한국   대만   중국   일본 
Zoogeografio - Vikipedio Saltu al enhavo

Zoogeografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arealo de verdkrura galinolo

Zoogeografio , bestogeografio a? geozoologio estas bran?o de biogeografio kiu rilatas al geografia distribuo de besto specioj kaj iliaj karakteriza?oj. Tio igas de la zoogeografio la studadon de la variado de modeloj de besta biodiverseco la? spaco kaj la? tempo .

Superrigardo [ redakti | redakti fonton ]

Zoogeografio estas la studado de modeloj de estinta, estanta kaj estonta distribuo de bestoj en la naturo , kaj de procezoj kiuj reguligas tiujn distribuojn. Zoogeografio integras informojn pri la historiaj kaj nuntempaj ekologio , genetiko , kaj fiziologio de organismoj kaj ilia reciproka influo sur vivmediaj procezoj ( kontinenta drivo , klimato ) koncerne reguligado de geografiaj distribuoj de bestoj. Sciencistoj uzas priskribaj kaj analizaj aliroj kiuj utilas por testi hipotezojn pri zoogeografio kaj kiuj montras la aplikadajn aspektojn de zoogeografio ( ekzemple rifu?ejaj konceptoj en naturprotekto ).

La arealo estas baza koncepto en zoogeografio kaj konstituas la areon kiun specio okupas. La arealo ampleksas la reproduktadan vivareon kaj la diferencajn areojn kiujn la specio regule okupas, sezone a? migrade. La arealoj povas esti kontinuaj, do esti seninterrompe okupataj de la koncerna specio, a? malkontinuaj, konsistante el du a? pli da diferencaj zonoj kiuj estas apartigitaj de gravaj barieroj.

Oni parolas pri biogeografia relikvo kiam okazas forta redukto kaj fragmentado de la origina arealo de specio, kaj pri filogenetika relikvo kiam certa grupo de parencaj bestospecioj postvivas al ?enerala formorto de taksono .

Specio a? klado nomi?as endemia se ?i nur en certa areo, plejofte limigita, postvivas. La specio estas nomata kosmopolita se ?i vivas en plejparto da la konvenaj vivmedioj de la planedo .

Bran?oj de zoogeografio [ redakti | redakti fonton ]

Zoogeografio ofte estas subdividata en du ?efajn bran?ojn : ekologia zoogeografio ekzamenas la rolon de la nuntempaj biotaj kaj abiotaj reciprokaj influoj kiuj reguligas bestajn distribuojn; historia zoogeografio koncernas historian rekonstruadon de origino, disvasti?o kaj formorto de kladoj . Fa?nistiko estas studado de la fa?no de iu teritorio a? areo.

Bran?oj de biologio kiuj koncernas zoogeografion [ redakti | redakti fonton ]

Zoogeografio estas parto de pli ?enerala scienco konata kiel biogeografio. Fitogeografio pritraktas modelojn kaj procezojn de planta disvasti?o. Plejparto de la problemoj, kaj aliroj por solvi ilin, estas komunaj al fitogeografio kaj al zoogeografio.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]