eneralajn societojn malsukcesis. Do oni penis unuigi almena? la plej gravan societon kun tiu de la studentoj, "?e' ejrit-Jisrael". Zamenhof multe penis por la unui?o. La 18an de A?gusto 1883, ?i tiuj unui?is. La nomo de la unuigita societo estis "?oveje-Cion" (Cion-amantoj). La nova programo diris: "Konsiderinte la lastajn okaza?ojn kaj la nunan gentan malamon kaj estante malkvietaj pro la mizera stato de nia popolo, ni konkludas, ke sole disvastigo de agrikultura laboro inter la hebreoj en la Sankta Lando kaj fortigo de la amo al Palestino ?e la judoj povos fari la judaron unuigita vivanta nacio kun memestimo".

De tiu momento komenci?is granda cionista aktiveco. Zamenhof fari?is estrarano en la nova societo. ?i ekfloris. La anaro kreskis de 160 en la komenco ?is 400 post tri monatoj. Varsovio esti?is centro de la tuta movado.

4.

La venontaj jaroj alportis al "?ibat-Cion" sukcesojn kaj malsukcesojn. Zamenhof restis fidela kaj ?indona. E? poste, kiam li jam doktori?is, li havis altan rangon en ?i tiu movado. En la hebrea semajna gazeto "Hamagid" (la Informisto), eldonata en Lyck (Orientprusujo), ni legas interesan sciigon (1885, n-ro 33). La 29an de Julio 1885 eminentuloj de "?ibat-Cion" en Varsovio, inter ili Zamenhof, sendis hebrelingvan gratultelegramon -- en tipa Biblia stilo -- al J. L. Levanda , judrusa verkisto kaj unu el la ?efoj de "?ibat-Cion" en Vilno, ka?ze de lia 25-jara literatura jubileo:

"Ni gratulas vin je la tago de via literatura jubilea festo. Estu benata en la nomo de Dio, kiu lo?as en Ciono, por via laboro sur la montoj de Judujo kaj Jerusalemo. Por plori pri niaj suferoj estu ?akalo, kaj kiam ni revos pri revenigo de niaj forkaptitoj -- estu harpo por niaj kantoj.

J.M. Meirsohn, ?efer, D-ro Zamenhof, ?. L. Citron, J. Sapirstein."

Ankora? poste, dum la da?ro de 1-2 jaroj, Zamenhof havis kontakton kun tiu movado. E. Wiesenfeld en "Galerio de Zamenhofoj" (p. 13) rakontas, ke en la jaro 1886 Zamenhof ofte vizitis ?e gesinjoroj Levite , kiuj estis konataj anoj de "?ibat-Cion", kaj tie li ekkonis ilian parencinon el Kovno, Klara Zilbernick , anka? el fervora cionista familio. En la jaro 1887 la kontakto malforti?is. Li foriris sur alian laborkampon: publikado kaj disvastigado de la internacia lingvo.

2) Literatura agado

1.

Kiam Zamenhof ali?is al "?ibat-Cion", li tuj komencis labori por ?i literature. Kune kun li ali?is anka? "Rasvjet". ?i tiu gazeto fari?is de tiam ?efa batalanto por judnacia revivi?o en Palestino. Zamenhof estis ?ia Varsovia raportisto. Li kontribuis raportojn el sia urbo dum la da?ro de la jaro 1882, tiel longe dum la gazeto ekzistis. Ni ne povis sekvi la vojon de ?iuj liaj skriba?oj, sed la? informo de E. Wiesenfeld en "Galerio de Zamenhofoj" (p. 13), konfirmita de N. Sokolov , la tiama redaktisto de la hebrelingva gazeto "Hacefira", li publikigis ruslingve plurajn cionistajn propagandartikolojn. Ili distingi?is -- kiel la supre cititaj du artikoloj -- per pensklareco kaj esprimkapableco, kaj estis skribitaj kun ardo, kun vigleco, direktitaj ?efe kontra? la asimilistaj teorioj. Li havis kutimon subskribi per diversaj pse?donomoj, el kiuj ni jam menciis la plej oftan " Gofzamen ".

2.

Anka? poemojn Zamenhof verkis dum tiu tempo, kun cionista enhavo. Inklinon al poezio li havis jam de frua infaneco. Se li poste skribis: "La homa lingvo estis por mi ?iam la plej kara objekto en la mondo", ni povas aldoni: "kaj la poezio". Li ne estis granda poeto, sed multe ?atis poezion, kaj ?iam sentis bezonon verki poemojn kaj belsonajn versa?ojn. Li ja estis edukita en domo, kie la poezia arto estis alte ?atata. Lia avo kaj lia patro apartenis al tiu klerisma movado, kiu estis racionalista kaj praktika unuflanke, sed havis grandan lingvan kaj poezian intereson aliflanke. Tiun ?aton al la lingvo kaj poezio ili plantis en lian koron. Kiel knabo li jam revis, ke iam li fari?os glora poeto. Jam tiam li skribis diversajn versa?ojn. Poste, kiam li faris vastajn sciencajn esplorojn en la judlingva gramatiko, li verkis anka? poemojn en tiu lingvo, pli poste en la internacia lingvo, -- kaj nun, sub la influo de la cionistaj aspiroj, plurajn cionistajn poemojn en rusa lingvo: unu el ili estas citita de E. Privat en lia "Vivo de Zamenhof" (dua Eldono, p?. 40).

Tiu poemo, Esperantigita de Feliks Zamenhof , respegulas la optimismon, kiu regis en la unua tempo de la "?ibat-Cion". Oni fidis al la fortoj de la popolo, al la frateco kaj unueco dum tiu mizera tempo. Aliflanke ni a?das akrajn ripro?ojn kontra? la ri?uloj en Perterburgo, ke ili parolas flata?ojn al la rusa registaro kaj malhelpas la revivi?on de la propra popolo.

Tiu poemo permesas al ni imagi al ni la ceterajn. La? ?enerala opinio, la poezio de Zamenhof ne havas grandan literaturan valoron. Tion, eble, Zamenhof mem sciis, kaj e? konfesis en la manuskripto de la judlingva gramatiko (kiu trovi?as en la Hebrea Biblioteko en Jerusalemo), kie li diras pri siaj aldonitaj poemoj: "Mi donas tiujn poemojn nur kiel ekzemplojn de judlingva versfarado, ne kiel literature valorajn produktojn".

Tamen, por ?uste priju?i la cionistajn poemojn de Zamenhof, ni ne forgesu la tiaman tempon. Ni ne devas rigardi ilin per la okuloj de la nuna generacio, ne taksi la? nia nuntempa gusto. Siatempe ili estis bonaj. Reflekti?is en ili la nova spirito, kiu ekkaptis la judnaciajn rondojn en Rusujo. Tiam, en la tagoj de malespero kaj malforto, ili plenumis sian taskon: vigligi kaj kura?igi kaj montri vojon venki la mizeron. Sur la samtempulojn ili faris profundan impreson. Pruvas tion la atesto de N. Sokolov , redaktisto de la hebrea gazeto "Hacefira" kaj poste ?efo de la tutmonda cionista organizo. En interparolo kun D-ro J. Olsvanger , la famekonata Esperantisto en Jerusalemo, li diris, ke la poemoj de Zamenhof estis la plej belaj cionistaj poemoj, kiujn li iam legis en rusa lingvo.

3) Internacia tendenco

Kvin jarojn, de 1882 ?is 1887, Zamenhof estis ano de "?ibat-Cion" kaj laboris por ?i sindone kaj fervore. Malgra? tio, lia energio ne el?erpi?is. Apud la agado por revivi?o de sia popolo, li ne forgesis la malnovan revon, la internacian lingvon, kaj ne laci?is sin okupi anka? pri ?i. Dum liberaj horoj li profundi?is en la lingvon, plibonigis kaj perfektigis ?in. Sed tiu laboro estis sekreta, ka?ita de la homoj. E? liaj proksimaj amikoj nenion sciis. Jarojn poste, kiam li jam estis famekonata kiel a?toro de Esperanto kaj liaj iamaj amikoj el "?ibat-Cion" lin vizitis, ili miris renkonti "alian Zamenhofon" (E. Z. Levin-Epstein en "Rememoroj", hebrelingve, p. 55). Ili tute ne supozis, ke anka? dum lia cionista periodo la internacia lingvo estis lia plej amata okupi?o. Same kiel ili, li aspiris la koloniigon de Palestino, sed anka? alia celo allogis lin: la unuigo de la homaro.

Tiurilate lia vidpunkto plivasti?is iom post iom. Nova ideo enfalis en lian kapon, kiu unuavide ?ajnis kurioza. ?i, eble, surprizis lin mem, ?ar ?i tu?is la delikatan terenon de religio. ?is tiam ?iuj liaj klopodoj estis direktitaj al la kreado de internacia lingvo, kaj li kredis, ke ?i sola povos unuigi la homaron. Sed nun li konvinki?is, ke forigo de la lingvaj baroj ne sufi?os. ?ar krom diseco de lingvoj ekzistas anka? diseco de religioj. La mondo do bezonas ne?tralan ponton, kiu povus unuigi la homaron, transe de la apartaj religioj, ne tu?ante ilian ekziston. ?i devus respondi la bezonon de la klerismanoj: esti fundita sur racio, bazita sur pura monoteismo, kaj havi unu solan le?on, la homamon. Komuna lingvo estus la ne?trala, internacia.

Tio estis tute nova ideo. Ankora? ?i estis en lia kapo tro nebula, ankora? sen nomo, ankora? revo, kiun li revis sole, sed li havis esperon, ke li trovos adeptojn ?e siaj samreligianoj, ?e la klerismanoj inter ili. Unui?o de la homaro ja estas malnova profeta?o. Kaj ?i estas la universala misio de la juda religio, kiel estas dirita en la ?efa pre?o de la plej altaj festotagoj: "Kaj ?iuj faros unu asocion, por plenumi Vian volon kun koro fidela". Li havis konvinkon, ke la homaro balda? eniros en novan epokon, kaj la juda nacio devos plenumi sian historian mision. Kiam ?i havos propran landon, ?i povos krei ponton inter la gentoj kaj realigi la unuigon de la homaro. Unue estos nur malgranda grupo, poste ili disvasti?os pli kaj pli, ?is la ideoj trovos apogon en la tuta mondo.

Kio estas tio? ?u Zamenhof estis fantaziulo? ?u religia reformanto? Kiamaniere enfalis en lian kapon tiaj ideoj?

Por tion kompreni, ni devas konsideri du gravajn faktorojn, kiuj influis la junan Zamenhofon:

Unue : En Bjalistok, la naski?urbo de Zamenhof, regis multlingveco, kaj samtempe multreligieco: la rusoj estis grekkatolikoj, la poloj -- rom-katolikoj, la germanoj -- protestantoj, la hebreoj havis la malnovtestamentan religion.

Due : Zamenhof estis kleristo, jam en tria generacio. Lia edukado estis racionalista kaj kosmopolita, la? idealoj de la klerisma periodo, kiuj diris, ke ?iuj homoj estas fratoj, kaj la plej alta virto -- homamo kaj toleremo. La kleristaj pensuloj kritikis la ekleziojn, precipe la kristanan, ke ?i persekutas nekredantojn, ke ?i ka?zas malamon kaj disecon inter la homoj. Plej belan artan esprimon trovis tiuj ideoj en la dramo de Lessing: "Natan, la sa?ulo".

Tiuj estis la ?efaj faktoroj, kiuj ka?zis ?e li tiajn ideojn. Ili gvidis lin unue al kreado de internacia lingvo, poste al hilelismo kaj homaranismo. Li tute ne estis fantaziulo. Li ne intencis forigi la ekzistantajn religiojn, nur mildigi kaj pacigi ilin -- krei ponton, ne?tralan, sengentan, kie la diversaj religiuloj povus pace kaj tolereme renkonti?i.

4) Eksi?o

Tia estis la revo, kiun la juna Zamenhof revis, pro amo al sia popolo, pro zorgo pri ?ia sorto, kaj en ?i li enigis sian energion, sian junan flamecon. Multe li laboris por la revivi?o de la juda nacio. Kaj dum lia patro, la tro severa cenzuristo, forstrekis en Varsoviaj gazetoj ?iujn aludojn pri reveno Palestinon (kvankam la registaro ne malpermesis skribi pri tio), la filo -- male -- varbis por la cionista ideo. Granda aktiveco estis tio, dum la unuaj tagoj de "?ibat-Cion", kiam ?iaj adeptoj estis malmultnombraj kaj la grandega plimulto de la popolo kontra?staris. Kontra?staris la asimilistoj, la piuloj, la kleristoj, preska? ?iuj -- e? la plej multaj hebrelingvaj verkistoj. Agrabla estis al Zamenhof tiu tempo, kiam elkreskis la unua cionista movado, kaj ?i restis en lia memoro kiel bela traviva?o. (Vidu lian leteron al A. Michaux en "Leteroj de Zamenhof", I, p. 108). Pli poste li for?etis tiun ideon, ?ar (li diras en la sama letero) li konvinki?is, ke la ideo kondukos "al nenia celo". Tiu malkredo ver?ajne ne venis subite. Iom post iom ?i disvolvi?is. La definitiva decido forlasi la movadon okazis en 1887, kun la apero de la Unua Libro. La ka?zoj estis ideologiaj, kiel li klarigis detale en la ruslingva bro?uro "Hilelismo" (Peterburgo 1901; la manuskripto trovi?as en la Hebrea Biblioteko en Jerusalemo). Li tie diras, ke la cionismo estas revo nerealigebla -- unue, ?ar la hebrea lingvo ne estas viva, kaj se ne ekzistus la juda religio, ?i jam delonge estus mortinta; due, la cionismo eraras en sia koncepto pri la juda naciisma sento: la judoj en la diversaj landoj ne havas komunan bazon krom la religian; trie, Palestino estas tro malgranda -- ?i entenos proksimume nur du milionojn -- do la tuta juda demando ne e?tos solvita.

Kaj nun aperis ?e li nova ideo: eble venos la solvo ne de la nacia, sed de la internacia flanko. De tiam lia nacia sento plivasti?is kaj fari?is universala. Li nur for?etis la cionistan ideon, sed el?iris el la koro nek la amon al sia popolo, nek la zorgon pri ?ia sorto. Ties feli?on li envolvis en la feli?o de la tuta homaro. Tio okazis, kiel dirite, en la jaro 1887, kiam li malka?e eliris kun la internacia lingvo. Li fordonis sin tute al ?ia disvastigo. Grandan kredon li havis je la potenco de la nova lingvo, je la fundamenta spirito, kiun li enmetis en ?i. Li estis konvinkita, ke kiam ?i estos enkondukita en la mondo, malaperos malamo kaj malpaco, kaj tiam lia popolo povos vivi feli?e inter la aliaj popoloj, kie ili sentas sin hejme, ne bezonante asimili?i kaj malaperi kiel propra gento. ?i tiu konvinko pliforti?is ?e li post la sukceso de la Bulonja kongreso, kaj tiam, en 1906, li publikigis la projekton pri Homaranismo. Li firme kredis, ke la kleristoj akceptos la ne?tralan racian religion, ke ?iaj humanistaj principoj fine reali?os.

III

LA CIONISTA INFLUO DUM POSTAJ JAROJ

1.

Zamenhof for?etis la cionistan ideon, sed ne el?iris ?in el sia koro. "En la koro -- li diras en la letero al A. Michaux -- ?i restis por mi ?iam kara, kiel agrabla sed neplenumebla revo". Kaj ?i tiu revo akompanis lin dum lia tuta vivo. Kiam en la jaro 1897 Hercl venis kaj fondis la grandan cionistan movadon, sur politika fundamento, kaj "?ibat-Cion" ?esis ekzisti post 15 jaroj da sukcesa agado -- Zamenhof ne povis ali?i. Sed ?iam li elmontris simpation, ?iam li interesi?is pri la progreso de la cionista laboro, La plej grandan intereson li havis pri la projekto, fondi hebrean universitaton en Jerusalemo. ?i tiun projekton li tutkore subtenis, kune kun kelkaj amikoj (la Esp-isto D-ro I. Geliebter , la advokato Boris Stavski , D-ro S. A. Poznanski k.a.).

Pri la sinteno de Zamenhof al la cionismo dum la jarcent-turni?o, kiam li eldonis la bro?uron "Hilelismo", ni posedas gravan ateston de A. Kofman . Mencias ?in D-ro Joh. Dietterle en "0riginala Verkaro" (p. 322, rimarko). La? tio Kofman rakontis, ke li havis konversacion kun Zamenhof, pri cionismo, ?irka? la jaroj 1900-1902 kaj "?i tiu montris sian simpation al tiu naciisma movado, opiniante ?in rimedo, por altigi la senton de memestimo ?e la hebreoj". Tiu atesto ?ajnas al ni a?tenta. Pruvas tion la diro pri "memestimo", vorto kiu trovi?as anka? en la supre citita programo de la Varsovia societo "?ovevej-Cion". Sed ?ar D-ro Dietterle esprimas dubon, ?u Kofman ?uste rememoras pri ?i tiu afero, ni citos alian ateston, el la sama tempo, a? eble unu a? du jarojn anta?e, kiu plene konfirmas la dira?on de Kofman:

?aja Weizmann-Lichtenstein (fratino de la famekonata cionista gvidanto D-ro ?aim Weizmann) vizitis ofte ?e la familio Zamenhof, por sin prepari por la instruista ekzameno kun la helpo de la studento Leono Zamenhof . Tie ?i konati?is kun D-ro Zamenhof. En sia libro "Be-cel Koratejnu" (Sub la ombro de nia tegmento; rememoroj; p. 125) ?i rakontas pri li: "Li estis la sola en la familio, kiu havis varmegan senton al judoj kaj al la juda demando. Kvankam mi estis plej juna, li havis kun mi longajn kaj seriozajn konversaciojn pri la cionismo. Li ne estis cionisto, sed bone komprenis, ke la cionista movado havas plenan ekzistrajton. Li miris, sed anka? ?ojis, ke mi estas tiel certa pri la ?usteco de la cionista ideo".

2

Pri tiu varmega sento al sia gento ni legas ?e Zamenhof mem (en la letero al A. Michaux ): "Mi neniam ka?as mian hebreecon kaj ?iuj Esperantistoj tion ?i scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ?i tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalanta popolo". Tio estas la ka?zo, kial la rusaj pogromoj faris neforgeseblan impreson al li kaj li ilin observis kun plej profunda partopreno.

Tiuj pogromoj, kiuj ekflagris en la jaro 1881 interrompi?is de tempo al tempo, sed neniam ?esis. Kiel ondoj ili foriris kaj ?iam denove revenis, en 1903, 1904, 1905 kaj 1905. La plej konataj estas tiu de Ki?inev en 1903 kaj tiuj de Bjalistok en 1905 kaj 1906. La du pogromoj en Bjalistok, la naski?urbo de Zamenhof, estis la plej kruelaj kaj forte vundis lian koron. Pluraj estis murditaj kaj pli multaj, vunditaj. Tre ekscitita estis Zamenhof. Per akraj vortoj li kondamnis la tie faritajn kruela?ojn en sia fama kongresparolado en ?enevo, 1906 (Vidu: Originala Verkaro p? 370).

Tiu "terura kaj senekzempla bu?ado" -- kiel li nomis la Bjalistokan pogromon en letero al D-ro Javal -- ne donis al li ripozon, Sed samtempe vivis en lia koro la granda espero pri homaranismo, kaj li kredis, ke pli a? malpli frue ?io ?an?i?os. En punkto VIII de la "Deklaracio pri la Homaranismo" li ja diras: "Se en mia hejmo [la cirkonstancoj] devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli a? malpli frue pasos". Kun sia natura obstineco li persistis pri la homaranismo, kvankam ?i ne havis bonan resonon en la Esperantista tendaro.

3

Alian gravan dokumenton ni posedas el la jaro 1914, de Zamenhof mem.

Anta? la unua mondmilito fondi?is inter la Esperantistoj speciala hebrea ligo: TEHA (Tutmonda Esperantista Hebrea Ligo). La iniciatintoj estis: Mu?nik, Lejzerovicz, Lippmann, Dreher, Oberrotmann kaj aliaj. Kiel sekretario funkciis Wilhelm Heller el Leitmeritz (Ce?oslovakujo). Oni intencis kunvoki unuan kunvenon dum la Esperanto-kongreso 1914 en Parizo kaj invitis anka? D-ron Zamenhof. En sia respondo (la? unuanima atesto de I. Mu?nik , D-ro Olsvanger kaj D-ro Lippmann ) li esprimis korajn bondezirojn kaj proponis, ke la asocio eldonu dulingvan gazeton: judgermane kaj Esperante. La kunvenon li volonte kaj plezure ?eestos, sed ne povos ali?i kiel membro. Kiel homarano li preferas stari ekster iu nacia organizo. En la dua parto Zamenhof klarigas sian koncepton pri naciismo:

"Mi estas profunde konvinkita, ke ?iu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeli?on, kaj ke la celado de ?iuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda reago -- estas multe pli pardoninda ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; amba? naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeli?oj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ?iu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stari?i sur grundo tute ne?trala.

"Tio estas la ka?zo, pro kiu mi, malgra? la kor?irantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeli?a gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma".

?i tiu respondo montras al ni la konflikton en la koro de Zamenhof.

Sed oni devas atenti, ke Zamenhof, en la dua parto, neas sole la naciismon, sed ne la naciajn lingvojn kaj kulturojn. Li ja estis edukita la? la principoj de la klerisma movado, kaj ties devizo estis: "Estu hebreo en via lo?ejo, ekster la domo estu homo". Saman vidpunkton havis Zamenhof. (Komparu ekzemple "Leteroj de Zamenhof", I. p. 201, linio 22, kaj "Originala Verkaro" p. 334). Kion do li neas en la dua parto de la letero? La malveran, arogantan naciismon -- la "grupan memamon", kiel li tie komentas, a? la "nacian ?ovinismon", kiel li diras en la letero al Michaux .

Tia koncepto de la juda demando estis logika rezulto de la homaranisma ideo, de kies efektivi?o li tiom multe atendis. Beda?rinde, la homaranismo ne trovis apogon. Ne efektivi?is la espero de Zamenhof, ke la nenormala stato en lia hejmlando pli a? malpli frue pasos. La mondmilito ?ion detruis. Do ni povas supozi, ke pri balda?a homaranisma solvo de la juda demando li seniluzii?is. Post la persekutoj kaj teruraj batoj kontra? sia gento dum la unua mondmilito li, ?ajnas, denove fari?is cionisto. Simpation al ?i tiu ideo li ja ?iam elmontris. Kaj nun li reiris al la punkto, sur kiu li staris jarojn anta?e, dum "?ibat-Cion". Tion konfirmas anka? D-ro Walter Lippmann .

En privata letero al mi tiu skribis: "Mi vizitis ?e D-ron Zamenhof en 1916, kiam mi, kiel soldato, venis al Varsovio. Ni havis proksimume unuhoran konversacion, dum kiu ni anka? tu?is la judan problemon. Tiam D-ro Zamenhof klare diris al mi, ke enkore li estas cionisto, sed ke lia pozicio en la Esperanto-movado ne permesas al li esti aktiva cionisto".

Komente D-ro Lippmann aldonas: "La ideo estis, ke estus malutile por la Esperanto-movado, se li publike apogus ion nacieman. Kompreneble lia deziro, ke la juda popolo havu propran hejmlandon, neniel kontrastis kun lia sendube perfekte sincera homaranismo, klarigita en lia "Deklaracio pri Homaranismo" de 1913. Tamen povas esti, ke la spertoj de la judaro en la unuaj militaj jaroj 1914-1916 pli klare montris al li la necesecon de cionismo".

IV

KONKLUDO

Jen do la priskribo de la cionista periodo en la vivo de Zamenhof, la? la materialo, kiun mi povis atingi kaj kolekti. Tio eble ne estas ?io, sed la plej multo, kaj sufi?as por taksi la rolon, kiun la juda demando ludis en la menso de Zamenhof, kian influon ?i havis sur lian vivon kaj kiom multe li malkvieti?is pri la sorto de sia popolo.

La ?isnunaj biografoj -- a? tute ne mencias la cionismon (D-ro Leono Zamenhof ), a? pritraktas ?in mallonge kaj malprecize ( Privat ) a? nomas ?in "?ovinismo" ( Drezen ). Ili komprenis nek la sencon, nek la amplekson, nek la rolon, kiun tiu ideo ludis ?e Zamenhof. Escepto estas G. Waringhien . ?i tiu (en prelego ?e la Esperanto-kongreso en Munkeno, 1951, presita en "Sennacieca Revuo", 1953, n-ro 81) pli profunde pritraktis tiun periodon kaj ?uste ?in taksis, malgra? eraroj en faktoj kaj detaloj. Li klare vidis, en kia grado la cionista ideo ekkaptis la koron de Zamenhof. Li anka? vidis la konflikton, kiu ekestis ?e li, kiu igis lin ?anceli?i inter nacieco kaj internacieco, inter zorgo por sia popolo kaj zorgo por la tuta homaro: "Mi en la da?ro de mia vivo estis ne sole batalanto por la ideo de la unui?o de la homaro, sed anka? granda amanto de mia malfeli?a hebrea popolo" (Leteroj I. p. 205).

?i tiuj, do, estis liaj du amoj, kaj ili ne pace ku?is unu ?e la alia. Li ?anceli?is inter amba? polusoj kaj ne ?iam sciis, por kiu li decidi?u. Tamen li decidi?is dum la pogromoj (1881-1882) -- por la judnacia ideo; ekde la publikigo de Esperanto (1887) -- por la internacia ideo. Sed ja, tiuj decidoj ne estis unuflankaj. Kiam li staris sub la standardo de "?ibat-Cion" li ne forgesis la disigitan homaron kaj sopiris pri ?ia unui?o; kaj kiam li laboris por Esperanto -- li memoris la suferojn de sia popolo kaj observis simpatie ?ian bataladon por rajto vivi en ?i tiu mondo, kiel nacio inter nacioj.